*filik/o UV filiko serĉi 'filiko' [filik.0o] Iu el filikoj, sporoplanto kun plumsimilaj folioj, kies pintoj june estas helike enrulitaj; la sporujoj troviĝas sur la malsupra flanko de la folioj: elstaris tri grandaj vergoj el filiko [1]; remparo ĉirkaŭkreskita de filikoj [2]; mallarĝa vojeto […] profundiĝas en mallumajn arbarojn, kie la filikoj kovras la arbojn de l’ radikoj ĝis la pintoj [3]; densejo, en kiu serpentas vojeto, ĉe ambaŭ flankoj maldikaj betuloj kun arĝenta ŝelo, lilikolora eriko, griza musko, folioriĉaj filikoj IK . malsupra flanko de folio kun la sporujoj CC BY-SA 3.0 [4] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj3. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat4. Stan Shebs, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Dryopteris_erythrosora_SFBG_03.jpg angle: fern beloruse: папараць ĉine: 蕨类 [juélèi], 欧洲蕨 [ōuzhōujué], 薇 [wéi] france: fougère germane: Farn hispane: helecho japane: シダ katalune: falguera, falaguera, folguera filikojserĉi 'filikoj' [filik.0oj] Klaso de filikoplantoj (Polypodiopsida), plurjaraj herboj, sporoplantoj, kun plej ofte dividataj folioj, june helike enrulitaj: kriptogamoj estas sporplantoj, kies seksa reproduktiĝo okazas sen floroj, ĝi estas unu el la du subregnoj de la planta regno [al kiu] apartenas la talofitoj, muskoj, filikoj, algoj [5]. filiko CC BY 2.0 [6] 5. Vikipedio, Kriptogamoj6. Maja Dumat el Germanujo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Farn_(8995963550).jpg angle: ferns beloruse: папараці сапраўдныя (кляс), поліпадыяпсіды ĉeĥe: kapradiny ĉine: 蕨类植物 [juélèizhíwù] france: fougères, filicinées germane: Farne, Echte Farne hungare: páfrányalakúak japane: シダ類 [シダるい] katalune: filicòpsids latinece: Polypodiopsida portugale: feto ruse: папоротники slovake: papradiny filikoplantojserĉi 'filikoplantoj' [filik.0oplantoj] Grupo de vegetaĵoj el la divizio de vaskulaj plantoj, reproduktiĝantaj per sporoj. angle: ferns beloruse: папараці (аддзел) germane: Farnpflanzen hungare: páfrányok latinece: Polypodiophyta, Pteridophyta administraj notoj ~o : Mankas verkindiko en fonto. ~oj: Mankas verkindiko en fonto. ~oplantoj: Mankas dua fontindiko. ~oplantoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.