tradukoj:
be
br
ca
de
en
es
fr
hu
la
nl
pl
pt
ru
Aldoni tradukojn al ReVo:
Agordu viajn lingvojn en la menuo de
ViVo
.
Vi povas (mal)elekti serĉilojn en la menuo de
ViVo
.
Elektu la aldonindajn tradukojn.
En la kampoj vi povas skribi liston de tradukoj.
Alklaku la butonon "Ŝanĝi". Vi vidos kiel la xml-dosiero aspektos, kun la ŝanĝoj en verda.
Alklaku la butonon "Antaŭrigardi". Vi iros al la redaktilo de ReVo.
Vi devas esti redaktanto de ReVo por vere povi ŝanĝi ion.
Alklaku
por (mal)faldi.
*
laŭr/o
*
laŭro
↝
serĉi 'laŭro'
[lauxr.0o]
[lauxr.0o.BOT]
Genro
el familio
laŭracoj
(
Laurus
), kreskanta en mediteranea regiono, ĉiamverda arbo kun ledaj folioj kaj blunigraj beroj, en la antikva tempo uzata por kroni venkintojn:
floranta oleandro kaj freŝaj
laŭr
branĉoj, alportitaj el malantaŭ la montoj
[
1
]
;
(figure) en la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas nova folio de
laŭr
o (vd
laŭrokrono
)
Marta
.
Rim.:
Kp
Laŭro
(virina nomo)
laŭroj
serĉi 'laŭroj'
[lauxr.0oj]
1.
[lauxr.0oj.BOT]
Plurnombro de „laŭro“:
en Hispanujo, kie inter oranĝoj kaj
laŭr
oj estas ĉirkaŭblovataj de varmaj ventetoj la oraj Maŭraj kupoloj, kie sonas kantado kaj kastanjetoj
[
2
]
.
2.
↝
[lauxr.0oj.gloro]
(figure)
Laŭrokrono
:
la
laŭr
oj de la gloro;
laŭr
e kroni triumfinton;
rikolti
laŭr
ojn
(multe sukcesi)
;
kelke da paŝoj plue troviĝas la tomba monumento de Alfieri, ornamita per
laŭr
oj, liro kaj maskoj
[
3
]
;
mi bezonas nur iom ripozi —
(ironie)
sur viaj laŭroj, jes!
(ne finu strebi post ricevi meritojn)
FK
laŭrokrono
↝
serĉi 'laŭrokrono'
[lauxr.0okrono]
Krono
1.a
el laŭraj branĉetoj, kutima honorsigno ĉe la antikvaj grekoj kaj romianoj; metafore, simbolo de venko, sukceso, merito:
(figure) kion ajn fifamigan oni alie povis diri pri „Jorike“, pro unu afero ĝi meritis
laŭr
okronon: ĝi estis eminenta instrumajstro
[
4
]
;
la blazonŝildon
[de Argentino]
ĉirkaŭas
laŭr
okrono, kiu reprezentu la armean venkon en la batalo pri ŝtata sendependeco
[
5
]
.
tradukoj
anglaj
~o :
laurel, bay tree
;
~oj 2.:
laurels
.
belorusaj
~o :
лаўр
.
bretonaj
~o :
loreenn, gwezenn-lore
;
~oj 1.:
lore, gwez-lore
;
~okrono :
kurunenn lore
.
francaj
~o :
laurier
;
~oj :
lauriers
.
germanaj
~o :
Lorbeerbaum
;
~oj 2.:
Lorbeeren
;
~okrono :
Loorbeerkranz
.
hispanaj
~o :
laurel
.
hungaraj
~o :
babérfa
;
~oj 2.:
babér
.
katalunaj
~o :
gènere Laurus, llorer
;
~okrono :
corona de llorer, laurèola
.
latina/sciencaj
~o :
Laurus
.
nederlandaj
~o :
laurier
;
~oj 1.:
lauweren
;
~oj 2.:
lauwerkrans
;
~okrono :
lauwerkrans
.
polaj
~o :
laur
;
~oj 1.:
laury
;
~oj 2.:
laury
;
~okrono :
wieniec laurowy
.
portugalaj
~o :
louro (subst., bot.)
;
~oj 2.:
laureal, laurel
.
rusaj
~o :
лавр
;
~oj :
лавры
;
~okrono :
лавровый венок
.
fontoj
1
.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1
, Ligo de amikeco
2
.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4
, Historio el la dunoj
3
.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1
, Kupra porko
4
. B. Traven, tr. Hans-Georg Kaiser: La Mortula ŝipo,
Ĉap. 31a
5
.
Vikipedio
,
Blazono de Argentino
ℛevo
|
datumprotekto
|
lauxr.xml
|
redakti...
|
traduki...
|
artikolversio
: 1.28 2017/11/28 10:10:13