Aldoni tradukojn al ReVo:

*fajf/i PV

*fajfi

serĉi 'fajfi'
[fajf.0i]
(x)
[fajf.0i.SON]
Estigi akutan sonon blovante tra fendo.
a)
Estigi akutan muzikan sonon, blovante tra lipoj, beko aŭ speciala ilo: fajfas merlo; li fajfis kanton de la amkantisto Walther von der Vogelweide [1]. mi fajfos al ili kaj kunvenigos ilin [2]; fajfis la vespertoj, kaj la kokinoj kriis [3]; la sturno fajfis en la malgranda verda kaĝo [4]; li fajfas arion sur la fluto [5].
b)
Estigi akutan intensan nemuzikan sonon per ia ajn rimedo: la knaboj fajfis tra la fingroj [6]; la vento fajfis antaŭ mia nazo [7]; super la kapo de l' princo kaj de lia sekvantaro komencis sibli kaj fajfi la ŝtonoj [8]; la vento bruis, la kamentubo fajfis [9]; [li] eksvingis la glavon tiel, ke ĝi fajfis en la aero [10]; la lokomotivo fajfis [11]. VD:fluti, sibli
angle:
whistle
beloruse:
сьвістаць
bretone:
c'hwitellat, sutal
bulgare:
свиркам
ĉeĥe:
houkat, hvízdat, pískat
ĉine:
口哨儿 [kǒushàor], 啸 [xiào]
france:
siffler
germane:
pfeifen
hispane:
silbar
hungare:
fütyül
japane:
口笛を吹く [くちぶえをふく], 指笛を吹く [ゆびふえをふく], 警笛を鳴らす [けいてきをならす], 汽笛を鳴らす [きてきをならす], ぴいぴい鳴く [ぴいぴいなく]
katalune:
xiular
nederlande:
fluiten
pole:
gwizdać
portugale:
assobiar, assoviar
rumane:
fluier
ruse:
свистеть
slovake:
pískať
svede:
1.a vissla
tibete:
ཤུ་རྒྱག་
turke:
ıslık çalmak
ukraine:
свистіти

fajfo, fajfado

serĉi 'fajfo'
serĉi 'fajfado'
[fajf.0o]
[fajf.0o.SON]
Fajfa sono: eksonis tamburado kaj fajfado [12]; ili ne aŭdis ankoraŭ la fajfon de niaj sagoj [13]! Tutmozis mallaŭte ekfajfis, la fajfo ripetiĝis dekstre kaj maldekstre [14]; la fajfo de la vento kaj la ritma bruo de la maŝinoj de l' ŝipo unuiĝis FdO ; li allogis min per pecetoj da pano, per fajfado kaj karesaj vortoj [15]; [mi] ordonas al la aliaj atendi antaŭ la pordego, ĝis ili aŭdos mian fajfon [16]; la fajfo de la lokomotivo [17].
beloruse:
сьвіст
bulgare:
свирене
ĉeĥe:
pískání
ĉine:
尖叫声 [jiānjiàoshēng]
france:
sifflement
germane:
Pfeifen, Pfiff
japane:
口笛 [くちぶえ], ぴいと鳴る音 [ぴいとなるおと]
katalune:
xiulit, xiulet (so)
nederlande:
gefluit
ruse:
свист
slovake:
pískanie
turke:
ıslık
ukraine:
свист, свистіння

fajfilo

serĉi 'fajfilo'
[fajf.0ilo]
[fajf.0ilo.MUZ]
MUZ Ilo por fajfi: oni detranĉu al li fajfilon de la saliko Fab3 ; Tutmozis en tremantaj manoj tenis la oficiran fajfilon [18]; la trumpetoj, la fajfiloj, la hobojoj, la tamburoj, la kanonoj, formis tian harmonion, kia neniam estis en infero [19]; la laŭdado de Dio pli edife leviĝas el varma homa brusto, ol el malvarmaj fajfiloj de orgeno [20]; [ŝi] eligis kriĉon kiel lokomotiva fajfilo [21]; tuj ektrilis fajfilo de policano, kaj li estis kaptita kiel leĝrompinto [22]; danci laŭ ies fajfilo PrV .
angle:
whistle
beloruse:
сьвісток, сьвістулька, сьвісьцёлка
bretone:
c'hwitell, sutell
bulgare:
свирка
ĉeĥe:
píšťalka
ĉine:
哨子 [shàozi]
france:
sifflet
germane:
Pfeife
hispane:
silbato
hungare:
síp, fütyülő
japane:
呼子 [よびこ], 笛 [ふえ]
katalune:
xiulet (instrument)
nederlande:
fluitje
pole:
gwizdek
ruse:
свисток, свистулька
slovake:
píšťalka
tibete:
ཤུ་རྒྱག་ཡག་
turke:
ıslık, düdük
ukraine:
свисток

fajfilego

serĉi 'fajfilego'
[fajf.0ilego]
[fajf.0ilego.SON]
Tre brua fajfilo uzata sur ŝipoj, en fabrikoj kaj aliaj lokoj. VD:hupo, sireno3
angle:
fog horn
beloruse:
гудок, сырэна
bretone:
c'hwitellerez, korn-boud (c'hwitellerez)
ĉeĥe:
píšťala lodní, tovární
france:
sirène
germane:
Nebelhorn
hispane:
sirena (sonora)
hungare:
hajókürt, sziréna
japane:
サイレン, 汽笛 [きてき]
katalune:
sirena, nautòfon
nederlande:
sirene
pole:
syrena
ruse:
гудок, сирена
slovake:
píšťala (lode, lokomotívy), siréna
ukraine:
гудок, сирена

prifajfi, fajfi pri

serĉi 'prifajfi'
serĉi 'fajfi pri'
[fajf.pri0i]
(tr)
[fajf.pri0i.KOMUNE]
Esprimi malfavoran senton per fajfo aŭ alia konduto.
a)
[fajf.pri0i.FRAZ]
(frazaĵo) Malŝati, maltimi, neglekti iun aŭ ion: Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj […], ĉiu preteriranto miregos kaj fajfos [23]; al diablo la ortodokson, mi fajfas pri ĝi [24]; mi sendube pentis sed ne volis peti pardonon, kaj baldaŭ mi fajfis pri ŝi [25]; la ŝipeto signalis, sed la ŝipestro fajfis pri tio [26]; skandale kaj nepardoneble estas antaŭprese fajfi pri rigora kontrolado de la presotaĵo [27]; trompemuloj, kiuj vendas dubindajn varojn aŭ rektajn trompojn kaj fajfas pri reputacio [28]; kiam mi aŭskultas muzikon, mi prifajfas la vivon de la artisto [29]. VD:mokfajfi, ŝultrumi
b)
[fajf.pri0i.BIB]
BIB Esprimi konsterniĝon, miron, timon per fajfo: Edom fariĝos objekto de teruro; ĉiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri ĉiuj liaj vundoj [30].
beloruse:
асьвістаць
france:
1.a se balancer de, se ficher de
germane:
1.a auf etwas pfeifen
japane:
口笛を吹いてやじる [くちぶえをふいてやじる]
katalune:
1.a xiular (mostrant desaprovació, burla) 1.b xiular (mostrant sorpresa, admiració)
ukraine:
освистувати

mokfajfi

serĉi 'mokfajfi'
[fajf.mok0i]
[fajf.mok0i.KOMUNE]
Fajfi signe pri moko, mallaŭdo, malaprobo: la publiko mokfajfas la fiaskon [31]. VD:prifajfi1.a
31. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas
beloruse:
асьвістаць
france:
siffler (qqn)
germane:
auspfeifen
hungare:
kifütyül
japane:
口笛でやじる [くちぶえでやじる]
katalune:
xiular (mostrant desaprovació)
nederlande:
uitfluiten
pole:
świstać
ruse:
освистать
slovake:
vypískať
turke:
ıslıklamak(birilerini yuhlamak)
ukraine:
освистувати

administraj notoj

~ilego: Mankas dua fontindiko.
~ilego: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.