Aldoni tradukojn al ReVo:

vehikl/o

vehiklo

serĉi 'vehiklo'
[vehikl.0o]
Transportilo, perilo: la libro fakte traktas frazeologion kaj ne vere Esperanton, [kiu] servas nur kiel vehiklo por esplori frazeologian terenon en planlingva medio [1]; la usonangla lingvo iĝis vehiklo por la disvastigo de la valoroj de la anglosaksa socio [2]; MED denga febro kaj flava febro, la vehikloj de iliaj virusoj estas kuloj [3]; mi do apogas la movadon sed bedaŭras ke ĝi vehiklas lingvon kiu pluraspekte ne taŭgas por la tasko [4]. SIN:helpilo, rimedo
1. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
2. Monato, Garbhan MacAoidh: La angla, ĉu troja ĉevalo?, 2004
3. Monato, Vladimir Lemelev: Epidemiaj sekvoj en Eŭropo, 2007
4. La Ondo de Esperanto, 2002, №4
beloruse:
транспартны сродак
germane:
Vehikel, Mittel zum Zweck

administraj notoj