Aldoni tradukojn al ReVo:

1benzin/o

benzino

serĉi 'benzino'
[benzin.0o]
[benzin.0o.KEM]
KEM Nepura substanco petrola, miksaĵo el malpezaj hidrokarbidoj (bolantaj ĉe 30‐205˚C), ekstraktata precipe el nafto post distilado kaj uzata kiel solvilo aŭ kiel bruligaĵo en motoroj: post trisemajna traktado la komercistoj akceptis vendi benzinon je normala prezo [1]; tiu transportilo en ebena vojo, veturante en rapideco de 70-80 km/h, konsumas je 200 km ĉirkaŭ 18 litrojn da benzino [2]; de pluraj monatoj la prezo de kruda petrolo, kaj sekve de ĝiaj derivatoj kiel benzino kaj dizeloleo, daŭre kreskas [3].
1. Zandandu Ntomono Zola: Ekonomio dum la milito, Monato, 1999/03, p. 9
2. Monato, Laimius STRAŽNICKAS: Nekutimaj transportiloj
3. Monato, Roland ROTSAERT: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj
angle:
gasoline (usone), petrol (brite)
beloruse:
бэнзын
ĉeĥe:
benzin, benzín
ĉine:
費油 [fèiyóu], 汽油 [qìyóu], 石油醚 [shíyóumí]
france:
essence
germane:
Benzin
hebree:
בֶּנזִין
hispane:
bencina
japane:
ガソリン [がそりん], ベンジン
pole:
benzyna
portugale:
gasolina
ruse:
бензин
slovake:
benzín
svede:
bensin
tibete:
སྣུམ་
ukraine:
бензин

benzinejo, benzinstacio

serĉi 'benzinejo'
serĉi 'benzinstacio'
[benzin.0ejo]
[benzin.0ejo.AUT]
AUT Loko, stacio2 kie aŭtistoj povas provizi sin per benzino: mi haltis en aŭtoŝosea benzinejo [4]; la aŭto pasis preter kelkaj benzinejoj, sed la viro ne haltis [5]; LUKoil planas ĝis 2005 estigi en Bulgario distribuan reton de 150 benzinstacioj [6]; urba apoteko Wiesloch, unua benzinstacio de la mondo [7]; restoracio benzinstacia. [8].
4. Monato, Verda nature, science, socie
5. Vikipedio, Zodiako (seria murdisto)
6. E. Georgiev: Pliigita aktivado de LUKoil, Monato, 2001/02, p. 10
7. Vikipedio, Karl Benz
8. Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02, p. 24
angle:
gas station (usone), filling station (usone), petrol station (brite)
beloruse:
аўтазапраўная станцыя, бэнзастанцыя, АЗС
ĉeĥe:
benzinová stanice
ĉine:
加油站 [jiāyóuzhàn]
france:
station-service
germane:
Tankstelle
hebree:
תחנת דלק
japane:
ガソリンスタンド [がそりんすたんど]
pole:
stacja benzynowa
portugale:
posto de gasolina
ruse:
бензозаправочная станция, бензозаправка
slovake:
benzénová stanica
svede:
bensinmack, bensinstation

benzinujo

serĉi 'benzinujo'
[benzin.0ujo]
[benzin.0ujo.AUT]
AUT Parto de la aŭto, avio ktp, kie estas tenata la uzota benzino: senpaga plenigo de aŭta benzinujo Monato ; usona aviadilo kun sia voksigno pentrita ĉe la benzinujo [9].
angle:
gas tank (usone), petrol tank (brite)
beloruse:
бэнзабак
ĉeĥe:
nádrž na benzin, tank
ĉine:
汽油箱 [qìyóuxiāng], 油箱 [yóuxiāng]
france:
réservoir à essence
germane:
Benzintank
hebree:
מיכל דלק
japane:
ガソリンタンク
pole:
bak, zbiornik paliwa
portugale:
tanque de gasolina
ruse:
бензобак
slovake:
benzínová nádrž, nádrž
svede:
bensintank
ukraine:
каністра

benzinumi

serĉi 'benzinumi'
[benzin.0umi]
[benzin.0umi.AUT]
AUT Provizi eksplod-motoran veturilon per benzino: ni haltas por benzinumi ĉe butiko kiu ne plu akceptas kreditkartojn [10].
10. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015
beloruse:
запраўляць бэнзынам
france:
prendre de l'essence, faire le plein

rafinita benzino

serĉi 'rafinita benzino'
[benzin.rafinita0]
[benzin.rafinita0.KEM]
KEM Benzino vendata en komerco por forigado de grasaj makuloj.
beloruse:
бэнзынавы растваральнік
ĉeĥe:
rafinovaný benzin
france:
essence F
germane:
Reinigungsbenzin
japane:
石油ベンジン [せきゆベンジン], 精製ベンジン [せいせいベンジン]
slovake:
rafinovaný benzín

administraj notoj

pri rafinita ~o :
      Pri kio temas precize? Estas multaj diversaj specoj de benzino
      troveblaj en butikoj por diversaj hejmaj aŭ kampadaj uzoj.
      Estus bone plidetaligi la temon.(MB)
    
pri rafinita ~o:
ne trovis ekzemplon de uzo [WD]
~umi : Mankas dua fontindiko.
rafinita ~o: Mankas fontindiko.
rafinita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.