*vestibl/o *vestiblo serĉi 'vestiblo' [vestib.0o] en: 1.[vestib.0o.ARKI] en: Enira parto de domo, tra kiu oni atingas la ĉambrojn: Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon [1]; li venigis min en la vestiblon de la domo [2]; en la vestibloj la fenestroj estis direktitaj ĉe ĉiuj flankoj internen [3]; la ĉambro havis la aspekton de Holstinia vestiblo [4]; ili loĝis en kelo […], al kiu la eniro kondukis tra pavimita vestiblo [5]; tio estis granda vestiblo, ĉirkaŭita per kolonaro kaj pavumita per mozaiko [6]; li […] elpuŝigas sin kune kun li en la vestiblon [7]. antaŭĉambro1, fojeroakceptejo, koridoro1, pasejo 2.[vestib.0o.ANA] en: Enira kavo de pli granda kavo en kelkaj organoj: vagina vestiblo naza vestiblo buŝa vestiblo vagina vestiblo, en kiu komenciĝas la uretro kaj la vagino [8]; ĉe la supro de la kapo estas okulpunktoj, malsupre de kiuj estas vestiblo kaj buŝo [9]. 3.[vestib.0o.orel] en: Organo de ekvilibro, lokita en la interna orelo (labirinto). 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:232. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:483. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:164. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 11a8. Vulvo - Vikipedio9. Brankiostomo - Vikipedio angle: 1. vestibule, lobby, entrance hall beloruse: 1. вэстыбюль, пярэдні пакой 2. перадсэрдзе, прысэрцак, пярэдняя камора (унутранага воргана) 3. косны лябірынт (унутранага вуха) ĉeĥe: předsíň, vchod, vestibul, vestibulum france: 1. entrée (vestibule), vestibule 2. vestibule (cavité) 3. vestibule (organe) germane: 1. Diele [Flur], Eingangsbereich, Ern [regional], Flur, Korridor, Vorraum, Vestibül [ark] 2. Vorhof (Medizin) 3. Vestibularapparat greke: 1. προθάλαμος hispane: 1. entrada (vestíbulo), vestíbulo 2. vestíbulo (cavidad) vagina ~o: vestíbulo vaginal. naza ~o: vestíbulo nasal. buŝa ~o: vestíbulo bucal. 3. vestíbulo (órgano) hungare: 1. előcsarnok, tornác, pitvar itale: 1. vestibolo (arch.) 2. vestibolo (cavità) vagina ~o: vestibolo (della vagina). naza ~o: vestibolo (nasale). buŝa ~o: vestibolo (della bocca). 3. vestibolo (organo) japane: 玄関 [げんかん], 入口の広間 [いりぐちのひろま], エントランスホール, 前庭 [ぜんてい] katalune: vestíbul 1. rebedor 2. vestíbul 3. laberint nederlande: 1. hal, vestibule pole: 1. westybul, hol (pomieszczenie), przedsionek portugale: 1. vestíbulo rumane: 1. antreu, vestibul ruse: 1. вестибюль, сени vagina ~o: преддверие влагалища. buŝa ~o: преддверие носа. 3. преддверие лабиринта (уха), вестибулярный аппарат slovake: predsieň, vestibul ukraine: вестибуль, передпокій, прихожа (у знач. ім.), передня (у знач. ім.), сіни, присінок administraj notoj