-i
- Finaĵo markanta la infinitivon ĉe verbo: dum ridado povas dolori la koro [1]; la Kristaneco ordonas al ni pardoni al niaj malamikoj, ami nian proksimulon [2]; ĉu hundo aŭ ĉevalo […] ― plori ili povas, sed ridi ― tiun kapablon havas nur la homo [3]; granda feliĉo estas ami [ŝin] IK ; [li] ludis inspirite sur harpo, por laŭdi kaj glori la Eternulon [4]; [ili] alvenis al Jordan […] kaj ili tradormis tie la nokton, antaŭ ol transiri [5]; la princo anstataŭ rigardi saltis sur la vojeton kaj baris la vojon [6]. -as, -is, -os, -us, -u
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:13
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 25:3
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 3:1
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III

- beloruse:
- афікс неазначальнай формы дзеяслова ў эспэранта
- france:
- (infinitif de verbes)
- germane:
- -en (Infinitiv)
- ide:
- -ir (estinteco), -ar (estanteco), -or (estonteco)
- volapuke:
- -ön