*tril/o PV *trilo serĉi 'trilo' [tril.0o] [tril.0o.MUZ] Melodiornamo kiu plurfoje rapide alternigas la tonon kun alia tono duon- aŭ plendute diferenca: li ornamis la melodion per perfekta aro de tiuj plibeligaĵoj kiujn sakŝalmistoj ŝatas kaj nomas „triloj“ [1]; Hel-tinte trile glitas ⫽ De l' rido gaja gamo [2]; li aŭdis gajajn trilojn de facilkoraj birdetoj [3]; nigroblanka klavaro de la mekanika fortepiano kuras […] obtuzigante la kunvenintojn per tondraj triloj Metrop ; birdoj fajfis sagacajn trilojn Metrop . 1. R. L. Stevenson, trad. A. Goodheir: Forkaptita, Kardo, 19762. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tentado3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI angle: trill, warble beloruse: трэль bulgare: трилер ĉeĥe: trylek france: trille germane: Triller hungare: trilla japane: トリル, 顫音 [せんおん] katalune: trinat nederlande: triller pole: trel, tryl portugale: trilo, quebro repetido, trinado, trino ruse: трель slovake: trilok ukraine: трель triliserĉi 'trili' [tril.0i] (ntr) [tril.0i.MUZ] Aŭdigi trilojn: aŭdiĝis trilado de la najtingalo [4]; li trilas kanteton [5]; la violonĉelisto ekludas la saman melodion, ravige la sonoj de la unua parto triladas tra la ĉambro [6]; la paruoj, kiuj dum la tuta vintro pepis per raŭkaj voĉetoj, jam triletis klartone [7]; trili kiel juna knabino [8]; furioze triladis harmoniko Metrop . ĉirpi, jodli, sonori1, tinti1, ululi, vibri2 4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto8. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II angle: trill, warble beloruse: выдаваць трэлі ĉeĥe: štěbetat ĉine: 啭 [zhuàn], 囀 [zhuàn], 顫聲唱 [zhànshēngchàng], 颤声唱 [zhànshēngchàng] france: triller germane: trillern, trällern hungare: trillázik japane: トリルで歌う [トリルでうたう], 声を震わせてさえずる [こえをふるわせてさえずる] katalune: trinar nederlande: trillers zingen pole: trelować, śpiewać trelami ruse: выводить трели, заливаться трелью slovake: trilkovať administraj notoj