afiŝo
- 1.
- Sciigo al la publiko, presita sur papero kaj ordinare gluita sur muro aŭ portebla tabulo: mi vidis sur la afiŝo la Belan Helenon kaj tamen ne iris en la teatron Marta ; ŝi citis de la afiŝoj, „plej fama svedlanda ĵazkapelo el Stokholmo“ [1]; vi vidas la afiŝon sur la muro: ‚Eniro Malpermesata‘ [2]; super amasiĝinta aliborde homgrupo balanciĝas diverskolora afiŝo kun portreto de Gindenburg Metrop ; mi haltis apud reklama koloneto kaj ŝajnigas, ke mi legas la afiŝon Metrop ; en la manoj li tenis grandegan afiŝon, alvokantan voĉdoni kontraŭ konstruo de la kirasŝipo Metrop . anonctabulo, banderolo, reklamilo
- 2.
- En komputilreta forumo aŭ dissendolisto, mesaĝo sendenda al ĉiuj ties abonantoj; afiŝo estas speco de publika letero (artikolo), kontraste al privataj, persone adresitaj retleteroj; ĝi iĝis malaktiva organizo, ilia lasta Facebook-afiŝo estas de antaŭ pli ol 5 jaroj [3]; disdono de ŝiaj personaj spertoj […] tra blogafiŝoj, retartikoloj [4]; Spillner prezentas al ni socimedian retejon, kiu kompense al popularaj afiŝoj, pagas la aŭtorojn per alia cifereca mono Kon11 .
1.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, Unua Parto
2. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 2
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, TEJO fariĝis membro de UNOY-Peacebuilders
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Plurfaza Dormo
2. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 2
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, TEJO fariĝis membro de UNOY-Peacebuilders
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Plurfaza Dormo
- angle:
- 1. poster 2. post, poster, article
- beloruse:
- 1. афіша, аб'ява, плякат 2. аб'ява (праз Інтэрнэт-форум), артыкул (у тэлеканфэрэнцыю)
- ĉine:
- 2. 公告 [gōnggào]
- france:
- 1. affiche, avis (affiche), placard (affiche) 2. affiche(dans un forum Internet), article(dans un forum Internet), post(dans un forum Internet)
- germane:
- 1. Aushang, Plakat, Anschlag (Zettel), Anschlagzettel 2. Beitrag (Forum), Post (Internet)
- hebree:
- מודעה, פוסטר
- hispane:
- 1. cartel, póster, pancarta 2. mensaje (en un foro de internet)
- indonezie:
- 2. pos, artikel, poster
- itale:
- 1. manifesto 2. post (comp.)
- japane:
- ポスター [ぽすたー], 貼り紙 [はりがみ], 掲示物 [けいじぶつ], プラカード, 投稿記事 [とうこうきじ], 掲示 [けいじ]
- nederlande:
- 1. affiche, poster 2. bericht (in Internetforum)
- pole:
- 1. afisz, plakat, ogłoszenie 2. ogłoszenie
- portugale:
- 1. cartaz, pôster 2. artigo (em fórum eletrônico)
- rumane:
- 1. afiș, anunț 2. anunț
- ruse:
- 1. афиша, объявление 2. статья (в телеконференции)
- slovake:
- 1. plagát
- tibete:
- སྦྱར་ཡིག་
- turke:
- afiş
- ukraine:
- афіша, плакат, оголошення
afiŝi
(tr)
- 1.
- Sciigi ion per afiŝo: li afiŝis, ke morgaŭ li senpage razos; mia banko afable afiŝas ĉe la elpagaŭtomato, ke „pro via sekureco“ oni filmas min [5].
- 2.
- (abs.) Fiksi afiŝon: ni traveturis la urbon, serĉante lokojn por afiŝi [6]; mi disdonis flugfoliojn kaj afiŝis sur muroj proksime de la konferencejo [7].
- 3.
- Sendi afiŝon en komputilretan forumon: afiŝi siajn komentojn en retforumo [8]; mastrumi retejojn kaj alloge afiŝi materialojn, ene de komforte uzebla strukturo [9]; aŭstralia esperantisto praktike ĉiutage afiŝas novan videoblogaĵon [10].
5.
Monato, Stefan Maul: Fratego fiaskas, 2008
6. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 40. Kaj Rapide Kreskas La Afero.
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Esperanto vivas ankaŭ en la araba Nord-Afriko
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Alvoko – vere urĝas trovi helpantojn!
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
6. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 40. Kaj Rapide Kreskas La Afero.
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Esperanto vivas ankaŭ en la araba Nord-Afriko
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Alvoko – vere urĝas trovi helpantojn!
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
- angle:
- to post 3. to share
- beloruse:
- 1. даць аб'яву 2. клеіць афішы 3. даслаць артыкул у тэлеканфэрэнцыю
- france:
- 1. afficher, placarder, apposer (un avis) 2. afficher (abs.), apposer une affiche 3. afficher(dans un forum Internet), poster(dans un forum Internet)
- germane:
- 1. aushängen 2. plakatieren, anschlagen 3. posten (Beitrag), teilen (Beitrag), sharen (Beitrag)
- hebree:
- להודיע, לפרסם
- hispane:
- 1. pegar carteles 3. adjuntar fichero, cartel (en un mensaje de ordenador)
- indonezie:
- 1. mengepos, mengumumkan
- itale:
- affiggere 1. mettere i manifesti (fig.)
- japane:
- 掲示する [けいじする], 投稿する [とうこうする]
- nederlande:
- 1. meedelen (op affiche) 2. afficheren, aanplakken 3. posten (een Internetbericht)
- pole:
- 1. dać ogłoszenie, ogłaszać 2. plakatować
- portugale:
- 1. afixar, pregar cartazes 3. enviar artigo (a um fórum eletrônico)
- ruse:
- 1. дать объявление 2. клеить афиши 3. послать статью в телеконференцию
- turke:
- yollamak
- ukraine:
- розклеювати (афіші, оголошення), вивішувати (плакати)
artafiŝo
- Grafikaĵo, arta presaĵo, en formo de afiŝebla granda folio: artafiŝo de Rafał Olbiński por la opero „Reĝo Roger“ [11]; historio de unu artafiŝo [12].
11.
Barbara Pietrzak: La 899-a E_elsendo, Pola Retradio, elsendo 2019-10-04
12. Nieuwe brochure van LOT, Esperanto Panorama, n-ro 3, 5-6/1977, p. 4
12. Nieuwe brochure van LOT, Esperanto Panorama, n-ro 3, 5-6/1977, p. 4
- angle:
- poster
- france:
- poster
- germane:
- Poster
- pole:
- plakat