1siren/o

sireno

1.
MIT Fabela virinkorpa monstro, kies krurojn anstataŭis fiŝa vosto kaj kiu allogis per sia kanto la ŝipveturantojn por pereigi ilin sur rifoj.
2.
(figure) Treege alloga senkompata kaj senkora koketulino.
3.
TEK Tre laŭta avertilo, en kiu la sono estas kreata de aero, kiu trablovas turniĝantajn diskojn: la alarmsirenoj hurlegas terure laŭte kaj minace [1].
1. Stefan Maul: El verva vivo ĵurnalista, p. 13
angle:
siren
beloruse:
сырэна
ĉeĥe:
poplašné zařízení, siréna
ĉine:
警笛 [jǐngdí]
france:
sirène
germane:
Sirene
hispane:
sirena
hungare:
szirén
japane:
サイレン, カイギュウ類 [カイギュウるい]
nederlande:
sirene
pole:
syrena
ruse:
сирена (миф.)
slovake:
poplašné zaradenie, rotačná píšťala, siréna
ukraine:
сирена, гудок, представник сиреноподібних

sirenoj

ZOO Ordo el la klaso mamuloj (Sirenia), vivantaj en akvo. La antaŭaj membroj estas transformitaj al naĝiloj, la malantaŭaj degenerintaj, ili moviĝas per vostnaĝilo.
angle:
sirens
beloruse:
сырэны (атрад сысуноў)
ĉine:
海牛目 [hǎiniúmù]
germane:
Seekühe
hispane:
sirenio
hungare:
szirénák
latinece:
Sirenia
nederlande:
zeekoeien
pole:
syreny
ruse:
сирены (отряд водных мл екопитающих)
ukraine:
сиреноподібні

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~oj: Mankas fontindiko.
~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.