9defi/i PVEF 9defii serĉi 'defii' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [defi.0i] (tr) 1.[defi.0i.iu] (iu) Prezenti konkursproponon, minacon, obstaklon, enigmon ktp instigante al batalo por superi tiun: defii iun batali, amikon ŝakludi OA9 , la komenca timo jam transformiĝas en memfidan defiemon […]: „pri kio vi parolas?“ [1]; defia sinteno [2]; [li] alrigardis defie la ĉirkaŭajn starantojn [3]; mi estas preta defii vin tri samtempe [4]; (figure) defii la danĝeron (riski). maltimi, maleviti, provoki, spiti 2.[defi.0i.io] (io) Prezenti malfacile supereblan minacon, obstaklon, enigmon ktp: ŝakludo defias la intelekton OA9 ; skribaĵo, defianta la deĉifron PIV1 ; mistero defias [5]; la groteska, rigida pozo de l’ nigra figuro – defiis ĉian provon priskribi [6]; defiaj kurblinioj de alloga inkorpo [7]; [tiom larĝsignifa] ‚vorto‘ defias ĉiun provon esti inkluzivata en kiun ajn aktualan gramatikan (logikan) kategorion [8]. 1. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 82. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 53. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto5. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 16. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ne nur tamtamado7. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto angle: defy, challenge beloruse: выклікаць, кінуць выклік ĉine: 冒着 [màozhe], 寻衅 [xúnxìn] france: défier, mettre au défi (de), braver, narguer, provoquer germane: herausfordern 2. aufreizen, trotzen, die Stirn bieten hebree: להעז hispane: desafiar hungare: kihív (átv. is) japane: 挑戦する [ちょうせんする], いどむ, 公然と反抗する [こうぜんとはんこうする], 平然と無視する [へいぜんとむしする], ものともしない nederlande: uitdagen ~i la danĝeron: het gevaar tarten. pole: 1. wyzywać (np. na pojedynek) portugale: 1. desafiar, provocar, arrostar 2. desafiar ruse: бросить вызов slovake: vyzvať ukraine: викликати, робити виклик defio serĉi 'defio' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [defi.0o] Io, kio defias: ŝi akceptis la defion fari el Esperanto profesion OIP ; kontraŭ tia rekta defio al ilia aŭtoritato, ili reagas nur per malplenaj blufoj [9]; ŝia patrino arigis ĉiujn siajn infanojn inter siaj brakoj per lasta senespera defio, kvazaŭ ŝi ankoraŭ esperis iel protekti ilin [10]; 900 kilometra longeco, 26 000 altecmetroj, 14 etapoj […] estas defio por ĉiu montbiciklisto [11]; majstri la defiojn de nuna ekonomio [12]; formi „grupon“ [tian] el 25 membroj de EU restas defio enorma [13]; renkonti ĉiajn defiojn [14]; gravaj estas tiaj defioj […], ĉar se lingvo ne sufiĉas por traduki maturajn altnivelajn nacilingvajn literaturaĵojn, ĝi ja ne sufiĉas por esti plene funkcianta literatura lingvo [15]. 9. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo10. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, La Nazaretanoj11. Monato, Evgeni GEORGIEV: 900 km tra montbicikla paradizo12. Monato, Maul Stefan: Majstroverko, sed nur taktika13. Monato, Zlatko Tišljar: Nepras emocie interrilati, 200414. Monato, Mu Binghua: Kvin defioj por ĉinaj urboj, 200415. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Tradukoj beloruse: выклік france: défi, bravade, challenge (défi) germane: Herausforderung nederlande: uitdaging pole: wyzwanie (np. na pojedynek) ruse: вызов administraj notoj