2indikativ/o
indikativo
- 1.
-
Modalo,
prezentanta informon kiel realan fakton, sendepende
de kondiĉo aŭ volo.
- 2.
-
Verba modalo,
kiun havas la verboformoj en ĉefpropozicioj de
la indikativaj frazoj:
„mi vidas“, kaj „aŭdante“ estas
ekzemploj pri verba indikativo.
Rim.:
En Esperanto la saman eksteran formon
(moduson) havas ankaŭ verboj
el demandaj kaj negaj propozicioj, kies senca modalo ne
estas indikativo1; en aliaj
lingvoj verboj de tiuj nerealaj modaloj ofte havas apartan
formon gramatikan. La tradicia terminaro de Esperanto
sekvas la formon, kaj klasas demandajn kaj negajn verbouzojn
kiel indikativon.
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- 1. declarative mood, indicative mood 2. fact mood, indicative
- beloruse:
- 1. рэальная мадальнасьць 2. абвесны лад
- ĉeĥe:
- indikativ, oznamovací způsob
- ĉine:
- 直陈式 [zhíchénshì]
- france:
- 2. indicatif (gramm., subst.)
- germane:
- Wirklichkeitsform, Indikativ
- hispane:
- indicativo
- hungare:
- kijelentő mód, indicativus
- japane:
- 直説法 [ちょくせつほう]
- nederlande:
- indicatief, aantonende wijs
- pole:
- tryb oznajmujący, indicativus
- portugale:
- indicativo (lingüística;
subst.)
- ruse:
- 1. реальная модальность 2. изъявительное наклонение
- slovake:
- oznamovací spôsob
- ukraine:
- дійсний спосіб, індикатив
indikativa frazo
-
Frazo esprimita
kiel konstato, fakto, aserto:
„Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de
februaro de la jaro mil sepcent tridek dua“ estas
indikativa frazo.
- angle:
- narrative sentence, clause of statement
- beloruse:
- апавядальны сказ
- hungare:
- kijelentő mondat
- pole:
- zdanie oznajmujące
- ruse:
- изъявительное предложение, повествовательное предложение
administraj notoj
~o:
Mankas fontindiko.
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a frazo:
Mankas fontindiko.
~a frazo:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.