2abrupt/a JED abruptaserĉi 'abrupta' [abrupt.0a] 1.[abrupt.0a.KOMUNE] Subita, senprepara, akre surpriza: tuj post la trapaso de arbaro sekvas abrupta pejzaĝ-ŝanĝo, kvazaŭ oni trafus en alian kontinenton [1]; la ruĝa koloro ĉe ŝiaj lipoj finiĝas per abrupta linio laŭ la interna rando [2]; la sensacia disvastiĝo kaj abrupta pereo de Volapük [3]; abrupta malaltiĝo de la kvalita nivelo [4]; abruptaj malsupreniĝoj al basa gamo [5]; nenio akra en ŝi, nenio iam ajn abrupta, nur tiu agrabla, glata harmonieco de la voĉo, de la movoj [6]; la turno estas tiel abrupta, ke Karlo ektremas, ĉar la radoj kontuziĝas al la trotuarrando, ĉe kiu li sidas [7]. kontrasta, kruta, spontanea 2.[abrupt.0a.bruska] Kvazaŭ fortranĉita, ŝirita; malagrable malmilda; bruska: [li ekparolis] per rapida abrupta (stakata) voĉo [8]; kun tre abrupta ĝisrevido li forlasis Lizabetan [9]; aŭdiĝas abrupta virina rido Metrop ; abrupta morto [10]; necesos abruptaj, drastaj kaj dolorigaj ŝanĝoj, kiuj parte estos arbitraj [11]; malaperi per ia abrupta, singulta fino [12]. drasta, malkohera, malkontinua 1. Monato, Hose Marques: Argentino: Vojaĝo al la provinco Tukumano2. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto4. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, I. Enkonduko5. Monato, Sen Rodin (Filippo Franceschi): Tri diskoj kun ses paroladoj de Ivo Lapenna, 20076. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 27. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria9. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1910. Monato, Donald Broadribb: Majstra verko de aŭtoro preskaŭ nekonata, 200711. Monato, Stefan Maul: Griziĝanta mondo, 200312. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II angle: abrupt beloruse: раптоўны, нечаканы, рэзкі, гвалтоўны ĉeĥe: hrubý, kolmý, nezdvořilý, obořivý, prudký, příkrý, strmý ĉine: 1. 一下子 [yīxiàzi], 佹 [guǐ], 冒然 [màorán] france: abrupt, brusque, brutal, inattendu, rude (brusque) germane: schroff 1. abrupt, jäh 2. abgehackt (Stimme), gebrochen (Stimme) hebree: פִּתְאוֹמִי hispane: abrupto hungare: hirtelen, váratlan itale: improvviso, subitaneo japane: 唐突な [とうとつな], 突然の [とつぜんの], 不意の [ふいの], ぶっきらぼうな, 険しい [けわしい] malaje: 1. mendadak nederlande: abrupt, brusk, kortaf perse: ناگهانی، بیخبر pole: gwałtowny, raptowny portugale: abrupto, brusco, inesperado rumane: pătrunzător, fulgerător, violent, brusc ruse: внезапный, резкий, отрывистый slovake: náhly, nečakaný, prudký svede: abrupt taje: 1. ฉับพลัน (ไม่ได้ตั้งตัว) tibete: ཤ་སྐམ་པོ་ ukraine: уривчастий, різкий (про мову, тон), уривчастий, нерівний (про стиль) abrupte serĉi 'abrupte' [abrupt.0e] En abrupta maniero, subite: ne pensu malbone pri ni pro tio, ke ni tiel abrupte forlasas vin [13]; hontu! li diris abrupte [14]; [li] abrupte silentiĝis, frapita de la aspekto de Johano [15]. 13. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto14. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto15. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto beloruse: раптоўна, зьнянацку, нечакана, рэзка germane: unvermittelt, abrupt, plötzlich, unversehens abruptiserĉi 'abrupti' [abrupt.0i] (ntr) [abrupt.0i.KOMUNE] Malmilde, subite aperi, trafi, esprimi: „mi ne edziĝos al ŝi!“ abruptis malkaŝe mia frato [16]. 16. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984 beloruse: быць гвалтоўным, зьяўляцца (нечакана) ĉeĥe: být úsečný, obořit se (na někoho) france: brusquer slovake: byť úsečný, oboriť sa na niekoho abruptecoserĉi 'abrupteco' [abrupt.0eco] [abrupt.0eco.KOMUNE] Subiteco, malmildeco: mi neniel povas kompreni la abruptecon de lia amo [17]. 17. manlajo: Vorto de la tago 2012, lernu.net, 2014-11-21 angle: abruptness beloruse: гвалтоўнасьць, нечаканасьць, рэзкасьць ĉeĥe: sráznost, strmost france: brusquerie, rudesse hebree: פִּתְאוֹמִיוּת pole: gwałtowność, raptowność slovake: strmosť, zrázovitosť malabruptaserĉi 'malabrupta' [abrupt.mal0a] [abrupt.mal0a.KOMUNE] Iompostioma, milda: ŝoseo deklivanta malabrupte ĝis […] rivero [18]. grada 18. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984 angle: gradual, circuitous, expansive beloruse: паступовы france: en rondeur, progressif administraj notoj