*des *des serĉi 'des' [des.0] 1.[des.0.kun_ju] Adverbo uzata antaŭ pli kaj malpli responde al ju por montri ke io varias paralele kaj depende de alio: ju pli baldaŭ, des pli bone [1]; ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li amas Marta ; ju pli da malico estis en liaj vortoj, des pli bonkore ridis lia feliĉigita patro [2]; ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo PrV ; ju pli oni posedas, des pli oni avidas PrV . 2.[des.0.sen_ju] Adverbo, kiu esprimas pliigon kompare kun antaŭe menciita fakto: kiso ne estas ja peko, des pli, se oni sin reciproke efektive amas [3]; neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado [4]; li uzis la plej fortajn incensojn, kiuj […] eĉ al anĝelo farus kapturnon, des pli al simpla poeto [5]; ili ekamis la silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris [6]; la ŝanceliĝanta marĉa tero […] ne povas porti eĉ min, des malpli ŝin [7]; li sentis, ke ŝi konvulsie ektremas, kaj li tenis ŝin des pli forte [8]. ankoraŭ3, tiom2Rim.: Oni uzas tiun stilan rimedon aparte, por prezenti okazon kiel pli esceptan kompare kun rilata okazo simile escepta. Tiu ofte emfaziĝas per „ja“ aŭ „eĉ“. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVII3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj angle: the (more, less) beloruse: тым (пры параўнаньні) bretone: seul... (eil elfenn) ĉeĥe: tím (čím-tím) france: plus (plus..., plus...), moins (plus..., moins...) germane: desto, umso hebree: מה גם ש... hispane: (mientras más o menos ..., ) más o menos ... hungare: annál ... japane: それだけ katalune: com... nederlande: hoe (2de deel van bv. "hoe meer, hoe liever"), des (bv. in "des te beter") pole: tym (w złożeniu im .. tym ...) portugale: tanto (correlativo de "ju") ruse: тем... slovake: tým ..., tým svede: desto volapuke: plu administraj notoj