Aldoni tradukojn al ReVo:

*ankoraÅ­PV

*ankoraÅ­

serĉi 'ankoraŭ'
[ankora.0]
(adverbo)
1.
[ankora.0.gxisNun]
Ĝis la nuna momento: estis ankoraŭ trankvile kaj varme [1]; fenomeno, kian li vidis ankoraŭ neniam [2]; la sukceso ankoraŭ ne estas certa; mi lin ankoraŭ ne konasZ ; homo ankoraŭ juna [3]; nia atendata amiko ankoraŭ ne venis; ŝiaj fortoj ankoraŭ ne estis ruinigitaj. VD:jam ne, ne plu.
Rim.: Oni metu ankoraŭ antaŭ la nea vorto: ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiuPrV ; ankoraŭ neniam [4]; mi scias ankoraŭ nenion [5].
2.
[ankora.0.aldone]
Aldone, krome:
a)
[ankora.0.similaj]
t.e. al antaŭa io aldoniĝas alia(j) simila(j): li diris ankoraŭ kelkajn vortojnZ ; ili estis en la distanco de ankoraŭ unu mejlo de la tero [6].
b)
[ankora.0.kaj]
(plejparte kun antaŭa „kaj“) enkondukas neatenditan kroman cirkonstancon: ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon — kaj ankoraŭ tre facilan [7]; revizoro el Peterburgo, inkognite — kaj ankoraŭ kun sekreta ordono [8].
3.
[ankora.0.komparativa]
Kun komparativo ĝi indikas pluan pliigon: La nigra arbara limako fariĝis ankoraŭ pli nigra [9]; En la krepusko la ĉambro fariĝis ankoraŭ pli alloga [10]; ŝi estis ankoraŭ multe pli bela ol hieraŭ [11]. VD:eĉ, ĉiam
4.
[ankora.0.denove]
Denove, ree, plue: ripetu la lecionon ankoraŭ unu fojon; ili ankoraŭ unu fojon [...]dancis [12]; Se li divenos ĝuste, tiam li devos veni ankoraŭ du fojojn [13].
5.
[ankora.0.jam]
Jam tiom frue: Ankoraŭ en la ventro li retenis sian fraton, kaj viriĝinte li luktis kun Dio [14]; Ankoraŭ en la fino de l’ jaro 1887, t.e. ankoraŭ antaŭ la ricevo de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (…) elektis komitaton (…) [15];
afrikanse:
steeds
albane:
ende
amhare:
አሁንም
angle:
still, yet 3. even (more) 5. as far back as, as early as
arabe:
لا يزال
armene:
Õ¤Õ¥Õ¼
azerbajĝane:
hələ
beloruse:
яшчэ
bengale:
এখনও
birme:
ဆဲ
bosne:
još
bretone:
c'hoazh
ĉeĥe:
ještě
dane:
stadig
estone:
veel
eÅ­ske:
oraindik
filipine:
pa rin
finne:
1. vielä, yhä, edelleen 4. vielä, vieläkin, lisäksi
france:
encore
galege:
aínda
germane:
noch
guĝarate:
હજુ પણ
haitie:
toujou
haÅ­se:
har yanzu
hebree:
עוֹד
hinde:
अब तक
hispane:
1. aún, todavia 4. otra vez
hungare:
még
igbe:
ka
indonezie:
masih
irlande:
fós
islande:
enn
itale:
ancora
japane:
まだ
jave:
isih
jide:
נאָך
jorube:
si tun
kanare:
ಇನ್ನೂ
kartvele:
ჯერ კიდევ
katalune:
encara
kazaĥe:
қимылсыз
kimre:
dal
kirgize:
дагы
kmere:
នៅតែមាន
koree:
여전히
korsike:
ancora,
kose:
nangoku
kroate:
još uvijek
kurde:
hîn
latine:
etiam
latve:
vēl
laÅ­e:
ຍັງ
litove:
dar
makedone:
уште
malagase:
mbola
malaje:
masih
malajalame:
ഇപ്പോഴും
malte:
xorta
maorie:
tonu
marate:
अजूनही
monge:
tseem
mongole:
хэвээр
nederlande:
nog
nepale:
अझै पनि
njanĝe:
adakali
norvege:
ennå, enda
okcidentfrise:
noch
panĝabe:
ਅਜੇ ਵੀ
paŝtue:
تر اوسه
pole:
jeszcze, ponownie, znowu, znów 1. jeszcze, wciąż, nadal
portugale:
ainda, até agora
ruande:
biracyaza
rumane:
încă
ruse:
ещё
samoe:
pea
sinde:
اڃا
sinhale:
තවමත්
skotgaele:
fhathast
slovake:
ešte
slovene:
vedno
somale:
weli
ŝone:
vachiri
sote:
e sa ntse e
sunde:
masih
svahile:
bado
taĝike:
то ҳол
taje:
ยังคง
tamile:
இன்னும்
tatare:
һаман
telugue:
ఇప్పటికీ
ukraine:
ще
urdue:
اب بھی
uzbeke:
hali
vjetname:
vẫn
zulue:
namanje

ankoraÅ­a

serĉi 'ankoraŭa'
[ankora.0a]
[ankora.0a.KOMUNE]
Plua, daÅ­riganta, aldonata: ni ... verkis ankoraÅ­an strofon [16]; kion pensi pri la ankoraÅ­a diskriminacio kontraÅ­ gejaj kaj lesbaj fiduloj, kion pensi pri la ankoraÅ­a malpermeso uzi kondomojn [17].
16. L. Ganman: Ĝoja, 2015
17. Monato, Gerrit BERVELING: OPINIO: TRO SENKOSTA PENTEMO
beloruse:
дадатковы, далейшы
france:
subsistant, supplémentaire
germane:
(ein) weiterer
hispane:
suplementario, adicional, de más, de una vez más

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.