ekvizet/o PIV1 ekvizetoserĉi 'ekvizeto' [ekvizet.0o] [ekvizet.0o.genro] Plurjara vegetaĵo, plimultiĝantaj per sporoj kaj per rizomoj; kun verda tigo multartika, kiu ĉe ĉiu artiko surhavas skatolecan ingon, konsistantan el kuniĝintaj skvamformaj folioj kun liberaj pintoj, kun kirlile elkreskantaj fadenoformaj folioj; ofte kreskanta sur malseka grundo; sola plu vivanta genro (Equisetum) el ekvizetoj: ekvizetoj havas tre reduktitajn, kutime ne-fotosintezajn, foliojn, kiuj aranĝiĝas en verticiloj kunfandiĝintaj en ingoj sur la tigo [1]; el la novaj semgrajnoj kreskis novaj plantoj, [kiuj] similis je filikfrondoj aŭ malgrandaj palmoj, kaktobuloj, ekvizetoj aŭ ĝibaj arbetoj [2]. 1. Vikipedio, Ekvizeto2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Perelin', la Noktarbaro beloruse: хвошч ĉeĥe: přeslička france: prêle germane: Schachtelhalm japane: スギナ latinece: Equisetum pole: skrzyp rumane: equisetum slovake: praslička ukraine: сосонка ekvizetojserĉi 'ekvizetoj' [ekvizet.0oj] [ekvizet.0oj.klaso] Klaso de filikoplantoj (Equisetopsida), el kiu vivas plu nur la genro ekvizeto. beloruse: хвошчападобныя (кляс), членістасьцябловыя (кляс) ĉine: 木賊屬 [mùzéishǔ] germane: Schachtelhalme latinece: Equisetopsida pole: skrzypowe administraj notoj ~oj: Mankas dua fontindiko. ~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.