*dumUV I. *dum serĉi 'dum' [dum.0] A. (prepozicio) 1.[dum.0.prep] En la tempo, en kies daŭro io okazas: estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj [1]; li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago [2]; dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo [3]; fleksu arbon dum ĝia juneco PrV ; dum la manĝado venas apetito PrV . ĉe2.a, en1.b B. (konjunkcio) 2.[dum.0.konj_temp] En la tempo, kiam...; dum kiam..., dum ke1...: dum li ankoraŭ parolis kun ili, venis Raĥel kun la ŝafoj [4]; tiaj estis la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin [5]; la femuro […] elartikiĝis, dum li luktis [6]; dum vi parolis kun mia edzo, venis al mi en la kapon feliĉa penso Marta ; ne malpacu dum (vi estas sur) la vojo [7]; forĝu feron, dum ĝi estas varmega PrV . Rim.: Kelkaj uzas en tiu senco dum kiam, kiu estas tradicie malrekomendata: poezio estas […] pensado per vortaj specimenoj, dum kiam prozo estas pensado per abstrakto [8]. 3.[dum.0.konj_kontrast] Kontraste kun tio, ke...; dum ke2...: vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono [9]; dum Esperanto […] daŭre vivas […], Volapük jam longe estas […] mortinta FK ; kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi loĝas apude de ni [10]? kial vi donis al mi […] nur unu lotaĵon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra [11]; inter la simpluloj vi havis vian instruon kaj vian Kriston, dum mi havas nur vin [12]; dum la naciaj lingvoj estas rigidaj, Esperanto kontraŭe estas senfine fleksebla. ĉe2.d, kontraŭe, sed, tamenRim.: Kelkaj uzas en tiu senco dum ke, kiu estas tradicie malrekomendata. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 7:122. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:404. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 29:95. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:416. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:257. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 45:248. Grigori Arosev: Poezio sed ne poemoj, Monato, 2000/12, p. 289. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 24:1710. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 9:2211. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 17:1412. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVI afrikanse: tydens albane: gjatë amhare: ወቅት angle: 1. during 2. while 3. while, whereas arabe: خلال armene: ընթացքում azerbajĝane: zamanı beloruse: пакуль, у той час як 1. на працягу bengale: সময় birme: စဉ်အတွင်း bosne: vrijeme ĉine: 何时 [héshí], 期間 [qījiān], 趁 [chèn], 洎 [jì] dane: i løbet af estone: kuigi eŭske: zehar filipine: sa panahon ng france: 1. pendant (durant), durant (pendant) 2. alors que (lorsque), lorsque, pendant que 3. alors que (tandis que), tandis que galege: mentres germane: während 1. während ~ la manĝado venas apetito: der Appetit kommt beim Essen. 2. solange, während 3. während, hingegen guĝarate: દરમિયાન haitie: pandan haŭse: a lokacin hinde: दौरान hispane: mientras hungare: 1. alatt (időben), közben (időben) 2. míg (kötőszó), ameddig (kötőszó) 3. ellenben, addig (ellenben) igbe: n’oge irlande: le linn islande: á japane: 間に [あいだに] jave: sak jide: בעשאַס jorube: nigba kanare: ಸಮಯದಲ್ಲಿ kartvele: დროს kazaĥe: ішінде kimre: yn ystod kirgize: убагында kmere: ក្នុងអំឡុងពេល koree: 중 korsike: mentri kose: ngexesha kroate: vrijeme kurde: dema latine: per latve: laikā laŭe: ໃນລະຫວ່າງການ litove: metu makedone: за време на malagase: mandritra malaje: semasa malajalame: കാലത്ത് malte: matul maorie: i roto i marate: दरम्यान monge: thaum lub sij hawm mongole: үед nepale: समयमा njanĝe: pamene okcidentfrise: wylst panĝabe: ਦੇ ਦੌਰਾਨ paŝtue: په ترڅ کې pole: gdy, podczas gdy 1. gdy 2. podczas gdy portugale: enquanto (ao passo que), ao passo que 1. durante ruande: mugihe rumane: în timp ce 2. în timp ce ruse: в то время как 1. в течение samoe: aʻo sinde: دوران sinhale: තුළ skotgaele: rè slovene: med somale: inta lagu jiro ŝone: munguva sote: ka nako ya sunde: salila svahile: wakati wa svede: medan 1. under (om tid) taĝike: дар муддати taje: ในช่วง tamile: போது tatare: вакытында telugue: సమయంలో tibete: དུས་ལ་ ukraine: під urdue: کے دوران uzbeke: davomida vjetname: trong khi zulue: ngesikhatsi II. Vortero kun la senco dum1 aŭ 3: dumaserĉi 'duma' [dum.0a] 1.[dum.0a.samtempa] Samtempa: legado povas esti same bona aŭ same sensenca, kiel rigardado al la okcidentaj montoj kaj duma revado pri ĉio kaj nenio [13]. 2.[dum.0a.provizora] Provizora, intertempa, ĝisa. 13. S. Engholm: Al Torento, 1930 angle: concurrent, simultaneous, parallel beloruse: 1. адначасны 2. часовы ĉine: 同时期 [tóngshíqī], 相伴 [xiāngbàn], 等时线 [děngshíxiàn] france: 1. concomitant germane: gleichzeitiger hebree: זמני hungare: 1. egyidejű 2. ideiglenes, átmeneti japane: 同時の [どうじの], 一時的な [いちじてきな] pole: 2. tymczasowy portugale: 1. simultâneo (adj.) 2. provisório (adj.) ukraine: тимчасовий, одночасний *dume serĉi 'dume' [dum.0e] 1.[dum.0e.kiam] Dum tiu tempo, intertempe, interdume: ili sin pretigis, ni dume babilis; apenaŭ li eldiris la deziron, ekefikis la galoŝoj, kiujn li dume estis metinta sur sin [14]; li devis mueli en la malliberejo, dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo [15]; ŝi devis pro alia laboro eliri el la kuirejo, dume la infanoj […] enkuris [16]; vi rakontas tiel terure malrapide […] la ovoj povas dume malvarmiĝi [17]! 2.[dum.0e.provizore] Provizore, ĝise: lasante dume flanke la demandon pri tio […] EE ; [estas pli prudente] akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna formo EE . 3.[dum.0e.kontraste] Kontraste kun tio; kontraŭe, malgraŭe, tamen: li kvazaŭ ankoraŭ unu fojon travivis la feliĉan ĝojan tempon, ― kaj dume ŝi kuŝis tie senviva en la apuda ĉambro [18]; principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio […] ili ŝajnis al mi tute bonaj VivZam ; dume lingvo arta, anstataŭ tiu ĥaoso, donas al vi sole nur ses vortetojn EE . Rim.: Estas malĝusta kaj nepre evitinda la uzado de la adverbo dume en la senco de la konjunkcio dum. 14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:2216. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono angle: 1. meanwhile 2. for now 3. whereas, while beloruse: 1. тым часам 2. часова, пакуль 3. тады як ĉeĥe: zatím, mezitím france: 1. cependant (pendant ce temps), entre temps, pendant ce temps 2. pour l'instant 3. cependant (toutefois), en revanche, pourtant, toutefois germane: 1. währenddessen, unterdessen, derweilen, derweil 2. zunächst, erstmal, vorerst 3. während, hingegen, unterdessen hebree: בינתיים hispane: mientras hungare: 1. eközben, ezalatt, aközben, azalatt 2. egyelőre 3. ellenben japane: その間 [そのあいだ], 一時的に [いちじてきに], さしあたり, ところが一方 [ところがいっぽう], 反対に [はんたいに] pole: 2. na razie, tymczasem portugale: 1. simultaneamente (adv.) 2. provisoriamente (adv.) ruse: 1. тем временем 2. пока 3. тогда как tibete: དེའི་དུས་ ukraine: тим часом, поки що, наразі interdumeserĉi 'interdume' [dum.inter0e] (malofte) [dum.inter0e.KOMUNE] Intertempe: interdume pli praktike mi konstatas, ke […] [19]; interdume Gabĉjo nerimarkeble malfermis sian historilibron kaj duonokule kun granda plezuro rigardadas [20]. 19. R. Schwartz: Printempa Varianto, en: La Stranga Butiko, 193120. F. Karinthy, trad. J. Farkas: Mi instruas mian fileton, Nica Literatura Revuo, 1957-01 ĝis 02, numero 2/3, p. 83a-86a angle: meanwhile beloruse: тым часам, між тым ĉine: 中間體 [zhōngjiàntǐ] france: cependant (pendant ce temps) germane: zwischenzeitlich dum ke, dum kiam serĉi 'dum ke' serĉi 'dum kiam' [dum.0ke] (konjunkcio) 1.[dum.0ke.konj_temp] Dum2: ni estis liberaj por promenadi, naĝi, sunbruniĝi kaj ĝui la ĉirkaŭaĵon diversmaniere dum ke oni interkonatiĝis [21]. 2.[dum.0ke.konj_kontrast] Dum3: dum kiam sur literatura kampo la unuaj esperantistoj praktikis la lingvon iom hezite inter la pli malpli fiksitaj limoj gramatikaj, Grabowski estis la unua, kiu donis fortan puŝon al plejeble vasta eluzado de la ebloj, kiujn prezentas la Esperanta gramatiko [22]; en Britujo studento legas, verkas, diskutas kaj pensas en sia unu gepatra lingvo, dum ke en Danlando li devus eble legi en unu lingvo, verki en alia, kaj pensi iom en ambaŭ [23]. Rim.: Same kiel ĝis ke dum ke estas rigardata de pluraj gramatikistoj erara, ĉar tradicie dum havas ambaŭ funkciojn de dependiga konjunkcio kaj de prepozicio. Sistema uzo de dum ke en la dependiga funkcio laŭ la modelo anstataŭ ke, sen ke ktp. implicas ke oni agnoskas ĝin nur prepozicio. [ĵv] 21. I. Mac Dowall: Vizito al la Jubilea 20-a Ĉebalta Esperantista Printempo, La Brita Esperantisto, 1998-09 ĝis 1022. G. J. Degenkamp: Esperanto 60-jara, 194723. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01, p. 6a angle:[dum.0ke.RIM_GRAM] 1. while 2. while, whereas beloruse: пакуль, у той час, як france: cependant que germane: während 2. hingegen III. Prefikso kun la senco dum1: dumvoje [24]; dumvojaĝe [25]; dumdorme [26]; dumtempe ŝi reakiris sian ekvilibron [27]; dumkure li sursaltis ŝtupareton de tramo Metrop ; bruligi, kion vi adoris, signifas morti jam dumvive [28]! pasigante la dumnoktajn horojn sub granda ponto [29]; dumnoktaj vizitantoj [30]; vespere post la dumtaga laboro [31]; dumviva rento da dek mil frankoj [32]; dumhora marŝado trans montojn kaj marĉojn [33]; dummomente li staris hezite [34]; la konversacioj dumsekunde haltis [35]; li ne distingas halucinojn, kiajn ni ĉiuj havas dumsonĝe, disde la realo [36]. 24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:4225. La Nova Testamento, I. Korintanoj 16:726. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V27. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, III.28. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Antaŭsignoj29. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto30. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto31. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto32. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Oka33. Stellan Engholm: Al Torento, I.34. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro35. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 436. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1 angle: during germane: -lang 24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:4225. La Nova Testamento, I. Korintanoj 16:726. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V27. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, III.28. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Antaŭsignoj29. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto30. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto31. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto32. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Oka33. Stellan Engholm: Al Torento, I.34. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro35. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 436. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1 administraj notoj pri ~e 3.: La rimarko estas kripta. Ĝi verŝajne rilatas al la unua ekz-o, en kiu eblus kompreni "~e" kiel konjunkcion. Tio meritas pliajn klarigojn. [MB]