monitor/o JED

monitoro

1.
JED PED Lernanto servanta kiel helpa instruanto: laŭvice tiuj iĝas monitoroj, kiuj estas pli instruitaj [1]. VD:repetitoro
2.
KompLeks KOMPTEK Aparato aŭ programo por kontinue kontroli funkciojn de sistemo, paciento ks: monitoroj por kontroli la radiadan dozon en la aero estas instalitaj en pli ol 600 publikaj lokoj [2]; ĉe televidiloj kaj monitoroj, la konsumo estas rilata al la heleco de ĉiu punkto [3]. SUB:ekranblokoVD:protokolo2
3.
PVEF MAR Malnova speco de forte kirasita batalŝipo.
4.
PVEF (arkaismo) ZOO Varano: jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj: […] la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia speco kaj la geko kaj la monitoro [4].
Rim.: La vorto devenas de la latina „monere“ (averti, memorigi). Kp. monumento, monstro. La komuna etimologio de la supraj sencoj estas apenaŭ plu divenebla.
1. C. Ecabert, trad. C. Gacond: Patro Gregoro Girard, radioprelego, 1968-03-06 kaj 09
2. Monato, Yazaki Yoko: Fukuŝima kvar jarojn post la granda tertremo, 2015
3. D. Clemente: Kiom konsumas komputilo?, 2010
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj, 11:29-30
angle:
1. student who assists a teacher 2. monitor 3. monitor (warship) 4. monitor lizard
beloruse:
1. памочнік настаўніка 2. манітор, дысплей, экран 3. манітор (карабель) 4. варан
ĉeĥe:
dálkové kontrolní zařízení, monitor
ĉine:
监视器 [jiānshìqì], 監視器 [jiānshìqì], 显示器 [xiǎnshìqì], 顯示器 [xiǎnshìqì]
france:
1. moniteur (formateur) 3. moniteur (vaisseau) 4. lézard moniteur (varan)
germane:
Monitor
hungare:
1. felvigyázó (diák) 3. monitor (hajó) 4. nílusi varánusz
nederlande:
1. monitor (onderwijzer) 3. monitor (vaartuig) 4. nijlvaraan
pole:
2. monitor 3. monitor (okręt)
portugale:
1. monitor (estudante) 3. monitor(navio) 4. lagarto-monitor
slovake:
asistujúci žiak, pomocník učiteľa, radca
ukraine:
монітор, помічник учителя, учень-репетитор

monitori

Kontinue kontroli per tiucela rimedo: ĉiuj itineroj estos strikte monitorataj […] kaj vojaĝo tra la tuta lando estas verŝajne nepermesebla [5]; klimata monitorado [6]; la buĝeto antaŭvidis la kostojn de esplorado, projektado, disvolvo, konstruo, monitorado kaj gvidado dum unu jaro de medioedukadcentro [7]. SIN:superrigardi2, inspekti
5. Monato, Alice Liu: Bicikle al Nord-Koreio, 2014
6. Monato, Roberto Pigro: Protektanta biodiversecon, 2012
7. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, 2004
angle:
monitor
beloruse:
маніторыць, кантраляваць
ĉine:
监测 [jiāncè], 監測 [jiāncè], 监控 [jiānkòng], 監控 [jiānkòng]
germane:
monitoren, überwachen
japane:
モニタリングする

administraj notoj