futur/o PV futuroserĉi 'futuro' [futur.0o] 1.[futur.0o.GRA] Verba tempo esprimanta estontan agon aŭ staton: la futura participo [1]. perfekto, preterito, prezenco 2.[futur.0o.estonteco] (malofte) Estonteco: mi sciis, ke mi nun forludis jam mian futuron [2]; zorgi pri la futuro de Esperanto [3]; progresas agado de astrologoj kaj diversaj futurdivenistoj, ja por multaj homoj la tago komenciĝas per legado de horoskopoj [4]; la sola futuro nomiĝas maljun' [5]. Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri ostempo, estonta tempo, oso . 1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 21a3. Ottó Haszpra: REAGO: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?, Monato, 2000/03, p. 274. Monato, last: Astrologoj progresas, 20075. Monato, Carlo Minnaja: Orient-azia itinero, 2008 angle: future 1. future tense beloruse: 1. будучы час 2. будучыня ĉeĥe: budoucí čas, futurum ĉine: 1. 未來 [wèilái] france: 1. futur (grammaire) germane: 1. Futur, Zukunftsform 2. Zukunft hispane: 1. futuro hungare: 1. jövő idő 2. a jövő japane: 未来 [みらい] perse: 1. زمان آینده، مستقبل 2. آینده pole: przyszłość 1. czas przyszły portugale: futuro 1. futuro rumane: viitor ruse: 1. будущее время slovake: budúci čas tibete: མ་འོངས་པ་ ukraine: майбутній час, майбутнє, майбутність, майбуття, прийдешнє, прийдешність futurismoserĉi 'futurismo' [futur.0ismo] 1.[futur.0ismo.BELA] Arta kaj dizajna stilo provante anticipi estontan teknikon kaj aspekton kaj intence rompante aktualajn kaj tradiciajn principojn: futurismaj ludoj [6]. novismo2avangarda 2.[futur.0ismo.20jc] Pli konkrete tia stilo en Eŭropo en la komenco de la 20a jc: estas preskaŭ neeble trovi ian poetikan proprecon komunan al ĉiuj skoloj aŭ movadoj—futurismo, superrealismo, imagismo, konkretismo [7]; elstarulo de futurismo, de surrealismo kaj precipe de la „sorĉa realismo“ [8]. 6. William Simcock: Jarmila kupolo en Londono, Monato, 2000/08, p. 117. Pri Moderna Poezio kaj Esperanto - Ralph Dumain: The ...8. Massimo Bontempelli - Esperanto-vivo - bitoteko.it angle: futurism beloruse: футурызм ĉeĥe: futurizmus ĉine: 未來主義 [wèiláizhǔyì], 未來派 [wèiláipài] france: futurisme germane: Futurismus hungare: futurizmus japane: 未来派 [みらいは] perse: آیندهگرایی، آیندهگری pole: futuryzm ruse: футуризм slovake: futurizmus ukraine: футуризм futuristoserĉi 'futuristo' [futur.0isto] [futur.0isto.BELA] Ano de futurismo: jam en 1914 N. Borisov tradukis kelkajn tiamajn rusajn futuristajn poemojn [9]; la komponisto, inspiranto de la skolo de „muzikaj futuristoj”, verkis grandiozajn pecojn, kreis per siaj modeloj novan traktadon de lia instrumento […] eĉ superis fine de sia vivo la romantikisman stilon [10]. 9. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, esperanta poezio: mirakla rikolto10. Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana, 2012 angle: futurist beloruse: футурыст france: futuriste (subst.) germane: Futurist hungare: futurista japane: 未来派の人 [みらいはのじん] perse: آیندهگرا pole: futurysta ukraine: футурист administraj notoj