ReVo
*veget/i PV

*vegeti

(ntr)
1.
Plenumi la funkciojn, el kiuj konsistas la vivo de vegetaĵo: ĉio, kio vegetas en la naturo; la normala vegetado de la arboj.
2.
(figure) (pri homo) Vivi senemocian, inertan vivon, kiel vegetaĵo: en Parizo oni vivas, en provinco oni vegetas.
angle:
 vegetate
beloruse:
1. расьці, вырастаць 2. гібець, марнець
ĉeĥe:
 růst (jen o rostlinách)
france:
 végéter
germane:
2. vegetieren
greke:
1. φυτρώνω 2. φυτοζωώ
hispane:
 vegetar
hungare:
1. növekszik, tenyészik 2. tengődik, vegetál
katalune:
 vegetar
nederlande:
 vegeteren, een plantenleven leiden
perse:
1. روییدن 2. گیاه‌وار زیستن، خوردن و خوابیدن
portugale:
 vegetar
ruse:
1. произрастать 2. прозябать
slovake:
 rásť (rastliny)
ukraine:
 рости, виростати, розвиватися, (ледве) животіти, нидіти, злидарювати

vegetaĵoZ

BOT Vivaĵo, organismo, havanta la funkciojn de sinnutrado kaj reproduktado; malkiel la animaloj, pliparto da vegetaĵoj ne povas sin transporti, sed kapablas sintezi organikajn substancojn: la bestoj kaj vegetaĵoj vivas, la mineraloj ne vivas VdE ; figuroj de bestoj (falko, hundo, lupo, skorpio ktp) aŭ de vegetaĵoj (kano, palmo, sikomoro ktp) [1]; kultura vegetaĵo (greno ktp); sovaĝa vegetaĵo; ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas [2]; nomenklaturo estas ... en zoologio kaj botaniko speciale la nomaro de animaloj kaj vegetaĵoj [3]. (figure) vi estas vegetaĵoj, kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por kontraŭstari al ventoj kaj fulmotondroj! Marta . VD:kreskaĵo1, planto2
1. Lanti: Naciismo, SAT: Lepsiko, 1930. 1:1.
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 37:2.
3. Jan Werner: Terminologia Kurso, § 4.2
angle:
 plant
beloruse:
 расьліна
france:
 végétal (subst.)
germane:
 Gewächs, Pflanze
greke:
 φυτό
hispane:
 vegetal
hungare:
 növény kultura ~aĵo: kultúrnövény. sovaĝa ~aĵo: dudva.
katalune:
 vegetal, planta kultura ~aĵo: planta de conreu. sovaĝa ~aĵo: mala herba.
nederlande:
 plant
perse:
 گیاه، رستنی، نبات
portugale:
 vegetal
ruse:
 растение kultura ~aĵo: культурное растение. sovaĝa ~aĵo: дикое растение.
tibete:
 རྩི་ཤིང་
ukraine:
 рослина

vegetaĵa

Rilata al vegetaĵoj: la vegetaĵa regno.
angle:
 vegetable
beloruse:
 расьлінны
france:
 végétal (adj.), végétatif
greke:
 φυτικός
hungare:
 növényi
katalune:
 vegetal (adj.)
nederlande:
 plantaardig
perse:
 گیاهی، نباتی
portugale:
 vegetal
ruse:
 растительный

vegetaĵaro

BOT Tuto de la vegetaĵoj de regiono aŭ de la mondo: la vegetaĵaro de la Insuloj de Santa Cruz estas malaltaĵa pluvarbaro [4].
angle:
 vegetation, flora
beloruse:
 расьліннасьць, флёра
france:
 flore, végétation
hungare:
 vegetáció, flóra
katalune:
 vegetació
nederlande:
 vegetatie, flora
perse:
 گیاهان، نباتات
portugale:
 flora
ruse:
 растительность, флора

ĉambra vegetaĵo

HOR Vegetaĵo kiun oni tenas en ĉambro kiel ornamon.
beloruse:
 хатняя расьліна
france:
 plante d'intérieur
hungare:
 szobanövény
katalune:
 planta d'interior
ruse:
 комнатное растение

administraj notoj

~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵa: Mankas dua fontindiko.
~aĵa: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĉambra ~aĵo: Mankas dua fontindiko.
ĉambra ~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.