Aldoni tradukojn al ReVo:

*apog/i UV

*apogi

serĉi 'apogi'
[apog.0i]
(tr)
1.
[apog.0i.KOMUNE]
Subteni kaj firmigi objekton pere de alia: apogi muron per traboj; Saul apogas sin sur sia glavo [1]; altrangulo, sur kies brako la reĝo sin apogadis [2]; plafono apogita sur kolonoj [3]; la jura konsilisto apogis sian kapon sur la mano [4]; Ŝimŝon kaptis la du mezajn kolonojn […] kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano [5]; antaŭ […] la tombejo staris maljuna almozulo, apogante sin sur sia lambastono [6].
2.
[apog.0i.FIG]
(figure) Pliaŭtoritatigi; konfirmi3: apogi proponon; peti apogon de iu; beleco logas, virto apogas PrV ; sin apogante sur la opinio de siaj konsilantoj […], Musavasa tute prudente supozis, ke lia filo rabos kelkcenton da kamparoj [7]. SIN:subteni2
angle:
support, uphold
beloruse:
абапіраць, падтрымліваць
bretone:
skorañ
ĉeĥe:
podepřít, vzepřít
ĉine:
1. å¢žæ´ [zēngyuán], 受到支持 [shòudàozhÄ«chí] 2. å—到支持 [shòudàozhÄ«chí], 慰勉 [wèimiǎn], 持支 [chízhÄ«], 捧哏 [pěnggén]
france:
1. appuyer, étayer 2. appuyer, soutenir
germane:
1. stützen, lehnen 2. unterstützen
hebree:
לתמוך
hispane:
apoyar
itale:
1. appoggiare, addossare 2. appoggiare, supportare, fiancheggiare, sostenere
japane:
支える [つかえる], もたせかける, 支持する [しじする]
pole:
1. podpierać 2. popierać
portugale:
1. apoiar 2. respaldar
ruse:
подпирать, поддерживать
slovake:
oprieť, podoprieť
svede:
stödja
ukraine:
підпирати, опирати, підтримувати

apogo

serĉi 'apogo'
[apog.0o]
[apog.0o.ago]
Ago apogi; subteno: en sia falado [ŝi] etendis la manojn, por trovi apogon Fab3 ; por vendisto mensogo estas necesa apogo PrV ; unu kapo facile trovas apogonPrV ; Cebaot forprenos […] de Judujo la apogon kaj forton, ĉian apogon de pano kaj ĉian apogon de akvo [8]; Amalio perdis siajn apogojn kaj fariĝas ludilo de mia volo [9]; al via talento mankas la apogo de lernado Marta ; la urbestraro […] afable donis al ni sian helpon kaj moralan apogon [10].
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3:1
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aÅ­gusto 1911
ĉine:
光顧 [guānggù], 光顾 [guānggù]
germane:
Stütze, Unterstützung, Hilfe
hebree:
תמיכה
japane:
支え [つかえ], 論拠 [ろんきょ]
ukraine:
опора; підтримка

apogiĝi

serĉi 'apogiĝi'
[apog.0igxi]
(ntr)
[apog.0igxi.KOMUNE]
Sin apogi sur iu aŭ sur io: Marta, apogiĝinte sur kuseno, […] rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro Marta ; [aperis] tri sinjorinoj […], apogiĝinte unu al alia [11]; oportunaj ŝuoj, en kiuj bone apogiĝas la kalkanoj [12]; oni estas kaptita de la versomelodio, kiu (rimarkinde!) ne apogiĝas pleje sur vokaloj, sed fortiĝas per intensa implikiĝo de la konsonantoj [13].
11. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
12. Saliko: Praktiki bastonmarŝadon, Monato, 2005/12, p. 24
13. Carlo Minnaja: Du vivpoemaroj, Monato, 2005/06, p. 24
ĉine:
仰賴 [yǎnglài], 仰赖 [yǎnglài], 倚 [yǐ], 仰 [yǎng]
france:
s'appuyer sur, prendre appui sur
germane:
sich stützen
itale:
appoggiarsi
japane:
よりかかる

apogilo

serĉi 'apogilo'
[apog.0ilo]
[apog.0ilo.KOMUNE]
Tio, kio servas por apogi ion aŭ por sin apogi: sub la kapon oni metis eburan apogilon [14]; li leviĝos kaj irados ekstere per apogilo [15]; ledaj seĝoj kun altaj apogiloj BdV ; lito sen flankapogiloj Marta ; starigi […] fostojn kaj kontraŭapogilojn [16]; du malsanulejoj de la fondaĵo estas gravaj apogiloj de la medicina prizorgado en la regiono [17].
angle:
pillar, buttress
bretone:
skor
ĉeĥe:
hůl, opěra, opěradlo, podpěra
ĉine:
叉木 [chāmù], 叉状架 [chāzhuàngjià], 叉狀架 [chāzhuàngjià]
france:
appui, étai
germane:
Stütze, Lehne, Krücke, Stützpfeiler
hebree:
משענת גב
hispane:
apoyo
itale:
appoggio, sostegno
japane:
背もたれ [せもたれ], 支柱 [しちゅう]
pole:
oparcie, podparcie, podpora
rumane:
sprijin
ruse:
подпорка, спинка (стула, кресла)
slovake:
operadlo, podpera
svede:
stöd
ukraine:
опора, підпірка, підпора, підставка, спинка (стільця, крісла)

malapogi

serĉi 'malapogi'
[apog.mal0i]
[apog.mal0i.FIG]
(figure) Ne subteni, malaprobi: kiam [esplorado] kaŭzas suferadon de bestoj, ĝi des pli malapogindas [18]; oni aŭdas la argumenton de malapogantoj de Esperanto, ke ĝi ne taŭgas kiel internacia lingvo [19]; [la] membraro konsistis el kaj apogantoj kaj malapogantoj de plurisma socio [20]. VD:kondamni2, sin distancigi
18. K. Miner: Taglibro, 2008-08-26
19. Garbhan MacAoidh: Monda lingvo aÅ­ mondaj lingvoj, Monato, 2003/11, p. 19
20. Garbhan MacAoidh: Modereco venkita, Monato, 2004/02, p. 10
ĉine:
吐弃 [tǔqì], 吐棄 [tǔqì], 却 [què], 卻 [què], 姍 [shān], 姗 [shān]
france:
réprouver
germane:
ablehnen

brakapogilo, brakapogo

serĉi 'brakapogilo'
serĉi 'brakapogo'
[apog.brak0ilo]
[apog.brak0ilo.MEBL]
Flanka peco de sidilo, sur kiu la sidanto povas kuŝigi antaŭbrakon: rondan supron havis la trono malantaŭe, kaj brakapogojn ambaŭflanke de la sidloko [21]; la fremdulo sidiĝis sur la fotelo kun mano apoganta la mentonon kaj kubuto sur la brakapogilo [22].
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:19
22. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
ĉeĥe:
opěradlo paží
ĉine:
胳臂 [gēbì]
france:
accotoir, accoudoir
germane:
Armlehne
itale:
bracciolo
japane:
肘掛け [ひじかけ]
pole:
podłokietnik
slovake:
operadlo rúk
ukraine:
поручень

dorsapogilo

serĉi 'dorsapogilo'
[apog.dors0ilo]
[apog.dors0ilo.MEBL]
Malantaŭa peco de sidilo, ĉe kiu la sidanto povas ripozigi la dorson: tola faldseĝeto kun dorsapogilo [23]; ĉiuj sidlokoj estas okupitaj, kaj homoj estas farĉitaj en koridoroj, vagon-konektejoj, necesejoj, eĉ sur dors-apogiloj de seĝoj [24].
23. István Ertl: Dobos Delight, Monato, 2013/01, p. 29
24. Alice Liu: Migrado multmiliona, Monato, 2010/05, p. 14
ĉeĥe:
lenoch, opěradlo zad
france:
dossier (de siège)
germane:
Rückenlehne
japane:
背もたれ [せもたれ]
pole:
oparcie (krzesła)
slovake:
zadné operadlo
ukraine:
спинка (крісла, лави і т.п.)

rulapogilo

serĉi 'rulapogilo'
[apog.rul0ilo]
Ĉareto, sur kiu irhandikapito povas apogi sin dum piedirado: rulapogilo estas inventita de Aina Wifalk, fine de la 1970a jardeko [25]; helpiloj por faciligi paŝadon […] estas jenaj: promenbastono, lambastono, rulapogilo [26].
25. Inventoj faritaj de svedoj, Ora Ä´urnalo, n-ro 18, 05/2019
26. Vikipedio, Kruro
angle:
rollator
france:
ролятор
germane:
Rollator

kontraÅ­apogilo

serĉi 'kontraŭapogilo'
[apog.kontraux0ilo]
KON Konstruelemento klinita (trabo, stango, arko), kiu forkondukas fortojn de vertikala aŭ horizontala elemento: starigi […] fostojn kaj kontraŭapogilojn [27]; pro la funkcio […] ne sufiĉas nomi ĝin nur ŝtrebo aŭ kontraŭapogilo, [sed] ĝi estas „ventoŝtrebo“ [28]. VD:stego, transversaĵo
angle:
strut, stay, stiffener
france:
contrefort, hauban, entretoise
germane:
Strebe

administraj notoj

kontraÅ­~ilo : Mankas verkindiko en fonto.