*-a -aserĉi '-a' [a.0] en: Finaĵo (lingvoscience: sufikso) markanta la vorton kiel adjektivon: A. (post aĵo) Esprimanta apartenon, materialon, devenon, rolon ks: hom' ― homa F ; miaj (de mi) filinoj [1]; la reĝa palaco PrV ; fremd(ul)a teritorio [2]; laboro ĉiuhoma DL ; (el)kora danko [3]; ŝtona (el ŝtono) planko [4]. B. (post eco) Esprimanta similecon, trajton: ruĝ(est)aj rond(form)aj vangoj [5]; polv(hav)a ĉambro [6]; raŭk(son)a voĉo [7]; sama koloro PrV ; vento plena je odoro (odorplena) BdV . C. (post ago) Esprimanta kaŭzon, esprimon aŭ alian rilaton al tiu ago: mort(ig)a bato [8]; pardonpet(esprim)a rideto [9]; plend(esprim)a kriado [10]. D. Post participa sufikso: 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] (post -ant, -int, -ont) Esprimanta rilaton inter la ago kaj aganto: bolanta lakto PrV ; hundo bojnta PrV ; pasinta doloro PrV ; venonta jaro [11]. 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] (post -at, -it, -ot) Esprimanta rilaton inter la ago kaj ties objekto: dezirata temo PrV ; ĉevalo donacita PrV ; manĝota fiŝo PrV . E. (post prepozicio aŭ propozitivo) Esprimante eston aŭ staton konforman al la prep.: malantaŭa flanko [12]; apud(est)a ĉambro [13]; surstrataj porinfanaj festoj [14]. F. (post nombro) Esprimanta vicordon: la unua ĉambro [15]; la XX-a dinastio [16]; la 11a jarcento [17]. ajn, ĉia, -ec, ia, kia, nenia, tia, -ul1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:432. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 19084. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Avineto6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara9. Monato, Saliko: En fremda lando, 200610. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:2112. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:2213. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj14. Paŭlo Gubbins: Reviviĝas la fantomoj -- de 1944, Monato, 1994/06, p. 1115. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo17. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24 angle: suffix for adjectives in Esperanto beloruse: -і, -ы, афікс прыметнікаў у эспэранта france: -al (suffixe adjectival), -eux (suffixe adjectival), -ique (suffixe adjectival) germane: -ig, -ich, -lich, -isch hispane: sufijo adjetival, -al/-ar, -ble, -ento/-enta, -il, -izo/-iza, -nte, -osa/-osa hungare: -i, -s, -féle ide: -a itale: desinenza (suffisso) che trasforma la parola in aggettivo (hom-o: uomo - hom-a: umano) katalune: -enc, -ós, -aire, -er, -ble, -al, -ís... (sufix adjectivador) nederlande: achtervoegsel voor bijvoeglijke naamwoorden in het Esperanto okcidentfrise: efterheaksel foar eigenskipswurden yn it Esperanto pole: (końcówka przymiotnika) portugale: -ável, -al rumane: (finalul adjectivului) ruse: -ий, -ый, -ой taje: ตัวลงท้ายคำคุณศัพท์ volapuke: -ik administraj notoj pri -~ A: Verŝajne estus bone distingi la diversajn rilatojn kune kun la ekz-oj per pluraj snc-oj. [WD]