*scii
(tr)
- 1.
- Posedi precize iun informon en sia menso: mi scias, ke vi estas honesta; ŝi sciis, ke ŝi mem kantus pli bele [1]; mi de teruro ne sciis, kion fari [2]; havanta devon fari du aferojn mi nun ne scias, kiun el la ambaŭ elekti Hamlet ; kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras [3]; vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉo sur la tero [4]; poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra [5]; se la lernanto scius bone sian lecionon [6]... saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion PrV ; ne scii la detalojn de la regularo; neniu scias lian tombon (kie estas lia tombo) [7]; la venĝo ne devas scii (havi) limojn Hamlet ; (frazaĵo) kiom mi scias (laŭ tio, kion mi scias) BdV .
- 2.
- Scipovi: scii naĝi; scii ludi ŝakojn; sciu (estu kapabla) elokventi, sciu ankaŭ silenti PrV ; vi sciis bone ekspluati mian situacion Marta .
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
3. La Nova Testamento, Johano 12:35
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 11:2
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 34:6
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
3. La Nova Testamento, Johano 12:35
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 11:2
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 34:6
- afrikanse:
- weet
- albane:
- di
- amhare:
- ማወቅ
- angle:
- know
- arabe:
- تعرف
- armene:
- իմանալ
- azerbajĝane:
- öyrənmək
- beloruse:
- ведаць
- bengale:
- জানা
- birme:
- သိ
- bosne:
- znam
- bulgare:
- зная, знам 2. умея
- ĉeĥe:
- dovést, moci (umět), umět, umět, vědět, znát
- dane:
- kende
- estone:
- tea
- eŭske:
- jakingo
- filipine:
- alam
- france:
- savoir (verbe) kiom mi ~as: autant que je sache.
- galege:
- saber
- germane:
- wissen, sich auskennen 2. können
- guĝarate:
- ખબર
- haitie:
- konnen
- haŭse:
- sani
- hinde:
- पता
- hispane:
- saber 1. saber kiom mi ~as: hasta donde sé. 2. saber, conocer ~i ludi ŝakojn: saber jugar al ajedrez.
- hungare:
- 1. tud 2. tud, képes ~i ludi ŝakojn: tud sakkozni.
- igbe:
- mara
- indonezie:
- tahu, mengetahui
- irlande:
- tá a fhios
- islande:
- vita
- japane:
- 知っている [しっている]
- jave:
- ngerti
- jide:
- וויסן
- jorube:
- mọ
- kanare:
- ಗೊತ್ತು
- kartvele:
- ვიცი
- kazaĥe:
- білу
- kimre:
- gwybod
- kirgize:
- билүү
- kmere:
- ដឹង
- koree:
- 알고
- korsike:
- cunnosce
- kose:
- azi
- kroate:
- znam
- kurde:
- zanîn
- latine:
- scitis
- latve:
- zinᗑt
- laŭe:
- ຮູ້
- litove:
- žinoti
- makedone:
- знаете
- malagase:
- mahafantatra
- malaje:
- tahu
- malajalame:
- അറിയുക
- malte:
- taf
- maorie:
- e mohio ana
- marate:
- माहित
- monge:
- paub
- mongole:
- мэдэх
- nederlande:
- 1. weten 2. kunnen
- nepale:
- थाहा
- njanĝe:
- ndikudziwa
- okcidentfrise:
- witte
- panĝabe:
- ਪਤਾ ਹੈ
- paŝtue:
- پوه
- portugale:
- saber
- ruande:
- menya
- ruse:
- знать 2. уметь
- samoe:
- iloa
- sinde:
- خبر
- sinhale:
- දැන
- skotgaele:
- fios
- slovake:
- ovládať, vedieť
- slovene:
- vedeti
- somale:
- ogahay
- ŝone:
- ziva
- sote:
- tseba
- sunde:
- nyaho
- svahile:
- kujua
- taĝike:
- донистан
- taje:
- ทราบ
- tamile:
- எனக்கு தெரியும்
- tatare:
- бел
- telugue:
- తెలుసు
- tibete:
- ཤེས་
- turke:
- bilmek
- ukraine:
- знаю
- urdue:
- جانتے ہیں
- uzbeke:
- bilaman
- vjetname:
- biết
- zulue:
- bazi
scio
- 1.
- Sciado: scio de kelkaj ĝeneralaj principoj povas anstataŭi la scion de multaj faktoj; tio fariĝis sen mia scio; [ĉu] vi estis sen mia scio en la opera balo FK ? mia scio pri la hebrea estas magra [8]; laŭ mia scio; laŭ mia scio komunismo estas depratempa revo de la homaro pri la justa komunumo, kie inter la homoj regas frateco [9].
- 2.
- Sciaĵo: akiri multe da scioj [10]; kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn [11]; via buŝo tenu scion [12].
8.
Monato, Garvan Makaj': Disleksio kaj
literumado
9. Monato, Zdeněk Zavodný: Depratempa revo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:18
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:2
9. Monato, Zdeněk Zavodný: Depratempa revo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:18
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:2
- angle:
- knowledge
- beloruse:
- 1. веданьне 2. веда
- bulgare:
- знание
- ĉeĥe:
- poznatek, vědomost, vědomí, vědění, znalost
- france:
- connaissance, savoir (subst.) sen mia ~o: à mon insu. laŭ mia ~o: à ce que je sais.
- germane:
- Wissen, Kenntnis
- hispane:
- conocimiento 1. conocimiento, el conocimiento laŭ mia ~o: que yo sepa.
- hungare:
- tudás, ismeret 1. tudás, tudomás sen mia ~o: tudtom nélkül. laŭ mia ~o: tudomásom szerint.
- indonezie:
- pengetahuan
- japane:
- 知っていること [しっていること], 関知 [かんち], 知識 [ちしき], 情報 [じょうほう]
- ruse:
- знание
- slovake:
- informácie, oznámenie, poznatok
- tibete:
- ཤེས་པ་
- turke:
- bilge, bilme laŭ mia ~o: bildiğim kadarıyla.
- ukraine:
- знання
sciado
- Stato de tiu, kiu scias: sciado pri higieno estas ĉiam utila; li estis plena de saĝeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari ĉian laboron [13]; ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado DL ; nesciado de leĝo neniun pravigas PrV .
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:14
- angle:
- knowledge
- beloruse:
- веданьне
- bulgare:
- знание
- ĉeĥe:
- poznání, vědomost, vědění, znalosti
- france:
- connaissance, savoir (subst.)
- germane:
- Wissen
- hispane:
- conocimiento
- hungare:
- tudás (ismerés)
- indonezie:
- pengetahuan
- japane:
- 知っていること [しっていること], 関知 [かんち]
- ruse:
- знание
- slovake:
- poznanie, vedomosť, znalosti
- ukraine:
- знання
sciaĵo
- Tio, kion oni scias, informo, fakto...: unu el ili povis doni sciaĵon pri la reĝido [14]; per kia malfacila maniero oni akiras en pli malfrua aĝo la necesajn sciaĵojn FK ; nia nuna komunismo […] estas bazita sur scienca fundamento, ekipita per ĉiuflankaj teoriaj kaj praktikaj sciaĵoj [15]; simile vi devas akcepti ke sciaĵoj ne nur ŝuldas sian sciiĝon al la Bono, sed ankaŭ siajn ekziston kaj realecon [16].
14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
15. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), 4, la fatala saĝeco
16. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 6a
15. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), 4, la fatala saĝeco
16. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 6a
- angle:
- knowledge
- beloruse:
- веда
- bulgare:
- знание, факт
- france:
- connaissance, savoir (subst.)
- germane:
- Wissen
- hispane:
- conocimiento conocimiento, saber (subst.), conciencia
- hungare:
- tudott dolog, ismeret
- indonezie:
- pengetahuan
- japane:
- 知識 [ちしき], 情報 [じょうほう]
- ruse:
- знание, весть
- ukraine:
- відомість
sciero
- Elemento de scio, nekompleta scio; informero: legita Korano alportas scierojn, dum recitata Korano komunikas sian sekreton [17].
17.
I. Andalusi:
Enkonduko en la Koranon (3), 2009-12-07
- beloruse:
- элемэнт ведаў
- france:
- élément de savoir
- indonezie:
- unsur pengetahuan
*sciigi
(tr)
-
Fari, ke iu sciu pri io:
mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos
pagataj
de
mi
[18];
sciigu Johanon pri tio
[19];
paĝio […] sciigis al li la komploton
[20];
oni sciigis al la princo, ke malsupre atendas liaj infanoj
[21].
komuniki1, informi
18.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
19. La Nova Testamento, S. Luko 7:22
20. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 14a
19. La Nova Testamento, S. Luko 7:22
20. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 14a
- angle:
- let know, inform, notify
- beloruse:
- паведаміць
- bulgare:
- уведомявам, известявам, информирам, съобщавам
- ĉeĥe:
- dát na vědomí, informovat, oznámit, podat zprávu, sdělit, uvádět ve známost, uvědomit, vyrozumět, zpravit
- france:
- apprendre (faire savoir), faire part (de quelquechose), faire savoir
- germane:
- mitteilen, melden, benachrichtigen, wissen lassen, in Kenntnis setzen
- hispane:
- informar, hacer saber, notificar
- hungare:
- közöl, tájékoztat, tudat, üzen
- indonezie:
- memberi tahu, menginformasikan
- japane:
- 知らせる [しらせる], 通知する [つうちする]
- nederlande:
- laten weten, mededelen
- ruse:
- известить, уведомить, проинформировать сообщить
- slovake:
- dať na vedomie, informovať, oznámiť
- ukraine:
- сповіщати, повідомляти
sciigo
-
Tio, kion oni sciigas:
hodiaŭ mi ricevis bonan sciigon;
kiam Laban aŭdis la sciigon pri Jakob […] li kuris
al li renkonte
[22];
la popolo aŭdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris
[23];
sciigoj de gazetoj
FK
;
komuniki al li la sciigon
[24];
la sciigo pri mobilizado disportiĝis kiel fulmotondro.
avizo, informo, komuniko, novaĵo
22.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 29:13
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 33:4
24. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 33:4
24. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
- angle:
- notification
- beloruse:
- паведамленьне
- bulgare:
- уведомление, известие, съобщение
- ĉeĥe:
- informace, informování, oznámení, sdělení, uvědomení, vyrozumění, zpravení, zpráva
- france:
- annonce, avis (annonce)
- germane:
- Mitteilung, Meldung, Nachricht
- hispane:
- anuncio, aviso, notificación
- hungare:
- tájékoztatás, értesítés, közlés, közlemény, üzenet
- indonezie:
- pemberitahuan, informasi, notifikasi
- japane:
- 知らせ [しらせ], 通知 [つうち]
- ruse:
- известие, уведомление
- slovake:
- chýr; upovedomenie, odkaz, správa
- ukraine:
- повідомлення, звістка
*sciiĝi [25]
(ntr)
- Ekscii, ricevi scion pri...: Jakob sciiĝis, ke oni vendas grenon en Egiptujo [26]; lia fratino stariĝis malproksime, por sciiĝi, kio fariĝos kun li [27]; kion ni aŭdis kaj sciiĝis [28]? la Reĝo, almetinte la okulvitrojn, ĉirkaŭrigardis por sciiĝi kiu parolas [29]; mi demandis scivole, por sciiĝi, kiel [li] progresis FK .
25.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
sci'iĝ'
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:1
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:4
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:3
29. L. Carroll, trad. E. L. Kearney: La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:1
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:4
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:3
29. L. Carroll, trad. E. L. Kearney: La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910
- beloruse:
- даведвацца, атрымліваць веды, дазнавацца
- bulgare:
- уведомявам се, информирам се
- france:
- apprendre (que)
- germane:
- erfahren
- japane:
- 知る [しる], わかってくる
- nederlande:
- vernemen
- ukraine:
- дізнаватися, довідуватися
antaŭscii
(tr)
-
Anticipe scii:
ĉi tion antaŭsciante, gardu vin, por ke vi
ne forlogiĝu per la eraro de la pekuloj
[30];
la nomarĥo kun ĝemo sin ĵetis sur la plankon, kaj
antaŭsciigis Mefreson, ke li estas grave
malsana
[31];
la unua parto [de la historio] povus resti
nerakontita,
‐ ĝi tamen donos al ni
antaŭsciigojn,
kaj tiaj ĉiam estas utilaj
[32].
konjekti, diveni
30.
La Nova Testamento, II. Petro 3:17
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 16a
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 16a
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
- angle:
- know in advance
- beloruse:
- ведаць загадзя, прадбачыць
- bulgare:
- знам предварително
- france:
- savoir d'avance antaŭ~igi: avertir (informer), informer. antaŭ~igo: avertissement (information préalable), information préalable.
- germane:
- vorhersehen
- hispane:
- advertir, informar con antelación
- hungare:
- előre tud antaŭ~igi: figyelmeztet (előre tájékoztatat), előre tájékoztatat. antaŭ~igo: figyelmeztetés (előzetes tájékoztatás), előzetes tájékoztatás.
- ruse:
- заранее знать, провидеть
- ukraine:
- передбачувати, знати наперед
ĉioscia
- angle:
- omniscient
- beloruse:
- усяведны
- bulgare:
- всезнаещ
- france:
- omniscient
- germane:
- allwissend
- hispane:
- omnisciente
- indonezie:
- mahatahu
- japane:
- 全知の [ぜんちの]
- nederlande:
- alwetend
ekscii
(tr)
- 1.
- Ricevi aŭ akiri informon, iĝi scianta ion: ekscii la veron; ekscii pri ies intrigoj; ekscii gravan novaĵon; kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron [36]; kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar: Donu la efodon [37].
- 2.
- Per sperto aŭ travivaĵo bone, ĝisfunde kompreni: sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo [38].
36.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 4:6
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 23:9
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:17
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 23:9
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:17
- angle:
- learn, realize
- beloruse:
- даведацца, дазнацца
- bulgare:
- научавам, разбирам
- ĉeĥe:
- dovědět se, zvědět; zjistit
- france:
- apprendre (une nouvelle), s'apercevoir (que)
- germane:
- erfahren
- hispane:
- 1. enterarse 2. darse cuenta
- hungare:
- 1. megtud, tudomást szerez 2. megért
- indonezie:
- menyadari
- japane:
- 知る [しる], わかる
- nederlande:
- te weten komen, leren, realiseren
- ruse:
- узнать
- slovake:
- dozvedieť sa
- ukraine:
- дізнатися, довідатися
multescia, multscia
- Havanta multajn sciojn, vaste pri diversaj temoj aŭ profunde pri unu temo: Valdemaro Doe estis malhumila kaj fiera, sed ankaŭ multescia kaj sperta [39]. loĝejon, kiun [li] ekkonstruis per sia multescianta prudento FK ; li estas multscia, simpatia, trafe reaganta, foje atakanta [40].
39.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe
kaj pri liaj filinoj
40. Walter Klag: Kiu estas Jörg Haider?, Monato, 2000/03, p. 8
40. Walter Klag: Kiu estas Jörg Haider?, Monato, 2000/03, p. 8
- beloruse:
- дасьведчаны, абазнаны
- ĉeĥe:
- mnoho vědoucí, vzdělaný
- france:
- érudit, savant (adj.)
- germane:
- kenntnisreich
- hispane:
- erudito, científico (adj.)
- hungare:
- nagy tudású
- indonezie:
- berpengetahuan luas, berwawasan luas, banyak tahu
- slovake:
- vzdelaný
- ukraine:
- багатознаючий
malscio
(malofte)
-
Plena nescio, neinformiteco:
ili tre miris pro nia malscio
[41];
en feliĉa malscio Iolanta pasas la tempon inter amikinoj
[42].
stulteco
41.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj,
bagateloj
42. Vikipedio, Iolanta
42. Vikipedio, Iolanta
- angle:
- ignorance
- beloruse:
- няведаньне
- bulgare:
- незнание
- ĉeĥe:
- úplná neznalost
- france:
- ignorance
- germane:
- Unwissen
- hispane:
- ignorancia
- hungare:
- tudatlanság
- indonezie:
- kebodohan, kedunguan, ketidaktahuan
- japane:
- 完全無知 [かんぜんむち]
- ruse:
- незнание
- slovake:
- nevedomosť, neznalosť
- tibete:
- མ་རིག་པ་
- turke:
- cahillik
- ukraine:
- незнання
nesciulo
scipovi
(tr)
- angle:
- know how (to do something)
- beloruse:
- умець
- bulgare:
- умея
- ĉeĥe:
- dovést, moci (umět), umět, znát
- france:
- savoir (une langue, nager, etc.)
- germane:
- können
- hispane:
- saber algo, conocer como
- hungare:
- tud (képes)
- indonezie:
- bisa (melakukan sesuatu), tahu (cara melakukan sesuatu dsb.)
- japane:
- できる, 心得がある [こころとくがある]
- nederlande:
- kunnen, beheersen, weten hoe (je iets moet doen)
- ruse:
- уметь
- slovake:
- dokázať, môcť, vedieť
- turke:
- bilmek
- ukraine:
- уміти, знати (мову, ремесло і т.п.)
- volapuke:
- kanön
scivoli
-
Deziri scii ion:
ĉiu scivolis, kiel tio eblus
[45]
mi ege scivolis pri ĉio, kio restis al mi kaŝita
[46];
mi scivolis, kiu estas la alia persono, kiu kandidatiĝis al
la
redaktoreco
[47];
tio tenas kaj interesas la aŭdantaron, ĉar ili scivolas pri
la
ŝajna kontraŭdiro
[48];
sin demandi
45.
Brian Kaneen:
Spite al la terorismaj atencoj, La Ondo de Esperanto, 2001:11
46. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
47. Ĵenja Zvereva Amis: Kontakto 50-Jara: Unue oni kunredaktu, poste oni geedziĝu, Kontakto
48. Cezaro Rossetti: Kredu Min, Sinjorino!, jaro 1990a, ĉapitro 16a
46. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
47. Ĵenja Zvereva Amis: Kontakto 50-Jara: Unue oni kunredaktu, poste oni geedziĝu, Kontakto
48. Cezaro Rossetti: Kredu Min, Sinjorino!, jaro 1990a, ĉapitro 16a
- angle:
- be curious (about something), wonder (about something)
- beloruse:
- цікавіцца, быць зацікаўленым
- france:
- être curieux de
- indonezie:
- ingin tahu, penasaran
- japane:
- 知りたがる [しりたがる], 知りたいと願う [しりたいとねがう], 詮索する [せんさくする]
- nederlande:
- zich afvragen, benieuwd zijn
- ukraine:
- хотіти знати, бути допитливим
scivola
- Deziranta scii ion: la knabinoj scivole rigardis la tutan loĝejon [49]; la mastro […] scivola sekvis lin senbrue [50]; ŝi estis tre scivola, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro [51]; je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero, kaj el la ĉielo sur ŝin ekcelis miljardoj da scivolaj okuloj [52].
49.
trad. K. Bein: Internacia Krestomatio, Neniam plu!
50. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tablo „kovru vin“, la orazeno kaj bastono el sako
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
52. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La deveno de la virino
50. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tablo „kovru vin“, la orazeno kaj bastono el sako
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
52. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La deveno de la virino
- angle:
- curious (eager to know), eager to know
- beloruse:
- дапытлівы, цікаўны, схільны да ведаў
- indonezie:
- ingin tahu, penasaran
- japane:
- 探るような [さぐるような], 詮索するような [せんさくするような], 知りたがる [しりたがる], 好奇心のある [こうきしんのある]
- nederlande:
- benieuwd, nieuwsgierig
- tibete:
- ཇུས་གཏོགས་ཚ་པོ་
scivolo, scivoleco
- Deziro scii ion: ŝia scivolo kaj deziro estis tiel ekscititaj, ke ŝi fine diris […] [53]; la pastrino vojaĝis nokte […] por ŝirmi sin de la scivolo kaj respektemaj salutoj de la loĝantoj [54]; multaj personoj aliĝas al la esperantismo pro simpla scivoleco [55]; kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco Marta ; la enketjuĝisto, male, rigardis min kun scivolo [56].
53.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
54. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 13a
55. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
56. A. Camus, trad. M. Duc Goninaz: La Fremdulo, 1993
54. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 13a
55. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
56. A. Camus, trad. M. Duc Goninaz: La Fremdulo, 1993
- angle:
- curiosity, interest (curiosity)
- beloruse:
- цікаўнасьць, дапытлівасьць
- indonezie:
- keingintahuan, rasa penasaran
- japane:
- 知りたいと願う気持 [しりたいとねがうきもち], 興味 [きょうみ]
- nederlande:
- nieuwsgierigheid, benieuwdheid
- ukraine:
- цікавість, допитливість, зацікавленість
scivolema
-
Konstante inklina ekscii aferojn:
mi estas scivolema homo, kiu ofte volas esplori novajn kampojn
[57]
ili volis vidi, kiel iras la veturado […] ĉar ili
estis
tre scivolemaj
[58];
unu el la telefonistinoj, [...] kiu estas iom pli
scivolema ol ŝi devus, subaŭskultis telefonan alvokon de
kolegino
[59]
esplorema
Rim.:
Pro alilingvaj influoj, multaj parolantoj ne distingas
inter scivola kaj scivolema.
Ĝenerale scivolo referas al la deziro scii unu specifan
aferon, dum scivolemo kutime referas al konstanta inklino
voli ekscii pri diversaj aferoj. En multaj okazoj scivolo
estas mallongedaŭra mensa stato, dum scivolemo estas
longedaŭra eco de ies personeco.
57.
Tomio Frejarö: Intervjuo: 10 jarojn de La Perdita Generacio, Kontakto, 2013:4
58. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
59. Claude Piron: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
58. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
59. Claude Piron: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
- angle:
- curious (inquisitive), inquisitive
- beloruse:
- цікаўны
- bulgare:
- любопитен, любознателен
- ĉeĥe:
- zvídavý, zvědavý
- france:
- curieux
- germane:
- neugierig, wissbegierig
- hispane:
- curioso
- hungare:
- kíváncsi, tudásszomjas
- indonezie:
- kepo, ingin tahu (secara berlebihan), penasaran (secara berlebihan)
- japane:
- 好奇心の強い [こうきしんのつよい], 詮索好きな [せんさくすきな], 物見高い [ものみだかい]
- nederlande:
- nieuwsgierig, leergierig, weetgraag
- ruse:
- любознательный, любопытный (о человеке)
- slovake:
- zvedavý
- turke:
- meraklı
- ukraine:
- цікавий, допитливий, зацікавлений
scivolemo
- Konstanta inklino ekscii aferojn: nur malmultaj volas lerni fremdan lingvon pro nura scivolemo [60]; malbena mia scivolemo, kiu devigis min surgrimpi la kradon de mia subplafona fenestreto, kiam ekestis tiu tumulto ekstere [61].
60.
Jukka Laaksonen: Esperanto faras tion jene,
Esperantolehti, 2000:2
61. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, plendoj de Jozefo arestita
61. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, plendoj de Jozefo arestita
- angle:
- curiosity, inquisitiveness, thirst for knowledge
- beloruse:
- цікаўнасьць, дапытлівасьць, прага да ведаў
- bulgare:
- любопитство, любознателност
- ĉeĥe:
- touha znát, zvídavost
- france:
- curiosité
- germane:
- Neugier
- hispane:
- curiosidad
- indonezie:
- kekepoan, keingintahuan (yang berlebihan), rasa penasaran (yang berlebihan)
- japane:
- 好奇心 [こうきしん], 興味 [きょうみ], 探究心 [たんきゅうしん]
- nederlande:
- nieuwsgierigheid, leergierigheid
- slovake:
- túžba poznať, zvedavosť
- ukraine:
- цікавість, допитливість, зацікавленість
scivolemulo
- Homo scivolema: oni aŭskultis interesajn prelegojn kaj partoprenis diskutojn, kaj ŝajnas ke neniam la diskutotempo sufiĉis por la scivolemuloj [62]; kreiĝis ankaŭ marbordaj homaj vivmanieroj: historio, kulturo kaj lingvo, danke al kiuj la loĝantaro nun logas scivolemulojn kaj vojaĝantojn [63]; ni iras preter la flegma policano kaj areto da scivolemuloj, starantaj sur la trotuaro kaj levintaj la kapojn al lumigitaj fenestroj de la lokalo Metrop .
62.
Aleksander Korĵenkov:
redakcia enkonduko, La Ondo de Esperanto, 2002:8-9
63. Raita Pyhälä: Kie la tero altiĝas , Monato, 2017/01, p. 24
63. Raita Pyhälä: Kie la tero altiĝas , Monato, 2017/01, p. 24
- beloruse:
- цікаўны чалавек
- nederlande:
- nieuwsgierig persoon, nieuwsgierig aagje
povoscii
(tr)
(arkaismo)
(arkaismo)
- Scipovi: li povosciis naĝi [64]; povoscii paroli Jude [65]; povoscii ludi harpon [66]; fari bonon ili ne povoscias [67]; ili ne hontas, eĉ ne povoscias ruĝiĝi [68]; povoscii pretigi la […] supon plej bonguste [69]; oni devas povoscii porti kaj gardi sian personan dignon Marta .
Rim.:
En la moderna lingvo la formo „scipovi“ (t.e. povi per
scio) estas preferata.
64.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, historio el la dunoj
65. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 13:24
66. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 16:16
67. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:22
68. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 6:15
69. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
65. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 13:24
66. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 16:16
67. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:22
68. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 6:15
69. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
- angle:
- know how
- beloruse:
- умець
- bulgare:
- умея
- ĉeĥe:
- mít vědomosti (pro určitou práci)
- germane:
- können
- hispane:
- saber algo, conocer como
- hungare:
- tud (képes)
- indonezie:
- bisa (melakukan sesuatu), tahu (cara melakukan sesuatu dsb.)
- japane:
- できる, 精通している [せいつうしている]
- ruse:
- уметь
- slovake:
- ovládať, vedieť
- ukraine:
- уміти, знати (мову, ремесло і т.п.)
- volapuke:
- kanön