*vizit/i *viziti serĉi 'viziti' [vizit.0i] (tr) 1.[vizit.0i.iun] Iri por vidi iun hejme kaj pasigi tie kelkan tempon: antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon [1]; mia najbaro ordinare vizitas min ĉiutage [2]; la murmurema kancelariano […] venis vizite kaj sidis sur la sofo [3]; Ŝimŝon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, […] sed ŝia patro ne permesis al li eniri [4]; mi malsanis, kaj vi vizitis min [5]; mi esperas vin viziti travojaĝante [6]; ĉiun matenon la kuracisto vizitas siajn klientojn; li rondevizitis la vilaĝojn, instruante [7]; (figure) lin ne vizitas beno de l' prospero [8]; ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn [9]. 2.[vizit.0i.ion] Iri por vidi ion: teatramanto ofte vizitas la teatron [10]; viziti urbon, muzeon; viziti butikan kvartalon [11]; somere mia fratino kaj mi ofte estis ekzilitaj kamparen al la geavoj, dum la gepatroj vizitis Kongreson [12]; la konferenco estis bone vizitita; iri viziti tiun foran insulon kun la celo vidi propraokule tiujn imponajn bestojn [13]. 3.[vizit.0i.frekventi] Vizitadi, frekventi: viziti lernejojnVdE ; unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon Marta ; la universitaton vizitis ankaŭ generalo Grandt FK . 4.[vizit.0i.RET] Perrete uzi retejon, t.e. legi retpaĝojn ktp: se vi vizitas ties retpaĝojn, vi legos ĉion, kion seborganoj anoncas al la mondo pri sia „lando“ [14]. 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §20.2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 15:15. La Nova Testamento, Mateo 25:366. La Nova Testamento, Romanoj 15:247. La Nova Testamento, Marko 6:68. Manoel Borges dos Santos: Poemoj, Monato, 2000/04, p. 329. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 59:510. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §32.11. Marjorie Boulton: Dinomanio, Monato, 1994/02, p. 1612. Sten Johansson: Hitler, Maŭ, Strindberg kaj mi, El «Ĝis revido krokodilido!», 199613. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 1814. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8 angle: visit beloruse: наведваць, візітаваць bulgare: посещавам ĉeĥe: docházet, navštíviť, navštívit, navštěvovat, podívat se, zajít france: visiter 1. rendre visite 2. visiter germane: 1. besuchen 2. besuchen, besichtigen 3. besuchen greke: επισκέπτομαι hebree: לבקר hispane: visitar hungare: 1. meglátogat, felkeres 2. meglátogat, megtekint 3. jár (vhova) indonezie: mengunjungi japane: 訪問する [ほうもんする], 訪れる [おとずれる], 行く [いく], 通う [かよう], 登校する [とうこうする] katalune: visitar nederlande: bezoeken portugale: 1. visitar 2. visitar 3. frequentar ruse: посетить, навестить, нанести визит 1. нанести визит slovake: navštíviť, zavítať, ísť na návštevu svede: 1. besöka 2. besöka tibete: ལྟ་སྐོར་བྱེ་ ukraine: відвідувати, навідувати, робити візити, бувати, ходити, приходити volapuke: visitön vizite serĉi 'vizite' [vizit.0e] [vizit.0e.por] Por viziti: ŝi venis vizite por unu tago [15]; kiam ni tiel sidos kune, venos vizite la doma spirito, li kantos al vi ĉiujn kantojn de la paŝtistinoj [16]; ŝi estis vizite en unu altklasa domo en la urbo Fab3 . 15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj beloruse: зь візітам, наведваючы germane: zu Besuch ukraine: з візитом vizitoserĉi 'vizito' [vizit.0o] [vizit.0o.KOMUNE] Ago viziti: mia vizito faris al li grandan plezuron [17]; (figure) (frazaĵo) mizero faras viziton, ne atendante inviton PrV ; longa, mallonga vizito; kondolenca vizito; la svedoj jam multfoje kaj multnombre faris vizitojn en Polujon [18]; mi kun plezuro rememoras mian nelongan laboran viziton en tiun landon en majo de la 1997a jaro [19]; polica vizito al sindikato fariĝas „rutina“ en demokratia ŝtato [20]; venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago [21]; rapida vizito al la angla Vikipedio instruis al mi […], ke por anglo „pudding“ estas sinonimo de „dessert“. [22]. Rim.: En la lingvo estas iom da hezito pri la amplekso de la nocio vizito: ĉu ĝi estu limigita je nura restado, gastado ktp ‐ aŭ entenu kaj la alvenon, kaj la restadon. La diferenco montriĝas kiam temas pri loko kiu rolas kiel celo de vizito: ĉu vizito en biblioteko aŭ vizito en bibliotekon? Ambaŭ uzoj ekzistas en la lingvo; la dua ebligas pli distingeman uzon de la komplementoj, simetrie kun la verba formo, kp: mi vizitis plurajn hejmojn tie; ‐ mi multe vizitis tie; ‐ mi faris multajn vizitojn tie („tie“ aperas kiel loka, fona komplemento). Kaj kontraste: mi faris multajn vizitojn tien (ekz-e „ĉe ŝian tombon“, „tien“ aperas kiel cela komplemento). Kp ankaŭ: Knut volis fari viziton al la patro de Anjo [23]; pilgrimado al la sanktaj lokoj kaj vizitoj al historiaj vidindaĵoj [24]. [Sergio Pokrovskij] 17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §20.18. V. Langlet: Vojaĝimpresoj, 189519. S. Pokrovskij: Pilgrimo en la Sanktan Landon, La Ondo de Esperanto, 1999:11 (61)20. Monato, João José Santos: La saĝeco de Sócrates, 200721. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 9:722. Monato, Petro De Smet': Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!, 200823. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko24. L. Elbakjan: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismoMonato afrikanse: besoek albane: vizitë amhare: ጉብኝት angle: visit arabe: زيارة armene: մուտքը azerbajĝane: səfər beloruse: наведваньне, візіт bengale: দর্শন birme: အလည်အပတ် bosne: posjeti bulgare: посещение, визита ĉeĥe: návštěva dane: besøg estone: visiidi eŭske: bisita filipine: pagbisita france: visite galege: visita germane: Besuch greke: επίσκεψη guĝarate: મુલાકાત haitie: vizit haŭse: ziyarar hebree: ביקור hinde: यात्रा hispane: visita hungare: látogatás, megtekintés igbe: nleta indonezie: kunjungan irlande: cuairt a thabhairt ar islande: heimsókn japane: 訪問 [ほうもん] jave: riko jide: באַזוכן jorube: ibewo kanare: ಭೇಟಿ kartvele: შესვლა katalune: visita kazaĥe: бару kimre: ymweliad kirgize: баруу kmere: ដំណើរទស្សនកិច្ច koree: 방문 korsike: ìsita kose: utyelelo kroate: posjet kurde: serdan latve: apmeklējums laŭe: ການຢ້ຽມຢາມ litove: apsilankymas makedone: посета malagase: fitsidihana malaje: lawatan malajalame: സന്ദര്ശനം malte: żjara maorie: haerenga marate: भेट monge: mus ntsib mongole: айлчлал nederlande: bezoek nepale: भ्रमण njanĝe: ulendo okcidentfrise: besite panĝabe: ਦੌਰੇ ਨੂੰ paŝtue: سفر portugale: visita ruande: gusura ruse: визит, посещение samoe: asi sinde: دوري sinhale: සංචාරය skotgaele: turas slovake: návšteva slovene: obisk somale: booqasho ŝone: kushanya sote: etela sunde: nganjang svahile: ziara svede: besök taĝike: боздид taje: การเยี่ยมชม tamile: வருகை tatare: килү telugue: పర్యటన ukraine: візит urdue: دورہ uzbeke: tashrif vjetname: lần volapuke: visit zulue: ukuvakasha vizitadiserĉi 'vizitadi' [vizit.0adi] (tr) 1.[vizit.0adi.iun] Ofte aŭ regule viziti1: mi vizitadis lin almenaŭ unu fojon ĉiujare [25]; ili vizitadis ŝin ĉiun nokton [26]; ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro [27]. 2.[vizit.0adi.ion] Iradi regule ien, por tie lerni: ŝi devis vizitadi la lernejon kaj lerni kudri [28]; „la moroj de la mondo postulas“, ŝi diras, „ke infanoj nuntempe vizitadu gimnazion“ [29]. frekventi25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Turgardisto Ole26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro27. La Nova Testamento, La agoj 2:4628. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj29. Ŝalom Alejĥem, tr. Zamenhof: La gimnazio beloruse: наведваць (часта, рэгулярна) france: fréquenter japane: 通う [かよう], 通学する [つうがくする] ruse: 1. посещать, навещать 2. посещать ukraine: відвідувати (школу і т.п.) vizitadoserĉi 'vizitado' [vizit.0ado] Vojaĝeto por komerco, plezuro, aŭ edukado kiu havas serion de haltoj kaj ofte revenas al la komenco de la vojaĝo. Kutime ankaŭ ĝi estas gvidita per aŭ ĉiĉerono aŭ alia gvidilo. vizitado kun E-ĉiĉerono de mondfamaj vidindaĵoj de antikva Samarkando ktp. [30]; post la vizitado de Bydgoszcz kun E-ĉiĉerono, la kongreso estis inaŭgurita en la Vojevodia Kulturcentro. [31]; Krome, tiu informo taŭgos dum vizitado de bazilikoj en monaĥejoj, pri la plej famaj el kiuj temas en aparta ĉapitro. [32]; 30. La Ondo de Esperanto, Milan Zvara: AERU en la koro de la Granda Silka Vojo31. La Ondo de Esperanto, Eric Walker: IEK-932. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Granda vojaĝo kun malgranda gvidlibro angle: tour (of museum, historic building, sites) vizitanto serĉi 'vizitanto' [vizit.0anto] [vizit.0anto.iu] Iu, kiu vizitas: se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis […], facilanime vi lin toleras [33]; Wygrycz leviĝis kaj, etendante al la vizitanto sian longan, ostan manon IK ; oni simple tiranis lin, kaj liaj ekzekutistoj estis vizitantoj de ĉiuj specoj kaj rangoj [34]; latunaj butonoj […] frotpurigitaj por la honoro de la vizitanto [35]. 33. La Nova Testamento, II. Korintanoj 11:434. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo angle: visitor beloruse: наведвальнік, візытэр, візытант germane: Besucher japane: 訪問者 [ほうもんしゃ], 来訪者 [らいほうしゃ], 参観者 [さんかんしゃ], 面会人 [めんかいにん], 見舞客 [みまいきゃく] tibete: མགྲོན་པོ་ ukraine: відвідувач, візитер vizitindaserĉi 'vizitinda' [vizit.0inda] [vizit.0inda.TUR] Tre vidinda, kurioza, impresa aŭ interesa: vizitindaj napolaj ĉirkaŭaĵoj: Pompejo kaj Herkulano, Vezuvio, kelkaj konataj insuloj kaj urboj [36]; Svislando estas lando bela, kiu estas vizitinda [37] vizitindas deko da cisterciaj kaj benediktaj abatejoj, kiujn la historio postlasis [38]. 36. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Malkovru Napolon!, 200837. -: Frazo 1954375a, Tatoeba, 2012-10-2638. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003 beloruse: цікавы, варты наведваньня france: curieux (qui mérite une visite) administraj notoj