ReVo
1kontakt/o JED

kontakto

1.
Intertuŝo de du objektoj aŭ personoj: potoj […] plenigitaj per ŝtonetoj, kiuj ĉe la kontakto kun fajro eksplodis [1]; li sentas sur siaj lipoj la kontakton de buŝo freŝa kaj parfumita [2]; elektra kontakto.
2.
Komunika interligo: je la dua post noktomezo ne venis plu respondo al nia kriado, kaj ni devis konstati, ke ni perdis la kontakton kun la ceteraj boatoj [3]; la oratoro prezentiĝas al la publiko, la konversacio komenciĝas, la kontakto stariĝas [4]; tiu animpaco […] estas la rezulto […] de viva kontakto kun la realaĵoj de la spirita vivo [5]. SIN:konekto
3.
(figure) Socia interrilato: ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj, oficialaj kaj neoficialaj, inter registaroj kaj inter privataj organizaĵoj kaj individuoj [6]; Serebrovskij estis kunligita kun Dobroĥotov almenaŭ per amika kontakto Metrop ; mi parolas […] pri kamaradeca kontakto de la Ruĝa armeo kun fabrikoj kaj uzinoj Metrop ; [li] vivadis preskaŭ en izoleco, sen kontakto kun la tumultaj aferoj de la granda mondo [7]; [ili] spionis lin por eltrovi liajn kontaktojn [8]; la tero tiam estis maldense loĝata kaj ke la kontaktoj inter la unuopaj grupoj estis tial malfortaj [9]; se la klasoj havas pli viglajn reciprokajn kontaktojn, iliaj lingvoj montras malpli da diferencoj [10]. VD:komunikado, komunikiĝo
angle:
contact
beloruse:
кантакт
bulgare:
контакт
ĉeĥe:
dotek, kontakt, spojení, styk
ĉine:
联系 [liánxì], 交往 [jiāowǎng]
france:
contact
germane:
1. Kontakt, Berührung, Fühlung, Fühlungnahme 3. Kontakt, Verbindung
hispane:
contacto
hungare:
érintkezés, kapcsolat
japane:
接触 [せっしょく], 連絡 [れんらく]
nederlande:
contact
pole:
kontakt, łączność, styczność, styk
portugale:
1. contato, contigüidade, toque
rumane:
contact, legătură, intrerupator
ruse:
контакт
slovake:
dotyk, spojenie, styk

kontakti

(x)
1.
Havi kontakton kun; intertuŝi: kontakti ion, kun, al io; kiam poeto presigas sian verkon, li ne kontaktas senpere kun la publiko [11]; en Londono la reprezentanto de UEA kontaktas kun trideko da NROj situantaj tie [12]; aborigenoj el multaj internaj tropikaj regionoj preskaŭ ne kontaktis kun la loĝantoj de ĉemaraj regionoj [13];
2.
Estigi kontakton inter si kaj alia objekto aŭ persono: ŝi sendas al [Stano] nekrologojn kaj ĝeneralajn informojn, serĉas recenzontojn de libroj, laŭnecese kontaktas malfruantajn „recenzuntojn“ [14]; mi kontaktas vin sen rezon', simple mi enuas, do mi rendevuas kun vi pere de telefon' [15]; sen averto, sen signal' [...] kun la dormema vagonar' kontaktis ĵus lokomotiv'! [16]; la esplorservo kontaktis atestantojn kiuj asertas, ke vi havis intiman rilaton kun via direktoro [17].
Rim.: Ĉi tiu senco ne aperas en PIV, sed la ekzemploj pruvas, ke ĝi ekzistas. En estinta aŭ estanta tempoj la diferenco inter ambaŭ sencoj estas malpli facile sentebla.
Rim.: Ĉi tiu senco povas esprimiĝi ankaŭ per „kontaktigi sin kun“ aŭ „kontaktiĝi kun“.
11. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
13. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, 2004
14. T. Steele: Unu tago en la vivo de la Centra Oficejo, Esperanto 2002-05
15. Ĵomart kaj Nataŝa: Telefono, http://lyrical.nl/song/11913
16. R. Schwartz: La Stranga Butiko, Vagonrestoracio
17. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 18
angle:
1. contact
beloruse:
1. кантактаваць, датыкацца 2. кантактаваць, зьвяртацца
ĉeĥe:
dotýkat se, stýkat se
ĉine:
2. 接洽 [jiēqià], 接触 [jiēchù], 联络 [liánluò], 联系 [liánxì]
france:
1. être en contact (avec), être en rapport (avec) 2. contacter, prendre contact, se mettre en contact
germane:
1. Kontakt haben mit, berühren, Verbindung haben mit
hispane:
contactar
hungare:
1. érintkezik, kapcsolatban van
japane:
接触している [せっしょくしている], 連絡を保っている [れんらくをたもっている]
nederlande:
1. contact hebben met
pole:
kontaktować
rumane:
contacta
ruse:
1. контактировать, соприкасаться
slovake:
dotýkať sa, stýkať sa

kontaktigi

(tr)
Estigi kontakton inter du objektoj aŭ personoj: kontaktigi elektrajn dratojn; ŝi kontaktigas la negrandan telerforman laŭtparolilon [al la radio-ricevilo] [18]; li faros ĉion eblan por kontaktigi vin kun la persono, kapabla solvi vian demandon [19].
18. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 6
19. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, I. Latiŝev trad. B. Kolker: Priservado laŭ la japana maniero, leciono 17a
beloruse:
наладжваць кантакт
ĉeĥe:
kontaktovat, navazovat styk, navázat, spojit
ĉine:
建立联系 [jiànlìliánxì], 触及 [chùjí], 触 [chù], 触摸 [chùmō]
france:
mettre en contact
germane:
kontaktieren, berühren, Verbindung aufnehmen
hungare:
érintkezésbe hoz, összekapcsol
japane:
接触させる [せっしょくさせる], 連絡を取らせる [れんらくをとらせる]
nederlande:
contact leggen met
pole:
skomunikować
rumane:
comunica
ruse:
установить контакт
slovake:
kontaktovať, naviazať, spojiť

kontaktiĝi

Iĝi en kontakto: li planis kontaktiĝi kun tiu servo kiel eble plej baldaŭ [20]; Spukavatem unue kontaktiĝis kun La Ligo antaŭ pli ol dek jaroj [21]; la spirita kontaktiĝo inter la diverslandaj proletoj fakte okazas nur pere de poliglotaj intelektuloj [22].
ĉine:
接触 [jiēchù]
france:
contacter, prendre contact, se mettre en contact ~iĝo: prise de contact.
japane:
接触する [せっしょくする], 連絡を取る [れんらくをとる]
pole:
kontaktować się
rumane:
de contact

kontaktilo

ELE Junto por elektre kontaktigi du partojn de cirkvito: li ne rimarkis la elektran kontaktilon kaj lumigis al si per alumeto [23]; li subite recitis la topografiajn memorojn de sia loĝejo, kiun li tiel bone konis […], ĉiu elektra kontaktilo mem venis sub lian manon, ĉio aplikis sin al li tie [24]. PRT:ŝtopilo, ŝtopilingoVD:konektilo, kontaktskatolo
beloruse:
раздым, канэктар, злучальнік, штэкер, штэпсэль, вывад (электрычны)
ĉeĥe:
kontakt, spínač, zástrčka
ĉine:
組織到一起 [zǔzhīdàoyìqǐ], 相连 [xiānglián], 联通 [liántōng], 鏈結 [liànjié], 鏈路 [liànlù], 联结器 [liánjiéqì], 连结者 [liánjiézhě], 配合者 [pèihezhě], 用于电脑网络 [yòngyúdiànnǎowǎngluò]
france:
connecteur (électrique)
germane:
Kontaktstück, Verbindungsstück, Stecker
hungare:
érintkező (villamos), csatlakozódugó, dugasz (villamos)
japane:
スイッチ [すいっち], 接触器 [せっしょくうつわ]
nederlande:
stekker, connector
pole:
kontakt
rumane:
sursa de tensiune
ruse:
разъём, коннектор, соединитель, вилка, штепсель, штеккер, вывод (напр. микросхемы) и т.п.
slovake:
kontakt, spínač, zástrčka

kontaktingo

(arkaismo) PV
1.
ELE Ampolingo: ŝi konsterniĝis, ke la kandelego jam estis forbrulinta, […] ŝi provis ripari la elektrokontaktingon [25].
2.
(evitinde) Ŝtopilingo: lia rigardo kaj aŭdo svagiĝis kiel ekrano kaj mikrofono, de kiuj la kabloj tiriĝis el la kontaktingo [26].
25. Monato, Laimius Stražnickas: Pri la aferoj misteraj, 2005
26. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto, 2010
angle:
1. socket, jack
beloruse:
1. разэтка (электрычная), гняздо (электрычнага раздыма), цокаль (электралямпы)
ĉeĥe:
1. zásuvka (elektr.)
france:
1. douille (d'ampoule)
germane:
1. Fassung (Lampe)
hungare:
1. dugaszolóaljzat, konnektor
nederlande:
1. contrastekker
pole:
1. gniazdo elektryczne
rumane:
1. priză
ruse:
1. розетка, цоколь (электролампы), гнездо (электрического разъёма) и т.п.
slovake:
1. objímka (el. tech)

administraj notoj

pri ~ilo:
    (1) Kia nuanco disde "konektilo"?
    (2) La PV-a difino sugestis, ke la senco estas "ĵaka
    sxtopilingo".
    [MB]
  
pri ~ingo:
     Tiu ĉi derivajxo estis tiel reredaktita de Jurij, ke ĝi
     sinonimis kun "ŝtopilingo". Tamen la referenco al
     "ĵako" (sin) ne koheris kun la tuto kaj tia senco tute ne ekzistas en PIV-oj,
     kiuj eĉ ne konas la vorton. Cetere la kapvorta formo
     "kontakt(il)ingo", pro paralelo kun ŝtopilo/ŝtopilingo, sugestis, ke
     "kontaktilo" kaj "kontaktilingo" estas simetriaj pecoj, dum "kontaktilo" konsistas
     el ambaŭ pecoj. Mi trovis pli saĝe reveni al la PV-a redakto, lasante
     la jamajn tradukojn en komento.
     [MB]