9skani
(tr)
- Ciferecigi bildon, tekston, internon de objekto per tiucela aparato (skanilo): skani la dokumentojn kaj disponigi ilin en komputila formo [1]; intertempe ekzistas aparatoj, kiuj povas skani kaj voĉlegi tekstojn [2]; oni kelkloke komencis ciferecigi la dokumentojn, skanante la mikrofilmojn aŭ la originalajn dokumentojn [3]; [ili] disponigas milojn da zorge skanitaj mapoj el la tuta mondo [4]; aŭtomata enaviadiliĝa pordo ebligas al pasaĝero skani sian enirpermesilon [5]; kapti biometriajn informojn, ekzemple fingrospuron kaj skanitan okulan irison [6]; [la] nigra-blankaj fotoj […] aspektas faritaj per fotokopiilo, anstataŭ esti skanitaj laŭ la originalaj fotoj [7]. detekti, ekzameni1, rekoni1, sondi1
1.
Monato, Roland Rotsaert: Genealogio, 2006
2. Monato, Stefan Maul: Aŭdantoj, 2005
3. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj, 2009
4. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj, 2009
5. Monato, Ivo Schenkel: Fluge tra la flughaveno, 2010
6. Monato, last: Karto al la estonteco, 2005
7. Monato, Donald Broadribb: Malgranda lando, longa venkiteco, 2004
2. Monato, Stefan Maul: Aŭdantoj, 2005
3. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj, 2009
4. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj, 2009
5. Monato, Ivo Schenkel: Fluge tra la flughaveno, 2010
6. Monato, last: Karto al la estonteco, 2005
7. Monato, Donald Broadribb: Malgranda lando, longa venkiteco, 2004
- angle:
- scan
- beloruse:
- сканаваць
- ĉine:
- 扫描 [sǎomiáo], 掃描 [sǎomiáo]
- france:
- scanner
- germane:
- abtasten, scannen
- hispane:
- explorar, escanear
- hungare:
- átkutat, letapogat, beolvas, szkennel
- japane:
- 探査する [たんさする], 走査する [そうさする], スキャンする
- nederlande:
- scannen
- pole:
- skanować
- ruse:
- сканировать
- ukraine:
- сканувати
skanaĵo
- Cifereca bildo1 recivita per skanado: ĉu cerbo-skanaĵo taŭgas kiel pruvilo? [8]; ni skanis la presitan kajeron, kaj prilaboris la skanaĵon komputile por krei tiun ĉi novan eldonon [9].
8.
A. Katsnelson:
Krimeco: Ĉu cerbo-skanaĵo taŭgas kiel pruvilo?, Unesko-Kuriero, 2022-02 ĝis 03, p. 17a
9. Akademio de Esperanto: Aktoj de la Akademio 1963-1967, [vidita en 2023]
9. Akademio de Esperanto: Aktoj de la Akademio 1963-1967, [vidita en 2023]
- beloruse:
- скан, адсканаваная выява
- france:
- image scannée, scan
9skanilo
- Enigilo por ciferecigi optikan bildon, ekz-e por enkomputiligi ilustraĵon, foton, aŭ (kombine kun tekstorekonilo) enigi presitan aŭ manskribitan tekston sen klavi ĝin: mi […] komencis skani la paperajn dokumentojn per hejma A4-skanilo [10]; la skanilo registris la respondan cerban aktivecon, mezurante la sangan fluon en la cerbo [11].
10.
Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj
dokumentoj, 2012
11. Monato, Oliver Kim: Robota mano regata de pensoj, 2007
11. Monato, Oliver Kim: Robota mano regata de pensoj, 2007
- angle:
- scanner
- beloruse:
- сканэр
- ĉine:
- 扫描仪 [sǎomiáoyí], 掃描儀 [sǎomiáoyí], 扫描器 [sǎomiáoqì], 掃描器 [sǎomiáoqì]
- france:
- scanner
- germane:
- Scanner
- hungare:
- lapolvasó, szkenner
- japane:
- スキャナ
- nederlande:
- scanner
- pole:
- skaner
- ruse:
- сканер
- ukraine:
- сканер