9amend/i PV 9amendi serĉi 'amendi' [amend.0i] (tr) [amend.0i.JUR] (p.p. parto de leĝo, rezolucio aŭ simila teksto) Ŝanĝi ĝin per formala proceduro: amendi leĝoproponon, rezolucion OA9 ; la principo de neŭtraleco estis unue akceptita jam en 1908 kaj amendita en 1947-48 [1]; la Parlamento amendis la ekzistantan Leĝon pri Elementa Instruado: laŭ la nova leĝo, ĉiu estraro de du tipoj de lernejoj […] povas enkonduki Esperanton kiel nedevigan studobjekton [2]; ili plenigos sian vivon per konstanta farado de leĝoj kaj amendado de la leĝoj [3]. adapti, akomodi, alĝustigi, konformigi, korekti, modifi, reformi, revizii 1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto3. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvar angle: amend beloruse: уносіць папраўку (у закон) ĉine: 修订 [xiūdìng], 涂改 [túgǎi] france: amender (texte de loi) germane: verbessern, nachbessern, novellieren, abändern hebree: לתקן, להשביח japane: 修正する [しゅうせいする], 改正する [かいせいする] ukraine: вносити поправки, зміни (у текст закону і т.п.) 9amendo PV serĉi 'amendo' [amend.0o] [amend.0o.JUR] Ago amendi kaj ties rezulto, t.e. tekstoparto amende ŝanĝita aŭ aldonita: proponi, voĉdoni, forĵeti amendon PIV1 ; komisiono de la Komitato studis la projekton, faris kelkajn utilajn amendojn kaj prezentis la tuton al plena kunsido [4]; pliaj amendoj en la KR estis faritaj dum la UK en Kopenhago [5]; la amendoproponoj, kiujn konvencianoj submetis en februaro […] atingis la impresan nombron 1038 [6]; la japana konstitucio estis proklamita en 1946 sen ia ajn posta amendo [7]. 4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto6. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 20037. Monato, Igarasi Takeo: Kial nova konstitucio al Japanio?, 2005 angle: amendment beloruse: папраўка (да закона) france: amendement (à un texte de loi) germane: Abänderung, Anpassung, Berichtigung, Nachbesserung, Korrektur, Nachtrag, Novellierung, Verbesserung hebree: השבחה, טיוב, תיקון hispane: enmienda hungare: törvénymódosítás, kiigazítás japane: 修正 [しゅうせい], 改正 [かいせい] malaje: memindah pindahan nederlande: amendement ruse: поправка slovake: novela (zákona) ukraine: поправка, зміна administraj notoj