Aldoni tradukojn al ReVo:

*epok/o PV

*epoko

serĉi 'epoko'
[epok.0o]
1.
[epok.0o.evento]
Dato aŭ evento prezentanta gravan momenton en la historio, komenca tempopunkto en jarkalkulo (la epoko de erao1): la sputnikoj prezentas epokon en la historio de la homaro PIV2 . ŝi antaŭrigardis la epokon en kiu […] ŝia gravedo fariĝos videbla [1].
2.
[epok.0o.periodo]
HIS Sinsekvo de jaroj, prezentanta apartan propran karakteron: virinoj en kostumoj de ĉiuj epokoj kaj popoloj estis plenigantaj la scenejon Metrop ; la interparolado ektuŝis ankaŭ la epokon de la mezaj jarcentoj, kelkaj opiniis, ke ĝi estis multe pli bona ol nia tempo [2]; tiu loko estis loĝata jam ekde la bronza epoko [3]; la epoko de la Roma Imperio [4]; la monda historio […] sur la malluma fono de la epoko montras al ni, kiel la bonfarantoj de la homaro, la martiroj de la genio, iras laŭ la dorna vojo de la honoro [5]; la transira epoko, dum kiu iom post iom formiĝadis la homo el antropoida (homsimila) simispeco, tiu ĉi nia praulo uzis la manon kiel la plej naturan komunikilon [6]; la terciaro (t.e. periodo) komenciĝis antaŭ sesdeko da jarmilionoj kaj en tiu epoko vaste evoluis la mamuloj [7].
3.
[epok.0o.fazo]
(evitinde) Fazo, tempo en ies vivo: lia krea epoko [8]; de post kiam ŝi edziniĝis, ŝi estas ankoraŭ sur la sama loko, kiel en la epoko de gefianĉiĝo [9]. VD:periodo1
4.
[epok.0o.GEOL]
GEOL En geokronologio, tempintervalo, ampleksanta plurajn aĝojn, responda al serio en kronostratigrafio. TUT:periodo3
1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. J. Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 22a
4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro 22a
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
angle:
epoch 1. red-letter day 2. age, period
beloruse:
эпоха
ĉeĥe:
epocha, éra, údobí
ĉine:
出现时间 [chūxiànshíjiān], 紀元 [jìyuán]
france:
2. Ã©poque
germane:
Epoche 1. Wendepunkt, Wendezeit, Markstein 2. Zeitalter, Zeitabschnitt, Zeit, Periode 3. Lebensabschnitt
hebree:
2. ×¢×™×“ן, תקופה
hispane:
época
hungare:
1. korszak 2. kor
japane:
時代 [じだい], 世 [せい]
pole:
epoka
portugale:
época
rumane:
epocă
ruse:
эпоха
slovake:
doba, epocha, obdobie
ukraine:
епоха

glaciepoko, glacia epoko

serĉi 'glaciepoko'
serĉi 'glacia epoko'
[epok.glaci0o]
[epok.glaci0o.PRA]
PRA Iu el la longaj epokoj de malvarma klimato en la historio de la tero: en iu poemo de William AULD oni povas legi: Glaciepoko alrampas [10]; antaÅ­ 40 000 jaroj, meze de la pasinta glacia epoko, okazis kultura salto ene de nur kelkmil jaroj [11].
10. E. Grimley-Evans: glaci(aj)epokoj, soc.culture.esperanto, 1994-03-24
11. W. Fuß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?, Monato, 2003-02, p. 20a
angle:
ice age
ĉeĥe:
doba ledová
ĉine:
冰河期 [bīnghéqī], 冰雪时代 [bīngxuěshídài], 冰河期 [bīnghéqī], 冰雪时代 [bīngxuěshídài]
france:
glaciation (époque glacaire)
germane:
Eiszeit
hebree:
עידן הקרח
hispane:
era glacial
hungare:
jégkor
japane:
氷河時代 [ひょうがじだい]
pole:
epoka lodowcowa
ruse:
ледниковый период
slovake:
doba ľadová

malnovepoko

serĉi 'malnovepoko'
[epok.malnov0o]
HIS
[epok.malnov0o.antikvo]
=antikvo
ĉeĥe:
starověk
ĉine:
古董 [gǔdǒng], 古代史 [gǔdàishǐ], 古代 [gǔdài]
germane:
Altertum
slovake:
starovek

samepoka

serĉi 'samepoka'
[epok.sam0a]
[epok.sam0a.KOMUNE]
Naskita, kreita, vivanta en la sama epoko: ĉio samepoka havas komunan aspekton [12]; tiu monstro tamen […] – laŭ samepokaj notoj – tre bone amuzis lian dommastron [13]. VD:samtempa
12. M. Proust, trad. Ĵ Vaŝe: En Ombro de Florantaj Junulinoj, 2017-
13. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dektria Ĉapitro
ĉine:
輩 [bèi], 现代 [xiàndài]
france:
de même époque
germane:
zeitgenössisch
japane:
同時代の [どうじだいの]

kuprepoko

serĉi 'kuprepoko'
[epok.kupr0o]
[epok.kupr0o.PRA]
ARKEPRA Tiu antikva parto de la homa historio, kiam disvastiĝis la iloj faritaj el kupro; ĥalkolitiko: la kuprepoko situas inter ŝtonepoko kaj bronzepoko; la kuprepoko okazis je diversaj tempoj laŭ la geografia regiono, en sudorienta Eŭropo kaj okcidenta Azio en la periodo 5500 ĝis 2200 a.K.
angle:
copper age
beloruse:
медны век
bretone:
oadvezh an arem
ĉeĥe:
doba měděná
ĉine:
紅銅時代 [hóngtóngshídài]
france:
âge du cuivre
germane:
Kupferzeit
hebree:
עידן הנחושת
hispane:
edad del cobre
hungare:
rézkor, rézkorszak
nederlande:
kopertijd, kopersteentijd
pole:
epoka miedzi
ruse:
медный век
slovake:
doba medená
ukraine:
мідна епоха

bronzepoko

serĉi 'bronzepoko'
[epok.bronz0o]
[epok.bronz0o.PRA]
ARKEPRA Tiu antikva parto de la homa historio, kiam disvastiĝis la iloj faritaj el bronzo: la bronzepoko situas inter kuprepoko kaj ferepoko; oni uzis lokan antikvan skribsistemon nomatan „kipro-minoa“, per kiu verŝajne oni skribe esprimis la indiĝenan lingvon parolatan en Kipro en la malfrua bronzepoko [14].
14. Monato, Roberto Pigro: Kio estas la kipra silabaro?, 2014
angle:
bronze age
ĉeĥe:
doba bronzová
ĉine:
青銅時代 [qīngtóngshídài]
france:
âge du bronze
germane:
Bronzezeit
hebree:
עידן הברונזה
hispane:
edad del bronce
hungare:
bronzkor
japane:
青銅器時代 [せいどうきじだい]
pole:
epoka brązu
ruse:
бронзовый век
slovake:
doba bronzová
ukraine:
бронзова епоха, бронзовий вік

ferepoko

serĉi 'ferepoko'
[epok.fer0o]
[epok.fer0o.PRA]
ARKEPRA Tiu parto de la homa historio, kiam disvastiĝis la iloj faritaj el fero: la ferepoko venis post la bronzepoko; la koncerna teksto estiĝis sufiĉe proksime al la komenco de la ferepoko, kiam la fero ankoraŭ estis perceptata kiel fremda novaĵo [15]; el la ŝtonaj, kupraj kaj feraj epokoj restas amaso da belaj objektoj ViV .
15. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
angle:
iron age
ĉeĥe:
doba železná
ĉine:
鐵器時代 [tiěqìshídài]
france:
âge du fer
germane:
Eisenzeit
hebree:
תקופת הברזל
hispane:
edad de hierro
hungare:
vaskor
japane:
鉄器時代 [てっきじだい]
pole:
epoka żelaza
ruse:
железный век
slovake:
doba železná

mezepoko

serĉi 'mezepoko'
[epok.mez0o]
[epok.mez0o.HIS]
HIS En la eŭropa historio, la periodo ekde la falo de la Okcidenta Romio ĝis la pereo de Bizancio (do, proksimume la jarmilo inter la jaroj 476a – 1453a): la mezepoko estas sentata en la akropintaj tegolaj tegmentoj, en feraj pivotoj, en skulptitaj ornamoj sur la antikvaj nigriĝintaj brikaj domoj Metrop ; en la feŭda mezepoko de Eŭropo la virinoj ĝenerale ne parolis latine [16]; Dinan […] posedas ankoraŭ […] siajn antikvajn fortikaĵojn datumantajn de Mezepoko kaj perfekte konservitajn [17].
VD:antikveco, renesanco
angle:
middle ages
beloruse:
сярэднявечча
bretone:
krennamzer
ĉeĥe:
středověk
ĉine:
中世 [zhōngshì], 中世紀 [zhōngshìjì]
france:
moyen-âge
germane:
Mittelalter
hebree:
ימי הביניים
hispane:
edad media
hungare:
középkor
japane:
中世 [ちゅうせい]
nederlande:
Middeleeuwen
pole:
średniowiecze
rumane:
Evul Mediu
ruse:
средневековье
slovake:
stredovek

Nova Epoko, Novepokismo

serĉi 'Nova Epoko'
serĉi 'Novepokismo'
[epok.nova0o]
[epok.nova0o.REL]
REL Popola sinkretisma movado religia populariĝinta en la 1960aj jaroj en Nordameriko kaj aliaj landoj el fontoj teozofiaj, kristanaj, hinduismaj...: pioniro de la nuntempa „Nova Epoko“ estas Rudolf Steiner [18]; liaj animaciaĵoj estas miksaĵoj el kristaloj, sankta geometrio, kvazaŭ-kvantumteorio, kaj ĝenerala novepokismo [19].
Rim.: Iafoje ankaŭ Nova Tempo, Amfora Epoko (pro zodiaka signo Amforo), Nova Erao: la adeptoj de la Nova Erao […] kontaktas aliajn estulojn loĝantajn en la universala Tuto [20].
18. R. Schnell: Obskuraj Radikoj de la Nova Epoko, Ateismo, 1991 3:1-3 (7-9), p. 38a-44a
19. Joey JoJo: Recenzo de Kartaro — La Flika Taroko, 2017-12-19
20. P. B. Cadei: New Age aÅ­ Nova Erao, Espero Katolika, 2002, numero 7a-8a
angle:
[epok.nova0o.RIM]
New Age
ĉine:
新紀元 [xīnjìyuán], 新紀元運動 [xīnjìyuányùndòng], 新紀元 [xīnjìyuán], 新紀元運動 [xīnjìyuányùndòng]
france:
New Age, Nouvel âge (New Age)
germane:
New Age
hispane:
New Age, Nueva era

orepoko

serĉi 'orepoko'
[epok.or0o]
1.
[epok.or0o.MIT]
MIT Mita parto de la homa historio, kiam la homoj estis junaj, ne konis zorgojn kaj malĝojon, sed ja estis submetitaj al la morto kiu venis al ili kiel dolĉa dormo.
2.
[epok.or0o.FIG]
(figure) Feliĉa, favora parto en la historio de iu fako (arto, metio, scienco), aŭ ŝtato, aŭ homgrupo: laŭ la opinio de Padre Marchena, per tiu ĉi evento alvenis la dua orepoko! [21].
21. S. Szathmári: superstiĉo
angle:
golden age
ĉine:
黃金時代 [huángjīnshídài], 黃金時間 [huángjīnshíjiān]
france:
âge d'or
germane:
Goldenes Zeitalter
hebree:
תקופת הזהב
hispane:
edad de oro
hungare:
aranykor
pole:
złota era
ruse:
золотой век

praepoko

serĉi 'praepoko'
[epok.pra0o]
Prahistorio: Se ie ajn en la ĝardeno // De l' vivo estas suna loko, // Memkompreneble vi sen peno // Okupas ĝin de praepoko [22]; skiza analizo de la juda historio ― ekde la praepoko ĝis la 20-a jarcento [23].
ĉine:
原始时代 [yuánshǐshídài]
germane:
Urzeit

ŝtonepoko

serĉi 'ŝtonepoko'
[epok.sxton0o]
[epok.sxton0o.PRA]
ARKEPRA La plej antikva parto de la homa historio, kiam la iloj estis farataj nur el ŝtono, ligno kaj ostoj: la tempo, kiam la ŝtonepoko sin tiris al fino [24]; jam en la ŝtonepoko oni manĝis fragojn, sed tiam la fruktoj estis malgrandaj [25].
24. J. London, trad. R. Rossetti: Dio de liaj prapatroj, La nica literatura revuo, 1:4
25. Monato, Walter Klag: Bera paradizo, 2015
angle:
stone age
ĉine:
石器时代 [shíqìshídài]
france:
âge de la pierre
germane:
Steinzeit
hebree:
תקופת אבן
hispane:
edad de piedra
hungare:
kőkor
japane:
石器時代 [せっきじだい]
pole:
epoka kamienna
ruse:
каменный век
ukraine:
кам’яна епоха, кам’яний період

epokfara

serĉi 'epokfara'
[epok.0fara]
[epok.0fara.KOMUNE]
Historie aparte grava: la eltrovo de la presarto estas epokfara momento en la homa historio; tri epokfaraj eltrovoj […] determinis la kurson de la antikva historio: la bronzo, la malsovaĝigo de la ĉevalo kaj la fero [26]; la epokfara romano For la Batalilojn! de alia nobel-premiito, Bertha von Suttner, aperis en Esperanta traduko en 1914 [27]; la epokfara por tiama Rusio venko de la rusa armeo, kiun gvidis princo Aleksandr Nevskij, super la sveda armeo [28].
angle:
epoch-making
beloruse:
эпахальны
ĉine:
划时代 [huàshídài], 划时代的 [huàshídàide], 有历史性 [yǒulìshǐxìng]
france:
historique (faisant date)
germane:
epochal, Epoche machend, Geschichte machend, geschichtlich bedeutsam
hispane:
que produce un antes y un después
hungare:
korszakalkotó
japane:
画期的な [かっきてきな], 一時代を画する [ひとじだいをかくする]
pole:
epokowy
ruse:
эпохальный

administraj notoj

malnov~o: Mankas dua fontindiko.
malnov~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kupr~o: Mankas dua fontindiko.
kupr~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.