*verg/o

*vergo

1.
Longa, rekta fleksebla branĉeto: per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon per vergo [1]; Paŭlo kolektis faskon da vergoj kaj metis ĝin sur la fajron [2]; li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn [3]; la karnavala vergo ne ĉesis danci [4]; vergoj el filiko kaj saliko [5]; ili elmetis retojn aŭ hokarfadenon kaj cetere fiŝis per fiŝvergoj InfanTorent2 ; spektantoj de la karnavalo […] volas aĉeti sorĉvergojn kaj torĉojn [6]. VD:frondo, tigo
2.
Branĉeto, aŭ fasketo da tiuj, per kiu oni frapas por puni: ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj [7]; kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon [8]; rompita estas la vergo, kiu vin batadis [9]; ŝi efektive devus ricevi vergojn, tio bone efikus [10]; vergo doloras, sed saĝon ellaboras PrV ; Haĉjo kaj Grenjo alportis vergaĵon, tutan monteton da ĝi [11]. VD:kano2, skurĝo, spaliro3
angle:
rod 1. wand fiŝ~o: fishing rod. 2. switch, cane
ĉeĥe:
prut
france:
verge (bois), baguette fiŝ~o: canne à pêche.
germane:
Rute, Gerte fiŝ~o: Angelrute. sorĉ~o: Zauberstab.
hispane:
vara, verga, regla
hungare:
vessző
japane:
細枝 [ほそえだ], むち, 細い棒 [ほそいぼう], 棹 [さお]
katalune:
verga, vara
nederlande:
roede, roe, gard
pole:
1. kij 2. rózga, witka, kij
portugale:
verga, vergasta, vara
ruse:
1. прут 2. розга
slovake:
prút
ukraine:
лозина, прут, хлист, різка, паличка, жезл, прутень

vergi

(tr)
Puni frapante per vergo: lin oni eĉ vergas en la lernejo [12]; oni diras, ke mi ŝin vergis, [sed] tio ĉi estas kalumnio [13]; en tiuj ĉi du semajnoj estas elvergita la edzino de suboficiro [14]! VD:bastoni, skurĝi1, vipi1
angle:
beat, birch, cane, flog, switch
ĉeĥe:
mrskat prutem
france:
fustiger
germane:
die Rute geben, mit der Rute strafen
hispane:
varear, azotar
hungare:
megvesszőz
japane:
むち打つ [むちうつ]
katalune:
vergassejar, bastonejar
pole:
bić rózgą, bić witką, rózgować
portugale:
vergastar, varejar
ruse:
сечь (розгами)
slovake:
biť prútom, šibať
ukraine:
бити/сікти/пороти/шмагати різками

ŝargvergeto

Malgranda vergo per kiu oni enpremis la pulvon en la tubon de antikva pulvopafilo: ĝi [la zono] enpremis en siaj faldoj […] longan pistolon ornamitan per oro kaj rubenoj, kaj la kunkonvenan ŝargvergeton [15].
15. E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 1909
angle:
ramrod
france:
bourroir

administraj notoj

ŝarg~eto : Mankas dua fontindiko.