*lanug/o UV

*lanugo

1.
Tre delikata, maldika kaj malpeza plumaro, kovranta la ventron de la birdoj sub la pli dikaj plumoj: [ili] havis malantaŭ la kapo kusenojn el lanugo de molanasoj [1]; lanugmatraceto Metrop ; malpeza, kiel lanugero [2].
2.
Tre delikata unua hararo: mia bebo naskiĝis kun lanugo de delikataj haroj, en kiu glimis ruĝa nuanco [3]; [tiam la] naturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lipharan lanugon Marta ; plenvanga junulo kun senkolora lanugo sur la mentono [4]; inter la nazo kaj la buŝo de la junulo estas komenco de projekto de lanugo [5].
3.
(figure) Io simila al lanugo: falas de la ĉielo teren blanka lanugo (neĝo) [6]. branĉoj, lanugaj de l’ neĝo [7]; salikoj, […] prezentantaj delikatajn, lanugajn amentojn [8]. VD:lano
angle:
1. down 2. fluff, nap
beloruse:
пух, пушок
bretone:
1. marbluñv 2. marblev
ĉeĥe:
chmýří, prachové peří
ĉine:
[cuì], 絨毛 [róngmáo], 绒毛 [róngmáo]
france:
duvet
germane:
1. Daunen, Flaumfedern 2. Flaum, Milchbart 3. Flaum
hispane:
1. plumón 2. vello 3. pelusa, pelusilla
hungare:
1. pihe, tollpihe 2. piheszőrzet 3. pihe
japane:
綿羽 [わたばね], うぶ毛 [うぶげ], にこ毛 [にこけ], 綿毛 [わたげ]
nederlande:
dons
pole:
pierze, puch
portugale:
lanugem 1. penugem 2. buço 3. cotão
rumane:
pene, puf
ruse:
пух, пушок
slovake:
chmýrie, jemné chĺpky, páperie
svede:
1. dun 2. fjun 3. fjun
ukraine:
пух, пушок

lanuga

Plenigita per lanugo; mola kiel lanugo: [ŝi] paŝadis per malpeza piedo sur lanuga herbokovro Marta ; mola lanuga kuseno [9]; tra la dudek matracoj kaj la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon [10].
germane:
flaumig ~aĵo: Daunendecke.

administraj notoj