transcend/a PV Z

transcenda

1.
FIL Karakterizas, rilate al iu estulo aŭ estularo ĉion, kio estas klarigebla nur per la efiko de ekstera, supera agado, sekve ĉion, kio estas trans ĉia ebla sperto aŭ kono. ANT:imanenta.
2.
(evitinde) (figure) Morale aŭ intelekte eminentega.
Rim.: Neniam mi renkontis ĉi tiun sencon ĉe la esperanta vorto. Laŭ mi, ĝi ne ekzistas en la reala Esperanto; kaj tutcerte multaj ĝin miskomprenus se ĝi estus tiel uzita. Por ruso la figura senco estus „nekomprenebla, kiun ne eblas percepti aŭ kompreni per ordinara rezonado“. [Sergio Pokrovskij]
3.
MAT
a)
[1] (p.p. elemento de korpo `bb K′`, super subkorpo `bb K`) Estanta radiko de neniu polinomo super `bb K`. ANT:algebra.
b)
PIV1 (p.p. reelakompleksa nombro) Transcenda 3.a super la korpo de racionaloj: `pi` kaj `e` estas la plej famaj transcendaj nombroj, sed oni ankoraŭ ne pruvis, ĉu `e+pi` estas transcenda. ANT:algebra.
c)
VD: transcenda ekvacio, transcenda kurbo.
Rim.: Bricard [2] konas la nocion, sed sub formo „transcendenta“, troviĝanta ankaŭ en [3].
angle:
3. transcendental
beloruse:
1. трансэцэнтны 3. трансэцэнтальны
ĉeĥe:
nadsmyslný, transcendentální (pojem)
france:
transcendant
germane:
1. transzendent 3. transzendent
hungare:
1. transzcendens, érzékfeletti 2. felsőbbrendű, magasabbrendű 3. transzcendens
japane:
超越的な [ちょうえつてきな], 卓越した [たくえつした], 抜群の [ばつぐんの]
nederlande:
1. transcendent
pole:
3. przestępny
portugale:
1. transcendental
ruse:
1. трансцедентальный 3. трансцендентный
slovake:
nadzmyslový
ukraine:
трансцендентний, трансцендентальний

transcendi

(tr)
Leviĝi super iu regiono de la konado aŭ pensado kaj penetri en superan regionon.
Rim.: Mi dubas ke tiu verbo ekzistas en Esperanto. Krome, la ĉi-supra difino malkoheras kun la adjektivkaraktera difino de la radiko. Ĝi ŝajnas al mi evitinda francaĵo. [Sergio Pokrovskij]
ĉeĥe:
překračovat rozum.chápání
france:
transcender
hungare:
transzcendál, túlmutat
japane:
超越する [ちょうえつする]
slovake:
prekračovať rozumové chápanie

transcendismo

FIL Filozofia, religia kaj beletra movado usona el la 19a jarcento, kiu emfazis sinplibonigon per natura vivo: ili decidis pensi, ekzisti malsame kaj distinge de tiu Ameriko ... kiu forgesis la silenton kaj la lantecon de la aferoj; oni nomis ilin adeptoj de la transcendismo [4].
4. M. Ahado: Ŭalden aŭ la vivo en arbaro, 2013-05-20
angle:
transcendentalism
france:
transcendantalisme

administraj notoj