translaci/o PVEF translacioserĉi 'translacio' [transl.0o] 1.[transl.0o.kinematiko] (kinematiko) (de solido) Tia movo, ke ĉiu punktoparo de ĝi restas ekvipolenta al si mem. 2.[transl.0o.MAT] (en afina spaco, laŭ vektoro `tau`) Afina bildigo, kiu ĵetas punkton `M` al `tau+M`; alidire: operacio de vektoro `tau` super la koncerna afina spaco: per translacio la longoj, areoj kaj anguloj restas egalaj. 3.[transl.0o.JUR] Transigo de rajto. 4.[transl.0o.AST] Rivoluo de planedo, la ŝajna moviĝo de alia planedo antaŭ la stela fono: la translacia (rivolua) periodo de Urano daŭras 84 terajn jarojn [1]. 5.[transl.0o.transsendo] (arkaismo) Transsendo: ili venis por saluti esperantlingve aŭskultantojn de radiotelefonaj esperanto-lecionoj, sed ĉi tage pro eksperimenta translacio de opero el Granda Oper-Teatro la leciono ne okazis [2]; sur la tera surfaco oni uzas multajn translaciojn por dissendi la televidan programon sur pli granda distanco [3]. 1. Alves de Moura: Tago egala al 42 jaroj kaj nokto egala same al 42 jaroj2. Interparolo kun K-dino E.Suchardova, Sennaciulo n.ro 33, 14a maj. 1925, p. 53. La Telekomunikado kaj la Kosmo en Servo de Vasta Informado, Internacia Jurnalisto, n-ro4, okt-dec 1968 angle: 2. translation (math.) beloruse: трансьляцыя, перадача, перанос ĉeĥe: posuvný pohyb po přímce, přenos, translace ĉine: 2. 平移 [píngyí] france: translation (méc., math., droit) germane: 1. Translation 2. Translation, Parallelverschiebung 4. siderische Umlaufzeit hungare: 1. transzláció (fizika) 2. eltolás (matematika) 3. átruházás (jogé) japane: 並進 [へいしん], 平行移動 [へいこういどう] katalune: translació nederlande: 1. verplaatsing (fys.) 2. verplaatsing (wisk.) 3. overdracht (recht) pole: 2. przesunięcie, translacja portugale: 1. translação ruse: 1. трансляция, параллельный перенос 2. трансляция, параллельный перенос 3. передача (прав) slovake: premiestnenie, prenesenie, translácia ukraine: передача, трансляція, паралельний перенос translacii serĉi 'translacii' [transl.0i] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Fari translacion. 2.[transl.0i.ARK] (arkaismo) Transigi, transsendi: la radio senzorge translacias (sendas) charlestown’on Metrop ; la sola solvo estas – filmi eventon per videokamero, munti la filmon kaj translacii ĝin sur la ekranon [4]. 4. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido” beloruse: трансьляваць, перадаваць administraj notoj