Aldoni tradukojn al ReVo:

*ekstrem/a PV

*ekstrema

serĉi 'ekstrema'
[ekstre.0a]
1.
[ekstre.0a.space]
Estanta ĉe la plej malproksima fino; plej ekstera; plej fora: ekstrema Oriento; deputito el ekstrema maldekstro; homo de ekstrema maljuneco; por veni de Eisenach ĝis la ekstrema limo de Turingio, ĝis la urbo, kiu ankoraŭ nun estas nomata Weimar [1]; oni ĵetis la terbulojn sur la ĉerkon, li vidis nun ĝian ekstreman randon, kiu tuj ankaŭ malaperis sub la sekvanta ŝovelkvanto da tero [2]; ŝi iris ĝis la plej ekstrema rando kaj [...] ĵetis la ŝuojn en la ondojn [3]; la plej ekstrema el ili, la dika fingro [...] ne staris en unu vico kun ĉiuj, sed antaŭ la vico, kaj krom tio ĝi havis nur unu artikon en la dorso [4]; Dio estis kun li, kaj la hejmo estis kun li ‐ ĉe la plej ekstrema maro [5]; la plej ekstrema pinto de la bordo [6]; ĉirkaŭ 300 000 personoj spertis teruron de komunisma reĝimo ‐ malliberejojn, ekzilon en Siberio kaj ekstrema nordo [7].
2.
[ekstre.0a.kvante]
Estanta ĉe la plej alta grado: mi sentas nek la ekstreman varmon, nek la ekstreman malvarmon; ekstrema plezuro, mildeco, lerteco; kun ekstrema rapideco Marta ; rakonto pri ekstrema amo [8]; ekstremigi teorion; sur ilin venis la kolero ĝis ekstrema mezuro [9]; post malbonaj tempoj venas bonaj, ‐ sed oni devas ilin pacience atendi, atendi [...] nun estas la plej ekstrema tempo [10]; en ekstrema okazo la mondo diros: se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun ĉi bagatelon enkondukos en Esperanton, kaj la afero estos finita EE ; juĝisto, en sekura persona kaj profesia pozicio, nur malfacile povas kompreni la sintenon de homo, kiu agas en ekstrema zorgo pri siaj vivo kaj postvivo [11].
beloruse:
крайні, скрайні, надзвычайны, экстрэмальны
ĉeĥe:
extrémní, krajní, mezní, nejkrajnější, přemrštěný
ĉine:
格外 [géwài], 极为 [jíwéi], 过激 [guòjī], 超常 [chāocháng], 万分 [wànfēn]
france:
extrême (adj.)
hispane:
extremo
hungare:
szélső, szélsőséges, rendkívüli
japane:
末端の [まったんの], 果ての [はての], ぎりぎりの, 極端な [きょくたんな], 極度の [きょくどの]
pole:
ekstremalny, skrajny, krańcowy
portugale:
extremo
ruse:
крайний, чрезвычайный, экстремальный
slovake:
extrémny, krajný
svede:
extrem
tibete:
མཐའ་
ukraine:
крайній, надзвичайний, надмірний

ekstreme

serĉi 'ekstreme'
[ekstre.0e]
[ekstre.0e.kvante]
Treege, plej: kordo ekstreme streĉita; ekstreme simila [12]; agi ekstreme prudente [13]; ni ekstreme bezonas plenan vortaregon [14]; la reĝo ekstreme ĝojis [15]; mizero plej ekstreme, Dio plej proksime Prv ; kuniĝis ekstreme kontraŭaj ecoj [16]; ŝi ekstreme ekplaĉis al la princo [17]; daŭris ekstreme mallonge, kvazaŭ ĝia rezultato estus antaŭe preparita [18]; malgranda ekstreme moviĝema figureto, kiu per ĉiuj korpofortoj saltis kaj kuris [19]; li estis ekstreme malmemgarda, kriante tiom laŭte [20].
beloruse:
надзвычай, вельмі
ĉeĥe:
extrémně, krajně
ĉine:
透頂 [tòudǐng], 极了 [jíle], 痛 [tòng]
france:
extrêmement
germane:
äußerst, extrem
hebree:
בקיצוניות
hungare:
rendkívül, szerfelett, nagyon-nagyon
japane:
極端に [きょくたんに], 極めて [きわめて]
pole:
ekstremalnie, skrajnie, krańcowo
ruse:
крайне
slovake:
krajne
svede:
extremt
ukraine:
украй, надмірно

ekstremo

serĉi 'ekstremo'
[ekstre.0o]
1.
[ekstre.0o.ajxo]
Ekstremaĵo: ekstremo de membroj, de ŝipo; lia trikolora arko dividas la ĉielon en du partojn kaj sin apogas sur la ekstremoj de l' tero [21]; la ŝipeto malaperis sur la okcidenta ekstremo [22]; de unu ekstremo de Egipto al alia [23]; ŝvebu tra spacoj al monda ekstremo ‐ sur la velura flugil' de l' forges' [24].
Rim.: La formo ekstremiteto aperas en malnova verko: malgranda hom-estaĵo kun kvar ekstremitetoj kiuj baraktis en la aero [25].
2.
[ekstre.0o.RIM_ARK]
[ekstre.0o.eco]
Ekstremeco: malaj ekstremoj estas proksimaj; peli, puŝi siajn postulojn ĝis ekstremo; mia filineto estas en lasta ekstremo, venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu [26]; li amas ekstremojn [...] li iris de la plej bela al la plej malbela [27]; la dioj gardu nin de tia ekstremo [28]!
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
24. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Moderna Anĝeluso
25. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, du blinduloj, sceno el la lando de Donaj kozakoj
26. La Nova Testamento, Marko 5:23
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 25a
beloruse:
1. ÐºÑ€Ð°Ð¹, канец, мяжа, ліміт 2. ÐºÑ€Ð°Ð¹Ð½Ð°ÑÑŒÑ†ÑŒ, крайняя ступень
ĉeĥe:
extrém, konec, končetina, krajnost, krajní část něčeho, výstřednost
france:
extrême (subst.), extrêmité
pole:
2. kraniec, skraj
rumane:
margine
slovake:
extrém, koniec, končatina, okraj
ukraine:
кінець, край, крайній ступінь, крайність, межа

ekstremaĵo

serĉi 'ekstremaĵo'
[ekstre.0ajxo]
[ekstre.0ajxo.space]
La plej malproksima fino, parto: li povas savi ĝis la ekstremaĵo tiujn, kiuj alproksimiĝas per li al Dio [29]; Li [...] alvokos tian popolon de la ekstremaĵo de la tero [30]; nur kelkajn metrojn for de la trafikcirkla ekstremaĵo de tiu agrabla vojo [31].
beloruse:
край, канец, мяжа, ліміт
ĉine:
頂端 [dǐngduān], 巅峰 [diānfēng]
france:
extrémité
germane:
Spitze, Ende
hebree:
קָצֶה
hispane:
extremo
hungare:
szél, vég
japane:
末端 [まったん], 果て [はて]
pole:
ekstremum, kraniec, skraj
ruse:
край, конец, предел

ekstremeco

serĉi 'ekstremeco'
[ekstre.0eco]
[ekstre.0eco.kvante]
La plej alta grado: la ĝis ekstremeco streĉita kordo krevis Marta ; baroka muziko ofte strebas al pli alta nivelo de emocia ekstremeco ol renesanca muziko [32].
beloruse:
крайнасьць, крайняя ступень
ĉeĥe:
extrémnost, extrémní chování, krajnost, výstřední chování
ĉine:
极致 [jízhì]
france:
extrême (subst.)
germane:
Äußerstes, Extrem
hebree:
קָצֶה
hungare:
véglet, extremitás
japane:
極度 [きょくど], 極端 [きょくたん]
pole:
kraniec, skraj
ruse:
крайность, крайняя степень
slovake:
extrémnosť

ekstremismo

serĉi 'ekstremismo'
[ekstre.0ismo]
[ekstre.0ismo.POL]
POL Emo al ekstremaj opinioj, al drastaj agoj por atingi siajn celojn, kontraste al moderismo: ajna ekstremismo ne povas kongrui kun demokratia idearo, ĉar ĝi malebligas la trovadon de kompromiso akceptebla por ĉiuj [33]; politika ekstremismo kaj rasismo [34]; ekstremismo invitas al ignorado de faktoj [35]. VD:fanatikeco, radikalismo
beloruse:
экстрэмізм
france:
extrémisme
hispane:
extremismo
japane:
過激主義 [かげきしゅぎ], 極端主義 [きょくたんしゅぎ]
pole:
ekstremizm

ekstremumo

serĉi 'ekstremumo'
[ekstre.0umo]
MATMatVort
(de bildigo al orda aro) Minimumo aŭ maksimumo de ĝia bildaro: la nombro 1 estas absoluta ekstremumo de funkcio sinuso (ekstremumo); la nombro 1 estas loka ekstremumo de funkcio `x^3-3*x` ĉe punkto 1 (ekstremumo de la malvastigaĵo de tiu funkcio al iu ĉirkaŭaĵo de 1); sela punkto estas punkto en la domajno de funkcio de du variabloj kiu estas senmova punkto sed ne loka ekstremumo [36].
angle:
extremum, extreme value absoluta ~umo: absolute extremum. loka ~umo: local extremum.
beloruse:
экстрэмум absoluta ~umo: абсалютны экстрэмум. loka ~umo: лякальны экстрэмум.
ĉeĥe:
extrém
ĉine:
极值 [jízhí], 駐點 [zhùdiǎn]
france:
extrémum absoluta ~umo: extrémum absolu. loka ~umo: extrémum local.
germane:
Extremum, Extremwert absoluta ~umo: absolutes Extremum. loka ~umo: lokales Extremum.
hebree:
קיצוני
hungare:
szélsőérték absoluta ~umo: abszolút szélsőérték. loka ~umo: helyi szélsőérték.
japane:
極値 [きょくち]
pole:
ekstremum absoluta ~umo: ekstremum absolutne. loka ~umo: ekstremum lokalne.
ruse:
экстремум, экстремальное значение absoluta ~umo: абсолютный экстремум. loka ~umo: локальный экстремум.
slovake:
extrém
ukraine:
гранична величина

ekstremumejo

serĉi 'ekstremumejo'
[ekstre.0umejo]
beloruse:
пункт экстрэмуму
ĉeĥe:
bod lokálního extrému funkce
hungare:
szélsőértékhely
slovake:
bod lokálneho extrému funkcie

ekstremumiganto

serĉi 'ekstremumiganto'
[ekstre.0umiganto]
MAT
(de bildigo al orda aro) Punkto de la fonto-aro, ĉe kiu ĝi atingas ekstremumon.
Rim.: Ial [37] nomas tion „ekstremumo“, kio ne ebligas distingi inter la alprenata minimuma aŭ maksimuma valoro kaj aliflanke la punkto, ĉe kiu la funkcio alprenas tiun valoron. Koncerne la uzon de sufikso „-ejo“ ĉi-cele vidu rimarkon sub maksimumiganto.
angle:
position of an extremum
beloruse:
пункт экстрэмуму
ĉeĥe:
bod lokálního extrému funkce
france:
point où la fonction admet un extrémum
germane:
Extremstelle, Extremalstelle
hebree:
קיצוני
hungare:
szélsőértékhely
pole:
punkt ekstremalny
ruse:
точка, в которой функция принимает экстремум
slovake:
bod lokálneho extrému funkcie

administraj notoj

~umejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umiganto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.