*petrolo
- 1.
- Minerala oleo, ekstraktata el nafto kun boltemperaturo inter 175 °C ĝis 325 °C kaj uzata precipe kiel brulaĵo por lampoj, hejtado, en eksplodaj kaj reakciaj motoroj ktp: ŝi aĉetis en la butiko […] malgrandan lampeton kaj iom da petrolo Marta ; dum vintro oni havos tro malmulte da hejtpetrolo [1]. benzino, keroseno, vazelino
- 2.
- (evitinde) Nafto: la homoj militis […] pro petrolo, karbo, pro ercoj [2]; la Klubo de Romo en la jaro 1972 prognozis ke la rezervoj de petrolo sufiĉos por 20 ĝis 50 jaroj [3]; de pluraj monatoj la prezo de kruda petrolo, kaj sekve de ĝiaj derivatoj kiel benzino kaj dizeloleo, daŭre kreskas [4]; Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj. ŝtonoleo
1.
Stefan Maul: Bone nutrataj aŭtoj, Monato, 2007
2. Gilbert Ledon: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
3. Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
4. Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
2. Gilbert Ledon: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
3. Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
4. Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
- angle:
- 1. petroleum
- beloruse:
- 1. нафтапрадукт 2. нафта
- bretone:
- 1. eoul-maen
- ĉeĥe:
- minerální olej, nafta, petrolej, ropa
- ĉine:
- 石油 [shíyóu]
- france:
- pétrole 1. pétrole (lampant) 2. pétrole (brut)
- germane:
- 1. Petroleum 2. Erdöl
- hispane:
- 1. nafta
- hungare:
- kőolaj
- japane:
- 石油 [せきゆ]
- nederlande:
- olie, petroleum
- pole:
- ropa naftowa
- rumane:
- petrol
- ruse:
- 1. (очищенная) нефть, нефтепродукт
- slovake:
- nafta, petrolej, ropa
- ukraine:
- нафта, гас, нафтопродукт
Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj ManPol (OPEL)
- Organizaĵo, kiu celas kunordigi la politikon pri nafto en siaj membro-ŝtatoj: je la 10a de septembro 2000 la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj kunvenis en Vieno kaj decidis nur etkvante plialtigi la produktadon [5]; Niĝerio estas la plej granda nafto-produktanto en Afriko, kaj la sepa plej forta membro de la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj [6].
5.
Roland Rotsaert: Petrolo:
Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
6. Princo Henriko Oguinye: Malfeliĉan novjaron, Monato, 2012
6. Princo Henriko Oguinye: Malfeliĉan novjaron, Monato, 2012
- angle:
- Organisation of Petroleum Exporting Countries, OPEC
- beloruse:
- Арганізацыя краін-экспартэраў нафты, АПЭК
- ĉine:
- 欧佩克 [Āupèikè], 歐佩克 [Āupèikè], 石油輸出國組織 [ShíyóuShūchūguóZǔzhī], 石油输出国组织 [ShíyóuShūchūguóZǔzhī]
- france:
- Organisation des Pays Exportateurs de Pétrole, OPEP
- germane:
- Organisation Erdöl exportierender Länder, OPEC
- hungare:
- Kőolajexportáló Országok Szervezete, OPEC
- nederlande:
- Organisatie van Olie-Exporterende Landen, OPEC
- pole:
- Organizacja Krajów Eksportujących Ropę Naftową (OPEC)
- rumane:
- Organizația Țărilor Exportatoare de Petrol (OPEC)
- ruse:
- Организация стран-экспортёров нефти, ОПЕК