*laŭro
- Genro el familio laŭracoj (Laurus), kreskanta en mediteranea regiono, ĉiamverda arbo kun ledaj folioj kaj blunigraj beroj, en la antikva tempo uzata por kroni venkintojn: floranta oleandro kaj freŝaj laŭrbranĉoj, alportitaj el malantaŭ la montoj [1]; (figure) en la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas nova folio de laŭro (vd laŭrokrono) Marta .
Rim.:
Kp Laŭro (virina nomo)
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
- angle:
- laurel, bay tree
- beloruse:
- лаўр
- bretone:
- loreenn, gwezenn-lore
- ĉine:
- 桂 [guì], 月桂树 [yuèguìshù], 月桂樹 [yuèguìshù], 月桂 [yuèguì], 香叶 [xiāngyè], 香葉 [xiāngyè], 月桂叶 [yuèguìyè], 月桂葉 [yuèguìyè]
- france:
- laurier
- germane:
- Lorbeerbaum
- hispane:
- laurel
- hungare:
- babérfa
- katalune:
- gènere Laurus, llorer
- latinece:
- Laurus
- nederlande:
- laurier
- pole:
- laur
- portugale:
- louro (subst., bot.)
- ruse:
- лавр
- ukraine:
- лавр
laŭroj
- 1.
- Plurnombro de „laŭro“: en Hispanujo, kie inter oranĝoj kaj laŭroj estas ĉirkaŭblovataj de varmaj ventetoj la oraj Maŭraj kupoloj, kie sonas kantado kaj kastanjetoj [2].
- 2.
- (figure) Laŭrokrono: la laŭroj de la gloro; laŭre kroni triumfinton; rikolti laŭrojn (multe sukcesi); kelke da paŝoj plue troviĝas la tomba monumento de Alfieri, ornamita per laŭroj, liro kaj maskoj [3]; mi bezonas nur iom ripozi — (ironie) sur viaj laŭroj, jes! (ne finu strebi post ricevi meritojn) FK
2.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
- angle:
- 2. laurels
- beloruse:
- лаўры
- bretone:
- 1. lore, gwez-lore
- ĉine:
- 桂 [guì]
- france:
- lauriers
- germane:
- 2. Lorbeeren (Sieg, Ruhm)
- hungare:
- 2. babér(dicsőség)
- nederlande:
- 1. lauweren 2. lauwerkrans
- pole:
- 1. laury 2. laury
- portugale:
- 2. laureal, laurel
- ruse:
- лавры