Aldoni tradukojn al ReVo:

*flok/o

*floko

serĉi 'floko'
[flok.0o]
1.
[flok.0o.tufeto]
Malpeza tufeto da materio, ŝvebanta en aero: flokoj da neĝo (neĝero) flugadis ĉirkaŭ li [1]; (leontodaj semoj) flugas en formo de malgrandaj lanaj flokoj super la vojo [2]; oni surblovas ilin, la plumoj kaj la flokoj disflugas kaj ne restas el ili pli ol el pasero VRA ; la fulgoflokoj flugis tiel dense kiel la akridoj […] dum plago MortulŜip ; flokoj de hel-verda kaj ruĝa drapo kaj de kaduka tolo kelkloke pendis sur li [3]. VD:buklo1, lanugo, lano, ŝpini1
2.
[flok.0o.KUI]
KUI Plata sekigita premaĵo de grenero, fritita tranĉaĵo de terpomo ks: avenflokoj [4]; skatolo de maizflokoj [5]; saketoj enhavantaj […] nuksojn aŭ terpomflokojn [6]. VD:brano, ĉipso, grio, krevmaizo, pufmaizo
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
3. La Ondo de Esperanto, Aleksandr Puŝkin, trad. Miĥail Maĥnaĉ: Ĉerkisto
4. dorotka: Pano (aŭ "Pano kiu ŝanĝas vivon"), Bonan Apetiton, 2015-02-25
5. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
6. Monato, John Gobourne: Tiam ... kaj nun, 2012
angle:
flake, flock, wisp maiz~oj: corn flakes.
beloruse:
жмут, касмыль, пасма, шматок, камяк maiz~oj: корнфлекс.
bulgare:
maiz~oj: царевични пръчици, корнфлейкс.
ĉeĥe:
chmýří, pápeří, vločka maiz~oj: corn flakes, cornflakes, kukuřičné vločky.
ĉine:
鱗片 [línpiàn], 鱗 [lín]
france:
flocon maiz~oj: cornflakes, flocons de maïs.
germane:
Flocke 1. Fluse, Fussel maiz~oj: Cornflakes, Maisflocken.
hispane:
copo (de nieve, maíz, algodón, ...) maiz~oj: copos de maíz.
hungare:
maiz~oj: kukoricapehely.
indonezie:
maiz~oj: sereal jagung.
japane:
一房 [ひとふさ], 小片 [しょうへん]
katalune:
floc maiz~oj: cereals, flocs de blat de moro.
nederlande:
vlok maiz~oj: cornflakes.
perse:
maiz~oj: کورن‌فلکس.
pole:
maiz~oj: płatki kukurydziane.
portugale:
floco, froco maiz~oj: flocos de milho.
ruse:
клок, лоскут
slovake:
páperie, vločka maiz~oj: kukuričné vločky.
ukraine:
жмутик, клаптик, платок, пластівець, пушинка

administraj notoj