*palm/o PV

*palmo

Arbo el palmoj: ili venis al Elim, tie estis dek du fontoj de akvo, kaj sepdek daktilpalmoj [1]; iru sur la monton, kaj prenu […] branĉojn de palmoj, kaj branĉojn de densfoliaj arboj, por fari laŭbojn [2]; daktilpalmo etendis sian ŝirman foliaron tre alte, kvazaŭ ĝi volus ludi la rolon de sunombrelo [3]; vi estas kvazaŭ alta palmo, kaj la lotuso envias vian gracion [4].
palmoj en Saharo
angle:
palm
beloruse:
пальма
bulgare:
палма
ĉine:
棕榈 [zōnglú:], 棕櫚 [zōnglú:], 榈 [lú:], 櫚 [lú:], 棕树 [zōngshù], 棕樹 [zōngshù], 椰树 [yéshù], 椰樹 [yéshù], 榈 [lǘ], 櫚 [lǘ]
france:
palmier
germane:
Palme
hispane:
palma, palmera
hungare:
pálma
indonezie:
palem
japane:
ヤシ, シュロ
katalune:
palmera
nederlande:
palm
pole:
palma
portugale:
palmeira
rumane:
palmier
ruse:
пальма
svede:
palm
taje:
ปาล์ม, ต้นปาล์ม
ukraine:
пальма

palmoj

BOT Plej ofte tropikaj arboj kun senbranĉa trunko kaj densa krono da longaj ĉiamverdaj folivicoj, familio de unukotiledonaj vegetaĵoj (Arecaceae) kun botanika nomo arekacoj.
angle:
palms
beloruse:
пальмы (сям'я)
bulgare:
палмови
france:
palmiers
germane:
Palmen
hungare:
pálmák
katalune:
palmes, arecàcies
latinece:
Arecaceae
nederlande:
palmen
pole:
palmy
rumane:
palmieri
ruse:
пальмы (семейство)
ukraine:
пальмові

palmobranĉo, palmaĵo

1.
Branĉo de palmo: rande de la domaro, ŝirmita de la palmobranĉoj, estis la kabano, kien la virinoj retiriĝas dum menstruado [5]; tri dometoj, kies teraj muroj kaj palmaĵaj tegmentoj alkroĉiĝas al la digo [6].
2.
(figure) Signo de venko. VD:laŭro
5. W. Schad: Orinoko-delto..., Monato, 2000:11, p. 20a
6. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Piratoj en la magloarbaro forkaptas kaj batas la fiŝkaptistojn
angle:
palm frond
beloruse:
пальмавая галіна
ĉine:
蕉扇 [jiǎoshàn]
france:
palme
germane:
Palmwedel
hungare:
pálmaág
japane:
ヤシの葉 [やしのは]
katalune:
palma (fulla de palmera)
nederlande:
palmtak
pole:
liść palmowy, gałązka palmowa
rumane:
frunza de palmier, ramură de palmier
ruse:
пальмовая ветвь

Palmofesto, Palmodimanĉo

KALKRI Festo memoriganta la eniron de Jesuo en Jerusalemon sub honore svingataj branĉoj de palmoj: en la Moskva Regno la patriarko je la Palmodimanĉo venadis rajdante sur azeno kiun piede kondukis la caro [7].
angle:
Palm Sunday
beloruse:
вербніца
bulgare:
цветница
ĉine:
棕树主日 [zōngshùzhǔrì], 棕樹主日 [zōngshùzhǔrì], 棕枝主日 [zōngzhīzhǔrì], 棕枝全日 [zōngzhīquánrì]
france:
dimanche des rameaux
germane:
Palmsonntag
hispane:
Domingo de Ramos
hungare:
virágvasárnap
indonezie:
Minggu Palma
japane:
棕櫚の聖日 [しゅろのひじりにち]
katalune:
diumenge de Rams
nederlande:
Palmzondag
pole:
Niedziela Palmowa
rumane:
Duminica Floriilor
ruse:
вербное воскресенье
taje:
วันอาทิตย์ใบลาน, วันอาทิตย์ทางตาล

palmopieda

ZOO Havanta piedfingrojn kunigitajn per membrano, kiel iuj naĝobestoj (ansero, anaso...): junuloj […] kuniĝas en parkoj, […] ili portas bazopilkajn ĉapojn kaj blankajn palmopied-similajn tolŝuojn: kiel sencerbaj anasoj ili aspektas [8]; ili ne tute estis korvoj, nek talpoj, […], ili lame kaj neegale iradis, duone per siaj palmopiedoj kaj duone per siaj membranaj flugiloj [9]. SIN:rempieda
8. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 19
9. Sonja Lang: La Soleno
angle:
palmiped
beloruse:
лапчастаногі, весланогі
france:
palmipède (adj.)
hispane:
palmípedo
hungare:
úszólábú
japane:
水かきのある [みずかきのある], 蹼足の [ぼくそくの]
katalune:
palmípede
nederlande:
met zwemvliezen
pole:
z palcami połączonymi błoną pławną
rumane:
cu degetele conectate printr-o membrană
ruse:
перепончатолапый
ukraine:
перетинчастолапий

administraj notoj

~oj: Mankas dua fontindiko.
~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.