moduso
- 1.
- Ekzistomaniero, ĉiu el la diversaj formoj en kiuj aperas unu sama esenco; eco kiun objekto posedas en iu(j) el siaj statoj (kontraste al esenca, konstanta atributo).
- 2.
- Klaso da verboformoj, posedantaj unu saman sintaksan karakteron (laŭ tio kiajn frazrolojn povas havi la koncernaj formoj, kiajn komplementojn ili povas enkonduki): infinitivo estas moduso kelkrilate simila al substantivo, ĉar ĝi povas roli kiel subjekto aŭ objekto; a-participo estas moduso posedanta la ecojn de adjektivo; „vidas“, „vidis“, „vidus“ apartenas al la „persona“ moduso (finitivo) de la verbo „vidi“, ĉar ili postulas indikon de la aganto (1a, 2a, 3a persono).
- 3.
- Reĝimo3: kiam oni premas denove la enigoklavon, oni forlasas la skribomoduson kaj reiras al la tekstomontra moduso [1].
Rim.:
Kelkaj vortaroj (ekz-e GFEF
)
indikas „moduso“n kiel sinonomon por
modalo. Mi tamen opinias
ke la internacia vortuzo ebligas klare apartigi la tre diversajn
sencojn de tiuj vortoformoj, kaj atribui al „modalo“
pli internacian kaj malpli eklektikan signifon.
[Sergio Pokrovskij]
1.
Uli Ender: Programlingvo E koncize
- beloruse:
- 1. модус 2. форма (дзеяслова) 3. рэжым
- ĉeĥe:
- modus, způsob
- ĉine:
- 1. 節奏模式 [jiézòumóshì], 节奏模式 [jiézòumóshì], 情态 [qíngtài], 情態 [qíngtài]
- france:
- (le) mode
- germane:
- 1. Modus 2. Verbform 3. Modus
- hungare:
- 1. módusz 2. igealak 3. üzemmód
- katalune:
- mode
- pole:
- 1. modus 2. tryb
- portugale:
- modo
- rumane:
- 1. modus 2. mod
- ruse:
- 1. модус 2. форма (глагола) 3. режим
- slovake:
- modus, spôsob
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.