*17tragedi/o JED *tragedio serĉi 'tragedio' [traged.0o] 1.[traged.0o.TEA] Teatraĵo, kun malĝoja fino, prezentanta altrangajn homojn, kies malfeliĉoj veku kompaton en spektantoj: la tragedioj de Sofoklo; Hamleto, tragedio en kvin aktoj Ifigenio ; la plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj, tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj sendividaj kaj por poemoj senfinaj Hamlet ; gaja kaj ĝojiga historio, komencita per edziĝfesto, subite tragediiĝas: forpasas amata senkulpa filo de la protagonisto [1]; post la verkado de „La tragedio de kokino“ la aŭtoro reiris al Rusio, kiu ŝanĝiĝis al Sovetio dum lia restado en fremdaj landoj[2]. 2.[traged.0o.FIG] (figure) Tragika sorto, situacio, okazaĵo: la terura tragedio de la mondmilito; jen la vera kaŭzo de hodiaŭa milito sanguma kaj de ekstrema tragedio de la albanoj de Kosovo [3]; la sinteno de la internacia komunumo al la bosnia tragedio renversis ĉiujn niajn akceptitajn ideojn pri la mondo, pri Eŭropo kaj niaj najbaroj [4]; personaj tragedioj: sinmortigoj, disŝiritaj familioj, perdo de talentoj [5]. katastrofo, plago 1. Monato, Firdaus Shukurov: Filmfestivalo en Taĝikio2. Spomenka Ŝtimec: El la japana tra la ĉina (V. Eroŝenko, Cikatro de amo), Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 21a3. Bardhyl Mezini: La vera kaŭzo de la milito, Monato, jaro 1999a, numero 5a, p. 12a4. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 85. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 15 angle: tragedy beloruse: трагедыя ĉeĥe: tragedie france: tragédie germane: Trauerspiel, Tragödie 2. Unglück, Unheil hungare: tragédia japane: 悲劇 [ひげき], 悲劇的事件 [ひげきてきじけん] katalune: tragèdia nederlande: tragedie pole: tragedia portugale: tragédia ruse: трагедия slovake: nešťastie, tragédia, trúchlohra ukraine: трагедія *tragedia serĉi 'tragedia' [traged.0a] 1.[traged.0a.TEA] Rilata al tragedio: Eŭripido (eble 486 a.K. - 406 a.K.) estis helena tragedia poeto, post Esĥilo kaj Sofo [6]. 2.[traged.0a.FIG] (figure) Tragika: tragedia morto; mi neniam supozus, ke la momentoj, kiujn vi pasigis sub mia nomo, tiel tragedie finiĝos IK ; tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron! Marta ; la tragedia periodo de amasa ekzilado de ĉeĉenoj fare de Stalin [7]. 6. Vikipedio, Eŭripido7. Monato, Alexander Gofen: Brave, prezidanto Putin! angle: tragic beloruse: 1. трагедыйны 2. трагічны ĉeĥe: tragický france: tragique germane: 1. Tragödien- 2. tragisch, unheilvoll, unselig, erschütternd hungare: 1. tragédia- 2. tragikus japane: 悲劇の [ひげきの], 悲劇的な [ひげきてきな], 悲惨な [ひさんな] katalune: tràgic nederlande: tragisch pole: tragiczny portugale: trágico ruse: 1. трагедийный 2. трагичный, трагический slovake: tragický ukraine: трагедійний, трагічний tragediisto serĉi 'tragediisto' [traged.0isto] [traged.0isto.verkisto] Verkisto de tragedioj: Sofoklo [estas] inter Esĥilo kaj Eŭripido […] unu el tri klasikaj tragediistoj [8]; ŝipoj, sur kiuj tamen, laŭ la tragediisto, sin riskis nur kuraĝaj aŭdacaj viroj [9]. 8. Vikipedio, Sofoklo9. Ebleco de Vojaĝo al la Luno beloruse: трагік germane: Tragödiendichter japane: 悲劇俳優 [ひげきやくしゃ] pole: tragik ukraine: трагік (актор) administraj notoj