*re- PV

I.

re-

(prefikso)
1.
Denove venante al la loko, de kiu oni foriris aŭ al la stato, de kiu oni deiris, returne: la filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis [1]; li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li [2]; la pilko resaltis de la tero [3]; spegulo reĵetas la radiojn, kiuj falas sur ĝin [4]; la lanco ne malutilos tiun, kiu scias ĝin rebati [5]; la konkludoj de l’ enketo tiel nevenkeble rebatis ĉiujn kontraŭdirojn [6]; ili rebonigu (riparu) la difektojn en la domo [7]; ĉio estis vidata luma rebrilo en la klara trankvila maro [8]; ira kaj reira bileto.
2.
Ripete, denove: „Nun ni rekomencu nian dancadon!“ diris la feino [9]; ili rediris (ripetis) al li ĉiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili [10]; revidi malnovajn amikojn [11]; la letero[n…li] senĉese relegis [12]; jam ne unu universala genio, kiu povus reformi (doni alian pli bonan formon) la mondon, forputris [13]; ĝis revido [14]; remalsaniĝo [15]; dancu plu, denove kaj refoje [16]! kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas PrV . SIN:-ad
Rim.: La Universala Vortaro enhavas jenajn kunmetaĵojn, kiujn multaj nunaj vortaroj, pro la aparta signifo de tiuj vortoj, preferas trakti kiel apartajn radikojn: re·prezent' („reprezenti“) kaj re·sum' („resumi“).
angle:
2. re-
beloruse:
ĝis ~vido: да пабачэньня.
germane:
1. re-, rück-, zurück- 2. re-, wieder-
hispane:
2. re-
hungare:
1. vissza- 2. viszont-, újra- ĝis ~vido: viszontlátásra.
nederlande:
1. her- 2. her-
pole:
1. przedrostek: powrotnie 2. przedrostek: powtórzenie ĝis ~vido: do widzenia.
ruse:
ĝis ~vido: до свиданья.
taje:
[อีกครั้ง] ĝis ~vido: ลาก่อน.
volapuke:
1. ge-
II.
Samsignifa memstara vortero.

re kaj re

(poezie)
Ripete; ree kaj ankoraŭfoje: mi flustris tiujn vortojn re kaj re al mi mem [17]; maro, zorga dommastrino, / faldas re kaj re, sen fino / susure silkajn ondojn [18].
17. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Sonĝo Pri Maljuneco
18. G. Waringhien: Tri Impresoj de Maro
beloruse:
зноў і зноў, безупынна
france:
inlassablement
hispane:
sin parar
pole:
znowu i znowu

ree

Denove, remete aŭ ripete: post mallonga interspaco ili ree sondis, kaj trovis dek kvin klaftojn [19]; li ree ĝin metos en bonan staton [20]; la talpo ree ŝtopis la truon, tra kiu penetris la taga lumo [21]; mi jam ne povus al vi helpi, ĝis ree pasus jaro [22]; mi timas, ke ĝi jam neniam ricevos ree la prudenton [23]!
angle:
again
beloruse:
зноў, ізноў
ĉeĥe:
opět, opět, opětovně, zas, znovu
germane:
wiederum, nochmals, noch einmal, zurück
hispane:
de nuevo
hungare:
ismét, újra, újból, megint
japane:
再び [ふたたび], また
nederlande:
opnieuw
pole:
od nowa, ponownie, znowu
ruse:
снова, опять
slovake:
opäť, zasa, znova
taje:
อีกครั้ง
tibete:
རྒྱབ་
ukraine:
знову

reen

1.
Returnire: trairu tien kaj reen de pordego ĝis pordego tra la tendaro [24]; turniĝu reen […] tiuj, kiuj intencas malbonon [25]; la pendolo iradis tien kaj reen [26].
2.
Posteniĝante, dorsire. SIN:retro.
Rim.: Atentu, ke en vortkunmetaĵoj reen iafoje povus esti miskomprenata kiel la prefikso re- plus la rolvorteto -en: „reeniri“ = „iri reen“ aŭ „denove eniri“. Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon PMEG.
afrikanse:
terug
albane:
mbrapa
amhare:
ተመለስ
angle:
1. back (returning), returning
arabe:
ظهر
armene:
Վերադառնալ
azerbajĝane:
geri
beloruse:
1. назад, зваротна 2. назад, адваротна
bengale:
ফিরে
birme:
ပြန်.
bosne:
natrag
ĉeĥe:
dozadu, zpátky, zpět
dane:
tilbage
estone:
tagasi
eŭske:
atzera
filipine:
likod
galege:
de volta
germane:
1. zurück 2. dahinter
guĝarate:
પાછા
haitie:
tounen
haŭse:
baya
hinde:
वापस
hispane:
1. de vuelta 2. por detrás, hacia atrás
hungare:
1. vissza, visszafelé 2. hátra, hátrafelé
igbe:
azụ
irlande:
ar ais
islande:
aftur
japane:
バック
jave:
bali
jide:
צוריק
jorube:
pada
kanare:
ಮತ್ತೆ
kartvele:
უკან
kazaĥe:
артқа
kimre:
yn ôl
kirgize:
кайра
kmere:
ត្រឡប់មកវិញ
koree:
다시
korsike:
ritornu
kose:
umva
kroate:
natrag
kurde:
paş
latine:
rursus
latve:
atpakaļ
laŭe:
ກັບຄືນໄປບ່ອນ
litove:
atgal
makedone:
назад
malagase:
indray
malaje:
kembali
malajalame:
തിരികെ
maorie:
hoki
marate:
परत
monge:
rov qab
mongole:
буцааж
nederlande:
terug
nepale:
फिर्ता
njanĝe:
mmbuyo
okcidentfrise:
efter
panĝabe:
ਵਾਪਸ
paŝtue:
بېرته
pole:
1. do tyłu, wstecz, z powrotem
ruande:
inyuma
ruse:
1. назад, обратно 2. назад, задом наперёд
samoe:
tua
sinde:
واپس
sinhale:
ආපසු
skotgaele:
air ais
slovake:
dozadu, späť
slovene:
nazaj
ŝone:
shure
sote:
khutlela
sunde:
balik deui
svahile:
nyuma
taĝike:
бозгашт
taje:
กลับมา
tamile:
மீண்டும்
tatare:
кире
telugue:
తిరిగి
ukraine:
назад
urdue:
واپس
uzbeke:
orqa
vjetname:
trở lại

administraj notoj