*hok/o PV

*hoko

1.
Kurbigita, ĝenerale pinta ferpeco, uzata por altiri al si ion aŭ por pendigi ion sur ĝi: la blanka vesto, kiu pendas tie sur la hoko [1]; pendigu vian mantelon sur la hoko; kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko PrV ; faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapiŝojn unu kun la alia per la hoketoj [2]; sur la breto sub la vesthokaro kuŝis vintra ĉapo [3]; [la kajerojn mi starigis] inter la ŝtipojn kaj per la fajrohoko (fajrostango) taŭzis la foliojn [4].
a)
Pordhoko: pordo turniĝas sur sia hoko, kaj maldiligentulo sur sia lito [5]; la pordoj de la preĝejo knarante turnas sin sur siaj hokoj [6]; la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte [7].
b)
Fiŝhoko: ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko PrV ; la fiŝkaptisto ĉiutage ĵetis en la maron sian fiŝhokon kaj tiel li kaptadis kaj kaptadis la fiŝojn [8]; (figure) ruzulojn kaj kanajlojn [...] mi kaptadis sur hokon [9].
VD:agrafo, kroĉilo.
2.
TIP Hokforma kromsigno.
a)
Ronda hokforma kromsigno kiel tiu super u ĉe Esperanta litero ŭ, unikoda mallongigo: „ŭ“. la kromsignon super la esperanta litero ŭ oni tradicie nomas (ronda) hoketo ... anstataŭ ronda hoketo la vortaro angla-esperanta (benson 1995) proponas la neologismon brevo [10] La diakritilo ˘, i.a. la supersigno de la Esperanta ŭ, rondigita hoketo kutime indikanta mallongan prononcon de vokalo. [11] VD:ŭ
b)
Pinta hokforma kromsigno kiel tiu super c ĉe ĉeĥa litero č, unikoda mallongigo: „č“. anstataŭ pinta hoketo PIV havas la esprimon duobla korno, kiun benson 1995 ŝanĝis al dukorno [12] Kojnoforma supersigno ˇ(renversita ĉapelo), inventita de ĉeĥaj skribistoj kaj uzata en multaj Orient-Eŭropaj (ĉeĥa, latva, litova, kroata, slovaka, slovena) kaj Orientaj lingvoj (ofte en transskriboj), precipe por esprimi la ŝuŝajn sonojn ŝ, ĵ, ĉ (per š, ž, č), aŭ molan prononcon (Ď, Ě, Ň, Ř, Ť). [13]
angle:
hook 2.a breve 2.b caron, hacek, wedge, inverted circumflex, inverted hat
beloruse:
крук, гак
bretone:
1.a mudurun 1.b higenn 1. krog
bulgare:
1. закачалка
ĉeĥe:
hák, háček na ryby, skoba 2.b háček
ĉine:
[dá], 鉅 [jù], 鉤 [gōu], 鉤子 [gōuzi]
france:
1.a gond fajro~o: tisonnier. 1.b hameçon 1. crochet, patère
germane:
Haken 1.a Angel (Tür) 1.b (Tür)Angel 1. Kleiderhaken 2.a Breve, Kürzezeichen 2.b Hatschek, Haček
hispane:
anzuelo 1. garfio, gancho
hungare:
1.a sarokvas (ajtón) fajro~o: piszkavas. 1.b horog 1. horog, kampó, akasztó
itale:
1.a gangero, cardine 1.b amo 1. gancio, uncino 2.a breve (fon.) 2.b pipa (fon.), accento anticirconflesso, hacek
japane:
[かぎ], フック [ふっく], 釣り針 [つりばり]
katalune:
ganxo, garfi, perxa 1.a frontissa fajro~o: atiador. 1.b ham ankoraŭ la ezoko ne estas sur la ~o: no venguis la pell de l'ós... (sense haver-lo mort). 2.a breu (signe) 2.b anticircumflex, hàtxec
latinece:
2.a brevis
nederlande:
haak
pole:
1. hak 2.a brevis 2.b daszek
portugale:
anzol 1.a dobradiça 1. gancho, gafa
ruse:
крюк, крючок 2.a кратка
serbe:
2.b kvaĉica
slovake:
háčiť, ťažkosti
svahile:
chango
tibete:
ལྕགས་ཀྱུ་
ukraine:
гак, завіса

hoka

Kurba kiel hoko: hoka nazo; Migra falko [...] ofte rompas la kolon de kaptito per sia akra hoka beko [14].
angle:
hook, hooked
beloruse:
крукавы, гакавы
bretone:
krogek, kromm ~a nazo: fri sparfell.
ĉeĥe:
opatřený hákem, zahnutý
france:
aquilin, busqué, crochu, recourbé
germane:
Haken-, hakenförmig, hakenartig, hakig ~a nazo: Hakennase.
hispane:
ganchudo, -a, curvo (como anzuelo)
hungare:
horgas, kampós
itale:
a uncino
japane:
かぎ状の [かぎじょうの], かぎの付いた [かぎのついた]
katalune:
ganxut, corbat
nederlande:
haakvormig, krom
pole:
haczykowaty
portugale:
adunco, curvo (como anzol)
ruse:
крюкообразный , крючковатый
slovake:
hákovitý, zahnutý
ukraine:
схожий на гачок, гачкуватий

hoki

(tr)
1.
Kroĉi per hoko: hoki fiŝon; magia fiŝhoko, kiu nur apartenas al la plej saĝa homo, kion vi volas, tion ĝi hokas [...] tuj post lia alvoko, fiŝo jam estas hokita [15].
2.
Fari hokforma: la fuliko havas parte lobojn en siaj longaj fortaj fingroj kiuj kun la verdecaj kruroj hokas dumfluge [16]. VD:arkigi, fleksi 1, kurbigi
15. Wei Yubin: Ravema Fiŝkaptisto , Penseo, n-ro 167, p. 4a
16. Vikipedio, Nigra fuliko
angle:
hook
beloruse:
1. лавіць на крук 2. надаваць форму крука, курчыць
ĉeĥe:
chytat (ryby) na udici
ĉine:
1. 引上鉤 [yǐnshànggōu], 掛…於鉤上 [guà…yúgōushàng]
germane:
1. haken, anhaken, einhaken, festhaken 2. biegen, beugen, krümmen
hispane:
1. enganchar
hungare:
1. kihorgászik, beakaszt (horoggal), megfog (horoggal)
itale:
1. agganciare, uncinare 2. incurvare (piegare)
japane:
引っかける [ひっかける], 釣る [つる]
katalune:
1. enganxar, punxar 2. corbar
nederlande:
1. aan de haak slaan
pole:
1. haczyć, zahaczać
portugale:
1. fisgar
ruse:
1. поймать на крючок, зацепить крючком
slovake:
zavesiť na vešiak

fiŝhoki

(tr)
Fiŝĉasi per hokfadeno: sovaĝaj grizaj kornikoj en Israelo lernis uzi panerojn por fiŝhoki [17].
angle:
fish, go fishing
beloruse:
вудзіць, лавіць вудай
bretone:
pesketa (war-bouez un higenn)
ĉine:
垂釣 [chuídiào], 釣 [diào], 釣魚 [diàoyú]
france:
pêcher (à la ligne)
germane:
angeln
hungare:
horgászik
itale:
pescare (prendere all'amo)
japane:
つる
katalune:
pescar (amb canya)
nederlande:
vissen, hengelen
pole:
wędkować, łowić ryby na sznur haczykowy
portugale:
fisgar
ruse:
удить рыбу
ukraine:
вудити рибу, ловити рибу (вудкою)

*pordhoko [18]

TEK Fera akseto, kiun oni fiksas ĉe pordofosto kaj ĉirkaŭ kiu turniĝas ringo (pordhokringo) fiksita ĉe la klapego de pordo aŭ fenestro: la grizulo trapasante alkroĉiĝis al la pordohoko kaj peceto da felo elŝiriĝis [19]; la pordhokoj kaj la seruro estis rustiĝintaj kaj funkciis malbone, sed mi venkis la malfacilon IK . VD:ĉarniro
angle:
door hinge
beloruse:
стрыжань завесы
ĉeĥe:
dveřní pant, stěžeje, závěs dveří
ĉine:
門鉸 [ménjiǎo], 枢 [shū], 門樞 [ménshū]
france:
gond
germane:
Türangel
hungare:
sarokvas (csap), ajtópántcsap
japane:
肘金 [ひじかね]
pole:
zawiasa
ruse:
стержень дверной петли
slovake:
pánt, záves dverový
ukraine:
дверна завіса

hokfadeno, hokŝnuro

Fadeno provizita per hoko(j) por fiŝkapti: hodiaŭ ni veturas fiŝhoki ‐ ĉasi fiŝojn per hokfadeno [20]; „la Ĝojo“ projektas reinvesti siajn profitojn en la akirado de dua barko, kiu specialiĝos en la fiŝkaptado per hokfadeno [21].
20. Hoko , paragrafo 3
21. Monda Solidareco kontraŭ Malsato Projekto N°: 96.09.TG
angle:
fishing line
beloruse:
лёска
bretone:
linenn (evit pesketa)
ĉine:
釣絲 [diàosī]
france:
ligne (pour la pêche)
germane:
Angelschnur, Angelleine
hungare:
damil, horgászzsinór, horgászzsineg
itale:
lenza, palamito, corona (lenza)
japane:
釣り糸 [つりいと]
katalune:
llinya, canya de pescar
nederlande:
vislijn, vissnoer
pole:
sznur haczykowy, żyłka wędkarska
portugale:
linha de pesca
ruse:
леска
ukraine:
вудка

administraj notoj

pri pord~o :
    PIV1 citas plurajn ekzemplojn
    de "hoko" sola kun la senco "pordhoko".
    Cetere "~hokringo" estas stranga. Mi ne vidas tiun ĉi
    parton de la ĉarniro kiel ringon, sed ja prefere kiel ingon.
    Supozeble temas pri tajperaro en PV. GDFE subtenas tiun
    impreson, tradukante fr. "paumelle" al "pordohokingo". Tiu
    termino meritas apartan drv.
    [MB]
  
pri ~fadeno, ~ŝnuro:
Prefere ŝovu al faden; ŝnur/