*tuf/o

*tufo

Densa aro da maldikaj kunkreskantaj aĵoj: tufo da haroj, herboj, floroj, plumoj; la vento blovis tra liaj blondaj haroj, tiel ke ili leviĝadis en la formo de longaj tufoj [1]; la pinto de ĉiu monteto estas kronita de malgranda tufo de grizaj folioj [2]; sur la malnova komodo […] staris granda rezeda tufo (bukedo) en glaso IK ; sub la […] brako ŝi havis tufon de sekigitaj plantoj [3]; [vi] vian amikon, kiu pli bone povosciis trinki ol naĝi, kaptis je la tufo kaj tiris sur sekan lokon RBa ; de malbona ŝafo estas bona eĉ tufo; (ŝuldo) PrV . VD:fasko, garbo, kvasto
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
angle:
tuft, wisp
beloruse:
пасма, чуб, чупрына, віхор, касмык, жмут
ĉeĥe:
chomáč, chuchvalec
ĉine:
[máo], 朵 [duǒ]
france:
plumet, touffe
germane:
Büschel
hungare:
csomó (nyaláb), nyaláb
japane:
[そく], 房 [ぼう]
katalune:
floc, borralló, manyoc
nederlande:
bosje, plok, dot, kuifje
pole:
kępka
ruse:
прядь, хохол, чуб, вихор, клок
slovake:
chuchvalec, chumáč
ukraine:
пасмо (волосся), чуб, чуприна, вихор, плюмаж, пучок, в’язка

tufeto

Malgranda, maldika tufo: [li] estis iom fremdaspekta, diketa kun lipharoj kaj tufeto da barbo KrM ; el ŝia nekombita hararo pendas tufetoj ĉirkaŭ ŝia ronda vizaĝo [4]. VD:ĉarpio, floko1, vato
4. Laure Patas d'Illiers: Novelo ― Sentabaka mateno, Monato, 2018/08, p. 36
angle:
bit of lint
beloruse:
пасмачка, чубок
ĉine:
皮棉 [pímián]
germane:
Büschelchen, Fussel
ukraine:
чубчик, пучечок

hartufo

Densa kunaĵo de kelkaj elstaraj haroj: havante du hartufojn sur la kapo [5]; juna viro kun bukla hartufo MkM ; plurtage ne razita, hartufoj kreskantaj dis kaj mis ChV . VD:buklo1, harligo, harplektaĵo
angle:
forelock, lock of hair
beloruse:
чубок, хохлік, пасмачка
ĉeĥe:
chomáč vlasů, kštice
ĉine:
[liǔ], 绺 [liǔ], 丱 [guàn], 氂 [máo]
france:
couette (de cheveux)
germane:
Haarbüschel
hungare:
üstök, hajcsomó
japane:
毛・髪の房 [け・かみのふさ]
katalune:
cua de cavall
pole:
kosmyk, czupryna, czub, kuku-ryku (na włosach), wicherek (na włosach)
slovake:
chumáč vlasov, štica
ukraine:
чуб, чубчик, чуприна, оселедець

plumtufo

angle:
crest
beloruse:
чубок, султан (зь пер'я)
ĉeĥe:
péřový chochol, péřový hřeben
france:
aigrette (touffe de plumes)
germane:
Federkrone
hungare:
bóbita
japane:
羽飾 [はねかざ], 冠羽 [かんう]
katalune:
plomall
pole:
pióropusz, czub
ruse:
хохолок (из перьев), султан (из перьев)
slovake:
chochol z peria
ukraine:
чубчик

administraj notoj

plum~o: Mankas fontindiko.
plum~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.