*io
- 1.
- Nedifina pronomo, montranta objekton, aferon, ideon, fenomenon kiun oni ne povas aŭ ne volas indiki precize: kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan [1]; io mankas en la skribilaro; ĝi ne estas ankoraŭ io gravaZ ; saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion PrV ; mi aŭdis, ke li pro io forveturisZ ; pli bona io ol nenio PrV ; „Vidu, nun mi estas brusta pinglo!“ diris la flikilo, „mi sciis, ke mi atingos honoron, el io fariĝas io!“ [2].
- 2.
- Nedifina pronomo, montranta iun objekton el serio da similaj, ne gravas kiun: ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero [3]; ĉu vi havas ion por manĝi?; li fajfis ion el Verdi (iun melodion de Verdi).
Rim. 1:
Io neniam estas uzata pri personoj. Sed oni ĝin
uzas fojfoje kiel determineblan nomon:
sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?
[4];
se iu ion okupas, tiam en tiu momento la io estas
okupata de la iu
[5].
En tia okazo, la korelativa rilatpronomo povas esti kiu
(kiel por substantivoj), kaj ne kio (kiel por la
pronomo):
en la dirita lando estas nun farata io, kio nin
kiel Esperantistojn ne povas ne tuŝi
[6];
tamen:
kaj ambaŭ opiniis, ke en ĝi troviĝas multe da io,
kio
similas al ilia propra historio, kaj ĝuste tio plej bone
plaĉis al ili
[7].
Rim. 2:
Zamenhof skribis [Lingva Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio]:
Pri „ioj“, „tioj“,
„kioj“ ktp.
Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi
multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la
praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en
multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne
permesas. „Tio“ prezentas ja ne ian difinitan
objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo
restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas
el
unu objekto aŭ el multaj. Tamen se aperas ia tre malofta
okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn
vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion
ĉi ne malpermesas. Ekzemple:
lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu
aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al
li grandan forton.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 5:8
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 293
6. L. L. Zamenhof: La parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista, 1906-08-28.
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 5:8
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 293
6. L. L. Zamenhof: La parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista, 1906-08-28.
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
- angle:
- 1. something 2. anything
- beloruse:
- 1. штосьці, нешта 2. што-небудзь, што заўгодна
- bulgare:
- нещо
- ĉeĥe:
- cosi, něco
- france:
- quelque chose
- germane:
- etwas
- hispane:
- algo
- hungare:
- valami
- japane:
- ある物 [あるぶつ], ある事 [あること], 何か [なにか]
- nederlande:
- iets
- pole:
- coś
- portugale:
- 1. algo (pronome indefinido) 2. alguma coisa
- rumane:
- ceva, termen general pentru lucruri nedefinte (nementionate)
- ruse:
- 1. нечто, что-то, кое-что 2. что-нибудь, что-либо
- slovake:
- niečo dačo, čosi
- tokipone:
- ijo
- ukraine:
- щось, що-небудь
- volapuke:
- bos
io kaj alio
administraj notoj
~:
Mankas verkindiko en fonto.