1banderol/o banderoloserĉi 'banderolo' [bander.0o] en: 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Rubando el papero aŭ alia materialo por ĉirkaŭligi ion: post duono da horo li realiris kun tolaĵa banderolo kaj boteleto plena da potasa silikato, la ostrompo estis reordigita kaj starigita per aparato senmoviga [1]. a)[bander.0o.papera_sigelo] en: Papera rubando kun deklaro metita ĉirkaŭ io anstataŭ sigelo aŭ etikedo: gazetoj estas sendataj sub banderolo el Ameriko Eŭropon, ne alportante grandan ĝojon al la germanaj poŝtaj oficistoj, kiuj nomas tiujn ĉi gazetajn sendaĵojn „bastonoj“ [2]; [ili] kunekudros la tutan materialon kaj sendos ĝin […] per rekomendita banderolo [3]. b)[bander.0o.sendajxo] en: Poŝtaĵo sendita kun tia deklara rubando: krom leteroj, banderoloj kaj […] poŝtaj paketoj, oni devas ankoraŭ prilabori la leterojn rekomenditajn [4]. 2.[bander.0o.devizo] en: Rubando por publike elmontri surskribitan devizon: kun agitaj banderoloj en la mano almozpeti [5]; purigistoj forbalais ĉifitajn […] flagojn kaj surtretitajn protest-banderolojn[…] kontraŭ lezado de homaj rajtoj [6]; malantaŭ la granda banderolo sur kiu estis franclingve skribite: „Esperanto, internacia lingvo por la laboristoj“ grupiĝis ĉirkaŭ 70 esperantistoj [7]. afiŝo, standardo, ŝildo3.a 1. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto5. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 56. Monato, Paul Gubbins: Vestoj kaj investoj, 20157. La Ondo de Esperanto, 2000, No 6 (68) angle: 1. paper band (neniam banderole!) beloruse: 1. бандэроль, абгортка 2. расьцяжка (плякат), банэр bulgare: 1. бандерол ĉeĥe: 1. banderole, páska (zvl. papírová) ĉine: 2. 横幅 [héngfú] france: 1. bande-étiquette germane: 1. Banderole 2. Banner, Spruchband hebree: 1. עטיפה, חבק hungare: 1. keresztkötés (papírszalag), papírszalag japane: 帯封 [おびふう] katalune: 1. cinta, banda nederlande: 1. wikkel pole: 1. banderola ruse: 1. обёртка, бандероль slovake: 1. páska (adresná, bankovková ap.), páska (adresná| bankovková ap.) ukraine: 1. бандероль administraj notoj