tragika
- 1.
- (pri sorto, situacio ks) Grave kaj neŝanĝeble suferiga, malfeliĉa malĝojiga; akcidente, sensave implikanta en pereon: Argentino, nacio naskita post la fino de la plej kruela kaj tragika ekspluatado kaj konkero de Ameriko, fare de eŭropanoj [1]. maljuna viro ne restis ĉe la aliaj […], kelkajn tagojn poste oni trovis lian kadavron formanĝita, la tragika ironio estas ke li estis fervora naturprotektanto kiu multe laŭdis la savadon de la Komodo-varanoj [2]. aflikta, domaĝa, plorinda, terura
- 2.
- Tragedia: la satiro ne estas, tamen, ridinda, ĝi estas eĉ timiga kaj tragika, kaj la ĉefa arta rimedo en la priskriboj estas gala sarkasmo [3].
1.
Ro
Sartor: Ploru pri Argentino!, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 8a
2. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
3. Nikolao Gudskov: En spegulo de l' sarkasmo, Monato, 2000/07, p. 18
2. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
3. Nikolao Gudskov: En spegulo de l' sarkasmo, Monato, 2000/07, p. 18
- angle:
- tragic
- beloruse:
- трагічны
- ĉeĥe:
- katastrofální, tragický
- ĉine:
- 惨 [cǎn], 慘 [cǎn], 悲剧性 [bēijùxìng], 悲劇性 [bēijùxìng]
- france:
- tragique (fig.)
- germane:
- tragisch, unheilvoll, unselig, erschütternd
- hungare:
- tragikus
- japane:
- 悲惨な [ひさんな], 悲劇的な [ひげきてきな]
- katalune:
- tràgic, funest
- nederlande:
- tragisch
- pole:
- tragiczny
- portugale:
- trágico
- ruse:
- трагичный, трагический
- slovake:
- tragický
- ukraine:
- трагічний
tragiko
- Tragika malfeliĉo de iu situacio aŭ okazaĵo: tragikon de la persona morto pliigas la senŝanĝeco de la tera vivo [4]; iom sombra Schwartz, kiu vere komprenas la tragikon de homaj vivoj [5]; sed la tragiko estis, ke Mallarmé tute ne pensis filozofie, t.e. per sia intelekto [6]. plago, katastrofo, tragedio
4.
Ludmila Novikova: Ĉielido kun cigna animo, La Ondo de Esperanto, №276 (2017:10).
5. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
6. G. Waringhien: Stefano Mallarmé (II), La nica literatura revuo, 1/4, p. 151.
5. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, 1984
6. G. Waringhien: Stefano Mallarmé (II), La nica literatura revuo, 1/4, p. 151.
- beloruse:
- трагічнасьць, трагедыя
- germane:
- Tragik
- pole:
- tragedia
- ruse:
- трагичность, трагедия (fig.)