5bulten/o PVEF bultenoserĉi 'bulteno' [bulten.0o] [bulten.0o.informilo] Perioda, pli aŭ malpli regula, informilo de societo aŭ publika institucio: la oficiala ekzamenregulo estis publikigita en la Bulteno de la Instruministerio [1]; televidaj novaĵ-bultenoj [2]; multaj naciaj naturistaj asocioj eldonas membro-bultenojn kaj periodaĵojn [3]; legi la ĉiutagajn meteorologiajn bultenojn [4]; la bulteno „Esperanto en Azio“ [5]; laŭnecese la Akademio havas la rajton eldoni propran bultenon: Oficiala Bulteno [6]; mi metis anoncon en la notaria serĉa bulteno [7]. cirkulero, ĵurnalo2, periodaĵo, raporto1.b, revuo3, kroniko2 1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto2. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, 20113. Monato, Leif Heilberg: Menso sana en korpo nuda, 20054. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La fluidumo de la ĉiovido5. Julian Modest: Libroteko Tokio esee jubileas (Japana esearo), Monato, jaro 1995a, numero 6a, p. 26a6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto7. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 23 angle: bulletin beloruse: бюлетэнь, абвесьнік bulgare: бюлетин ĉeĥe: bulletin, list, věstník france: bulletin germane: Bulletin, Bericht hebree: עָלוֹן hispane: boletín hungare: értesítő, közlöny japane: 会報 [かいほう], 紀要 [きよう], 報告書 [ほうこくしょ] pole: biuletyn portugale: boletim ruse: бюллетень (периодическое издание) slovake: vestník ukraine: бюлетень administraj notoj