Aldoni tradukojn al ReVo:

*franĝ/o

*franĝo

serĉi 'franĝo'
[frangx.0o]
TEKS
Ornamaĵo el pendantaj fadenoj por borderi randon de vesto, meblo kc: ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj, ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj [1]; li havis blankan tunikon kaj purpuran antaŭtukon, broditan per oraj franĝoj [2]; virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj franĝoj de tia sama koloro Marta ; la meblaj kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignaĵo de la seĝoj estis origita, tie sin trovis ankaŭ multaj etaĝaretoj, egale kovritaj per blua ŝtofo kaj ornamitaj per bluaj franĝoj, kiujn najletoj origitaj firme tenis FK ; abunda kolhararo kaj franĝoj ĉe la vosto [3]; (figure) li sentas sin malplena, eĉ ne duono de homo, restas de lia persono nur franĝo, ĉifeto [4]. VD:kvasto, tufo, peniko, galono.
1. La Nova Testamento, Mateo 23:5
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
4. Monato, Lode Van de Velde: Splito
angle:
fringe
beloruse:
махры
bulgare:
бретон
ĉine:
刘海 [liúhǎi], 流苏 [liúsū], 蕤 [ruí], 緣飾 [yuánshì]
france:
frange (ornement)
germane:
Franse, Zottel
hispane:
adorno, flequillo
hungare:
rojt
japane:
房飾り [ふさかざり], 干渉縞 [かんしょうじま]
katalune:
serrell
nederlande:
franje
portugale:
franja (enfeite), fímbria
ruse:
бахрома
svede:
frans
ukraine:
торочки, бахрома, смуга (частот, освітленості)

franĝi

serĉi 'franĝi'
[frangx.0i]
(tr)
1.
[frangx.0i.ornami]
Ornami per franĝoj.
2.
[frangx.0i.disfibrigi]
Disfibrigi: (figure) manko de dormo rezultigis uzfranĝitajn nervojn [5].
5. Monato, Angela Tellier: LaÅ­proverbaj fabeloj
angle:
fringe
beloruse:
аздабляць махрамі
france:
franger
germane:
mit Fransen besetzen 2. zerfransen, ausfransen
hungare:
rojtoz
japane:
房飾りを付ける [ふさかざりをつける]
katalune:
posar serrell
nederlande:
van een franje voorzien
ruse:
украшать бахромой
svede:
förse med fransar
ukraine:
прикрашати/обшивати торочками/бахромою

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.