3furor/o PVEF furoroserĉi 'furoro' [furor.0o] Momenta, ĉien disvastiĝanta modo, favoro, sukceso: „ĉu tiu lingvo ne estas mortinta?“ mi diris, „mi memoras, ke estis ia furoro pri ĝi antaŭ jaroj“ [1]; la homoj streĉis la manojn avide al ni, sub la influo de la rapida aĉeto de aliaj, dum ni per vortoj kaj gestoj instigis la furoron [2]; fine de la dudekaj jaroj de 20a jarcento [okazis] la ekfuroro de pilsena biero [3]; lia unua verko, Digital Fortress (Cifereca Fortikaĵo) (1998), kiu unue aperis kiel elektronika libro, kaŭzis nacian furoron [4]; mi klopodas naĝi ĝis la morgaŭa tempesto-furoro kiu post rapida hajlo […] kvietige silentigos miajn hieraŭon kaj hodiaŭon [5]. furorkanto, famo2, gloro, renomo 1. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 4. Konstante Frapante.2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 36. Sorto Ofte Alsendas Kion Ni Ne Atendas.3. Lode van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 184. Lode van de Velde: Suspenso de komenco ĝis fino, Monato, 20055. Carlo Minnaja: Resume de l' mio, Monato, 2007 angle: hit (popular song, fashion, movie, etc.), hype, smash hit, blockbuster beloruse: фурор ĉeĥe: furóre, popularita, povyk, rozruch, údiv, úspěch ĉine: 轟動 [hōngdòng], 引人注目 [yǐnrénzhùmù] france: fureur, exaltation germane: Furore, Aufsehen, Aufregung, Brimborium, Zinnober hungare: átütő siker, bombasiker, sláger (átv) japane: 大流行 [おおはやり], 熱狂的人気 [ねっきょうてきにんき] nederlande: furore pole: furora portugale: furor, voga, moda ruse: фурор, шумный успех slovake: besnosť, hnev, zúrivosť ukraine: фурор, гучний успіх furoriserĉi 'furori' [furor.0i] (ntr) Esti tre favorata, tre pasie disvastigata: [la] socikritika rakonto verkita en 1931, kiu siatempe furoris en Novzelando, estis prezentita al la esperantlingva publiko nur en 1972 [6]; li vivis en Vieno, furoris, kiel virtuozo de la pompaj koloroj, sed lia valoro tuj post la morto eklipsiĝis [7]; intertempe Interreto furoras tutmonde, ĉiamaniere, ĉiukampe [8]. 6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto7. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Enciclopeditis8. Stefan Maul: Militado sen bataliloj, Monato, 2001/01, p. 6 angle: be a hit beloruse: выклікаць фурор ĉeĥe: budit rozruch, budit senzaci, být v módě, jásat ĉine: 引起很大轟動 [yǐnqǐhěndàhōngdòng], 震惊 [zhènjīng] france: faire fureur, être à la mode germane: Aufsehen erregen, Furore machen hungare: átütő sikere van, bombasikere van, nagy sláger japane: 大流行している [だいりゅうこうしている], 大人気である [だいにんきである] nederlande: furore maken pole: furorę robić ruse: произвести фурор, пользоваться бешеным успехом slovake: budiť senzáciu ukraine: робити фурор, мати шалений успіх administraj notoj