filiko
- Iu el filikoj, sporoplanto kun plumsimilaj folioj, kies pintoj june estas helike enrulitaj; la sporujoj troviĝas sur la malsupra flanko de la folioj: elstaris tri grandaj vergoj el filiko [1]; remparo ĉirkaŭkreskita de filikoj [2]; mallarĝa vojeto […] profundiĝas en mallumajn arbarojn, kie la filikoj kovras la arbojn de l’ radikoj ĝis la pintoj [3]; densejo, en kiu serpentas vojeto, ĉe ambaŭ flankoj maldikaj betuloj kun arĝenta ŝelo, lilikolora eriko, griza musko, folioriĉaj filikoj IK .
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
4. Stan Shebs, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Dryopteris_erythrosora_SFBG_03.jpg
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
4. Stan Shebs, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Dryopteris_erythrosora_SFBG_03.jpg
- angle:
- fern
- beloruse:
- папараць
- ĉine:
- 蕨类 [juélèi], 欧洲蕨 [ōuzhōujué], 薇 [wéi]
- france:
- fougère
- germane:
- Farn
- hispane:
- helecho
- japane:
- シダ
- katalune:
- falguera, falaguera, folguera
filikoj
- Klaso de filikoplantoj (Polypodiopsida), plurjaraj herboj, sporoplantoj, kun plej ofte dividataj folioj, june helike enrulitaj: kriptogamoj estas sporplantoj, kies seksa reproduktiĝo okazas sen floroj, ĝi estas unu el la du subregnoj de la planta regno [al kiu] apartenas la talofitoj, muskoj, filikoj, algoj [5].
5.
Vikipedio, Kriptogamoj
6. Maja Dumat el Germanujo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Farn_(8995963550).jpg
6. Maja Dumat el Germanujo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Farn_(8995963550).jpg
- angle:
- ferns
- beloruse:
- папараці сапраўдныя (кляс), поліпадыяпсіды
- ĉeĥe:
- kapradiny
- ĉine:
- 蕨类植物 [juélèizhíwù]
- france:
- fougères, filicinées
- germane:
- Farne, Echte Farne
- hungare:
- páfrányalakúak
- japane:
- シダ類 [シダるい]
- katalune:
- filicòpsids
- latinece:
- Polypodiopsida
- portugale:
- feto
- ruse:
- папоротники
- slovake:
- papradiny
filikoplantoj
- Grupo de vegetaĵoj el la divizio de vaskulaj plantoj, reproduktiĝantaj per sporoj.
- angle:
- ferns
- beloruse:
- папараці (аддзел)
- germane:
- Farnpflanzen
- hungare:
- páfrányok
- latinece:
- Polypodiophyta, Pteridophyta