Aldoni tradukojn al ReVo:

10Tog/o

10Togo

serĉi 'Togo'
[togo.0o]
Laguno en la sudo de Togolando: ni trairis la Lagon Togo kaj ni vizitis la urbon Togoville [1].
HOM:togo (robo)
1. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Unuafoje nia IJK en Afriko (Querino Neto)(Fotoj: Peter Baláž - Petro)
angle:
Lake Togo
beloruse:
Тога (возера)
france:
Lac Togo
germane:
Togosee

10Togolando [2] (TG)

serĉi 'Togolando'
[togo.T0olando]
[togo.T0olando.GEOG]
GEOGPOL Ŝtato en la okcidenta Afriko kun ĉefurbo Lomeo; teritorio de Respubliko Togolando, limanta kun Benino, Burkino, Ganao kaj Atlantiko (Gvinea Golfo): prezidantaj elektoj en Togolando [3]; la internacia komunumo intervenu por savi Togolandon [4]; videblas en Togolando antaŭ moskeoj, preĝejoj, vuduejoj aŭ privataj domoj ŝu-paroj, […] simple, ĉar estas malpermesite eniri tiujn ĉi lokojn kun piedoj ŝuumitaj [5]; la vivo en Togolando estas mizera por tiu, kiu devas forlasi sian bienon kaj veni studi en la urbo [6].
2. Oficiala Informo de AdE, numero 12
3. Monato, Gbeglo Koffi: Per balot-kartoj atuti, 2005
4. Monato, Sagbadjelou Kokou: Nepras interveni, 2005
5. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Ŝuo-tabuo, 2006
6. Monato, Adjé Adjévi: Scenoj malkaraj en Kara, 2012
afrikanse:
Togo
angle:
Togo
beloruse:
Тога, Тагалеская Рэспубліка Тога (краіна), Тагалеская Рэспубліка
ĉine:
多哥 [Duōgē], 多哥兰 [duōgēlán], 多哥蘭 [duōgēlán]
france:
Togo, République togolaise
germane:
Togo
hungare:
Togo
ide:
Togo
indonezie:
Togo
japane:
トーゴ
katalune:
Togo, República Togolesa
nederlande:
Togo
okcidentfrise:
Togo
pole:
Togo, Republika Togo, Republika Togijska
portugale:
Togo
tokipone:
ma Toko
ukraine:
Тоґо
volapuke:
Togoän

togolanda

serĉi 'Togolanda'
[togo.0olanda]
[togo.0olanda.GEOG]
Rilata al Togo: togolanda popolo [7]; mortis la togolanda prezidanto [8]; dum la elekta periodo malpermesas la registaro togolanda al ĵurnalistoj alilandaj eniri la landon [9].
7. Monato, Sagbadjelou Kokou: Pro pluvo plu, 2005
8. Monato, Gbeglo Koffi: Kiam forto ordonas, leĝo pardonas, 2005
9. Monato, Gbeglo Koffi: Kiam forto ordonas, leĝo pardonas, 2005
angle:
Togolese
beloruse:
тагалескі
germane:
togoisch
ide:
Togana
nederlande:
Togolees
okcidentfrise:
Togoleesk
tokipone:
pi ma Toko
volapuke:
Togoänik

togolandano

serĉi 'Togolandano'
[togo.0landano]
[togo.0landano.GEOG]
Civitano de Togolando: ni denove komunikiĝis kun junaj togolandanoj kaj la reago estis entuziasma [10]; rabistoj, agresantaj kaj minacantaj, forprenas posedaĵojn, tiel ke la togolandanoj senĉese sin demandas, ĉu la estonteco iam prosperos al ili [11].
10. Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko, Libera Folio, 2016-09-26
11. Monato, Sagbadjelou Kokou: Vivo nevivebla, 2005
angle:
Togolese
beloruse:
тагалезец
germane:
Togoer
ide:
Togano
nederlande:
Togolees
okcidentfrise:
Togolees
tokipone:
jan pi ma Toko
volapuke:
Togoänan

administraj notoj